Fun: pek-i
El La bona lingvo
reiru al gj: P
pek-i
difino: 1. Malobservi religian aŭ moralan leĝon. 2. Malobservi regulon de dececo, scienco, arto.
Ekzemploj: Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.; Peko malnova perdas pekecon.; Ju pli da babilado, des pli da pekado.; Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.; Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.; Homo senpeka neniam ekzistis.; Li ĉiam restas propeka kapro.; Ĉi-foje li pekis kontraŭ la logiko.; La uzado de tiu vorto estas peko kontraŭ la reguloj de la lingvo.; Li estas fama pro sia senpeka elokventeco.
Tradukoj en la Universala Vortaro: pécher | sin | sündigen | грѣшить | grzeszyć.