Fun: penetr-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


penetr-i

difino: 1. Eniĝi en ion, trairante la eblajn barojn. 2. Plene ekposedi, emocii, absorbi (pri sentoj). 3. Malkovri, diveni.

Ekzemploj: Neniu ŝtelisto kapablos penetri en nian domon.; Al koro penetro per okula fenestro.; Ĉu vi aŭdis pri la penetrado de armeno en nian landon?; La suno ne sukcesas trapenetri la nubojn.; Min penetris granda ĝojo, kiam vi diris bonan novaĵon.; Li montris nepenetreblan vizaĝon.; Espereble mi sukcesos penetrigi tiun ideon en ŝian cerbon.; Mi sukcese penetris tiun sekreton.; Ŝi min penetre rigardis.; Li estas penetrema homo, facile penetranta kaŝitaĵojn.

Tradukoj en la Universala Vortaro: pénétrer | penetrate | dringen | проникать | przenikać.