Fun: persekut-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: P
persekut-i
difino: 1. Persiste postiri por atingi aŭ malamike trakti. 2. Konstante kruele turmenti, maltrankviligi. 3. Fari al iu proceson, voki iun antaŭ juĝiston.
Ekzemploj: La vulpo persekutis leporon.; Mi kredas, ke mi estas persekutata.; Mi vivas en konstanta persekutiĝo.; Li rimarkis sian persekutanton.; Oni persekutadis sorĉistojn antaŭe.; Min persekutas doloraj rememoroj.; Ni intencas persekuti ŝuldanton.; Persekutisto estas oficisto, oficiale komisiita plenumi la decidojn de tribunalo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: poursuivre, persécuter | persecute | verfolgen | преслѣдовать | prześladować.