Fun: pik-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


pik-i

difino: 1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion. 2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn. 3. Koleretigi, inciti, vundeti. 4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn.

Ekzemploj: La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron.; Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi.; Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.; Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn. ; Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon.; Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno.; Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?!; Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.; Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.; Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas.; La pipro iom pikis la langon.; Mi ŝatas liajn pikajn ŝercojn.

Tradukoj en la Universala Vortaro: piquer; Pique | prick, sting; spade | stechen; Pik (in Karten) | колоть; пика | kłuć; pik.