Fun: posed-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


posed-i

difino: 1. Havi rajton aŭ eblon uzadi ion. 2. Havi je sia dispono. 3. Havi.

Ekzemploj: Li posedas eĉ kelkajn domojn.; Ne fidu heredon, fidu posedon.; Mi havas posedan dokumenton, ke tiu ĉi domo estas mia.; Ŝi ekposedis belan aŭton.; Bono posedata ne estas ŝatata.; Ne tuŝu - tiu ĉi biciklo estas mia posedaĵo!; Ĉu vi jam bone posedas Esperanton?; Al posedanto de metio mankas nenio.; Ĉiu medalo du flankojn posedas.; Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.

Tradukoj en la Universala Vortaro: posséder | possess | besitzen, mächtig sein | владѣть | posiadać.