Fun: prudent-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


prudent-a

difino: 1. Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj. 2. Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj.

Ekzemploj: Mi ne estas prudenta homo - mi ne ŝatas pripensadi ĉion.; Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.; Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.; Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.; Finfine li prudentiĝis kaj ne plu agas erare.; Lia prudenta propono revivigis nian firmaon.; Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.; Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.; Kio povas prudentigi tiun senprudentan knabinon?

Tradukoj en la Universala Vortaro: prudent, raisonnable | prudent | verständig | благоразумный | rozsądny.