Fun: putr-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


putr-i

difino: 1. Malkomponiĝi, se paroli pri organisma substanco. 2. Morale difektiĝi, defali.

Ekzemploj: La mortinto jam komencis putri.; Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.; De semo putra venas frukto ne nutra.; Akvon senmovan kovras putraĵo.; Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.; Arĥeologiistoj trovis neputremajn mumiojn.; Laboro homon nutras, sen laboro li putras.; Oni antaŭvidas putron de ĉi tiu reĝimo.; Laboro fortigas, ripozo putrigas.

Tradukoj en la Universala Vortaro: pourrir | rotten | faulen | гнить | gnić.