Fun: rigid-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


rigid-a

difino: 1. Malfacile fleksebla. 2. Obstine sama, necedema, ne adaptiĝa al la bezonoj kaj cirkonstancoj.

Ekzemploj: Viaj membroj estas rigidaj pro frosto!; La rigideco de lia korpo montris, ke li jam mortis.; Mi eĉ rigidiĝis pro tia terura vidaĵo.; Mia mano alrigidiĝis al mikrofono - mi tiom longe tenis ĝin.; Ni ne estas amikoj, ĉar lia karaktero estas rigida.; Ŝi ĉiam rigidiĝas en siaj decidoj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: roide, rigide | stiff, rigid | starr | окоченѣлый | stęźały, zdrętwiały.>br>