Fun: ruin-o
El La bona lingvo
- reiru al gj: R
ruin-o
difino: 1. Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo. 2. Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco.
Ekzemploj: Sur la monto vi povas vidi la ruinojn de kastelo.; La domo estas ruina, pro tio neniu volas aĉeti ĝin.; Tiu urbo fariĝis ruinaĵo.; Nia domo ruiniĝis dum fortega tertremo.; Tio estis ruino de granda homo.; En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.; Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.; Ŝi ĉeestis senpove la ruinigon de sia idealo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: ruines | ruins, wrack | Ruine | развалины | rozwaliny, zwaliska.