Fun: satur-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: S
satur-i
difino: 1. Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas enpreni pli. 2. Plejeble plenigi per io konkreta. 3. Plejeble plenigi per io abstrakta.
Ekzemploj: La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj.; Tiun matenon sunaj radioj saturis mian ĉambron.; Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de ĝia atmosfero per gasoj de aŭtoj.; La aero saturiĝis per odoro de floroj.; Malpaco saturis atmosferon.; Mi estas saturita de ĝojo!; Ŝi jam estas supersaturita de lia agreso.
Tradukoj en la Universala Vortaro: rassasier, assouvir | satiate, saturate | sättigen, tränken | насыщать | nasycać.