Fun: sekv-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


sekv-i

difino: 1. Iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono. 2. Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas. 3. Partianiĝi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron. 4. Okazi post io, esti lokita post io. 5. Rezulti el io, esti motivita aŭ kaŭzita de io. 5. Rezulti el io, esti motivita aŭ kaŭzita de io. 6. Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu.

Ekzemploj: Li sekvis la knabinon per la rigardo.; Ŝi ne ŝatas legi, sekve ni ne donacu libron al ŝi.; En tiu vojaĝo min atendas sinsekvo da aventuroj.; Mi ne intencas sekvi viajn konsilojn!; Neniam sekvu malbonajn homojn.; Li ne estas la sekvanto de tiu filozofo.; La sekvado de falsaj dioj estas tre populara nuntempe.; Post vintro sekvas printempo.; Tago tagon sekvas, sed ne similas.; Kiu paciento estas la sekva?; Sekvantan tagon ni jam ne estos ĉi tie.; El niaj disputoj sekvis nenia decido.; Kiaj estas la sekvoj de la milito?; Mia foriro sekvigis la aliajn.; Mi ankoraŭ estis dormema kaj ne sekvis la lecionon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: suivre | follow | folgen | слѣдовать | nastąpić.