Fun: sorĉ-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: S
sorĉ-i
difino: 1. Estigi, per helpo de diabloj, supernaturajn, ordinare malicajn efikojn. 2. Ĉarmegi, pasie logi.
Ekzemploj: Ŝi sorĉis la viron por ke li amu ŝin.; Lerteco sorĉon ne bezonas.; En la trinkaĵo troviĝis ia sorĉa forto.; Multaj sorĉistinoj estis mortigitaj.; Kiu desorĉos min (forigos la sorĉon)?; La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto.; Ŝiaj okuloj sorĉe brilis.; La vidaĵo estis sorĉanta - neniu povis forturni la okulojn de ĝi.; Lia voĉo min ensorĉis.
Tradukoj en la Universala Vortaro: pratiquer la magie, la sorcellerie | witchcraft | zaubern | колдовать | czarować.