Fun: spez-o

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


spez-o

difino: Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks.

Ekzemploj: Necesas tre zorge noti ĉiujn spezojn en la libro.; Mi spezis cent eŭrojn en vian bankon, je via konto.; Aĉetojn de ligno kaj vendojn de tabloj ni kovras per la spezkapitalo.; Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.; Enspezo postulas elspezon.; Virinoj estas elspezemaj pri kosmetiko.; Ni ne veturos al Aŭstralio, ĉar la vojaĝo estas elspeziga.; Kiom granda estas via laborenspezo?

Tradukoj en la Universala Vortaro: virement | spend | Umsatz | оборотъ | obrót.