Fun: sufok-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: S
sufok-i
difino:1. Mortigi per manko de aero. 2. Ĝeni, malhelpante la spiradon. 3. Ĉesigi, haltigi, malhelpi.
Ekzemploj: Li sufokis la malsanulon sub kusenoj.; Ŝi estis premsufokita (sufokita per premado).; Vi ne restos viva post la sufokado!; La varmego sufokas min.; Suferoj sufokas kaj homoj mokas.; Mi preskaŭ sufokiĝis pro rido.; Ili sukcesis sufoki la ribelon.; La timo estis sufoka.
Tradukoj en la Universala Vortaro: suffoquer, étouffer | suffocate | ersticken (act.) | душить | dusić, zadusić.