Fun: teg-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


teg-i

difino: 1. Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio. 2. Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi.

Ekzemploj: Ni tegis malnovmodajn meblojn per modernaj kovriloj.; Dum nia foresto mebloj estis kovritaj per kontraŭpolvaj tegaĵoj.; Kiam ni revenis ni maltegis la meblojn.; Oni tegis la murojn de la hotelo interne per oro.; Mia ĉambro plibeliĝis post la tegado de ĝiaj muroj per tapeto.; Li deprenis la tegaĵon de la kablo.

Tradukoj en la Universala Vortaro: mettre par-dessus, couvrir | overlay, cover | beziehen, überziehen | наволакивать | powłóczyć.