Fun: tent-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


tent-i

difino: 1. Instigi iun al ia malpermesata ago, montrante ĝian allogon. 2. Eksciti la deziron, emon.

Ekzemploj: Ŝi provis tenti lin, sed li restis fidela.; Vane vi tentas, mi ne konsentos.; Li ne povis kontraŭstari al tento.; La tentanto (la diablo) instigis lin fari malbonon!; Eva estis tentata manĝi malpermesitan frukton.; Malplena sako (malriĉeco) tentas al peko.; Tentaj perspektivoj instigis lin peni kaj provi atingi la postenon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: tenter | tempt, try | prüfen, versuchen |