Fun: tren-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: T
tren-i
difino: Pene tiri post si.
Ekzemploj: Azeno trenas ŝarĝon.; Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.; Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.; Li tre laciĝis de trenado.; Tagoj trene pasas.; Mi eltrenos vin el la lito!; Tiu laboro senfine treniĝas.
Tradukoj en la Universala Vortaro: traîner | drag, trail | schleppen | влачить | wlec.