Fun: tumult-o
El La bona lingvo
- reiru al gj: T
tumult-o
difino: Konfuza malorda kaj brua malkvietiĝo de homamaso.
Ekzemploj: Tumulto en grandaj urboj ne estas novaĵo.; Mia bebo ne povas ekdormi pro tia tumulta amaso da homoj.; Kial ili tumultas?; Miaj tumultemaj infanoj tre lacigas min.; Nia komunumo tumultiĝis - ĉiuj estis malkontentaj.
Tradukoj en la Universala Vortaro: tumulte | tumult | Aufruhr | суматоха | zamięszanie.