Fun: vag-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


vag-i

difino: Sencele iri de loko al loko.

Ekzemploj: La bestoj vagis sen celo.; Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.; Kio estas la celo de via vaga vivo?; Tia vagado min lacigas.; Al ni venis iu vaganto kaj petis tranokton.; Mi vidis, kiel lia rigardo ekvagis malproksime.; Li decidis forlasi siajn gepatrojn kaj elvagi en la mondon.; Ni travagis la tutan landon.; Ŝi erarvagis kaj ektimis.

Tradukoj en la Universala Vortaro: vaguer | rove, extravagate | herumschweifen | бродить, шляться | włóczyć się.