Fun: vek-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

vek-i

difino: 1 Ĉesigi ies dormon. 2 Ĉesigi la kvieton de io, vigligi, stimuli. 3. Naski, estigi.
Ekzemploj: Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas [zam]; Raportoj liaj vekis en Hamleto envion tiel grandan [zam]; Mi tiom dolĉe dormis kaj vi vekis min!; La bebo ne povis ekdormi pro vekaj sonoj.; Ŝi ne ŝatas esti vekita - ŝi ĉiam vekiĝas mem.; Vekhorloĝo interrompis mian dormon.; Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.; Kiam mi ekvidis la maron, vekiĝis rememoroj pri la pasinta somero.; Tiu demando vekis multe da disputoj.; Esperanta movado en nia lando ĝis nun ne vekiĝis.

vek-o
difino: Ago veki.
Ekzemploj: Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

vek-a
difino: Rilata al veko, vekanta.
Ekzemploj: Veka voko.; Veka horloĝo.; Amor-veka.


Rimarko: Ne uzu "vek-a" en la senco de "vek-it-a", "ne-dorm-a", "sen-dorm-a", "mal-dorm-a".

Tradukoj en la Universala Vortaro: réveiller, éveiller | wake, arouse | wecken | будить | budzić.