Fun: vet-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


vet-i

difino: 1. Interkonsenti pri monsumo aŭ valoraĵo, ĝenerale ambaŭflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto. 2. Riski sumon en ludo por tia aŭ tia ludanto, en konkurado por tia aŭ tia ĉevalo laŭ la kondiĉo, ke, se la privetito venkos, la sumo estos pluroble repagita.

Ekzemploj: Ĉu ni vetu, ke mi povos formanĝi dek hamburgaĵojn?; Mi neniam vetas je grandaj sumoj.; Ĉu vi denove malgajnis en veto?; Tiu bildo estos la vetaĵo.; Mi vetis, ke li gajnos la ludon.; Li vete ludis sian riĉaĵon.; Ni privetas nian kantiston!; En nia lando estas multaj vetoficejoj, kie oni povas veti.

Tradukoj en la Universala Vortaro: parier | bet, wager | wetten | биться объ закладъ | założyć się.