Fun: vip-o

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


vip-o

difino: 1. Batilo konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno alligita al ligna tenilo. 2. Premanta aŭ punanta superpotenco.

Ekzemploj: Li eĉ el sablo vipojn tordas (estas elturniĝema).; Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.; Mi vipis la hundon, ĉar ĝi malobeis.; Oni vipas ĉevalojn per rajdvipo / vipeto.; Li aperigos vipon super vi.; Li estas homo, vipata de sorto.; Ili paŝis, kurbigitaj de la vipado de la ŝtormo.

Tradukoj en la Universala Vortaro: fouet | whip | Peitsche | бичъ | bicz.