KVARA TAGO - laŭdoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Laŭdoj

Kiam Vilhelmo kaj Severino esploras la kadavron de Berengaro, malkovras, ke lia lango estas nigra, kio estas stranga afero ĉe droninto. Poste ili diskutas pri venenoj tre dolorigaj kaj pri ŝtelo okazinta kelkajn jarojn antaŭe.

Mi ne haltos sur la priskribo pri nia maniero informi la Abaton, pri la tuta abatejo vekiĝinta antaŭ la kanonjura horo, pri la krioj de teruro, pri la timo kaj doloro sur ĉiuj vizaĝoj, pri la disvastiĝo de la sciigo ĉe ĉiuj loĝantoj de la altebenaĵo, dum la servistoj krucosignis sin kaj diris ekzorcaĵojn. Mi ne scias ĉu tiun matenon okazis la matenaj preĝoj laŭ la ordenaj reguloj, nek kiu partoprenis en ili. Mi postsekvis Vilhelmon kaj Severinon, kiuj envolvigis la korpon de Berengaro kaj ordonis, ke ĝi estu metita sur hospitala tablo.

Post foriro de la Abato kaj de la aliaj monaĥoj, la herbisto kaj mia majstro longtempe studis la kadavron, kun la malvarma senemocieco, kiu karakterizas la medicinistojn.

“Li dronis,” diris Severino, “sendube. La vizaĝo estas ŝvela, la ventro streĉita...”

“Sed li ne estis dronigita de aliaj,” rimarkis Vilhelmo, “se jes, li estus ribelanta kontraŭ la perforto de la murdanto, kaj ni trovus akvon ĉirkaŭ la bankuvo. Ĉio estis en ordo kaj pura, kvazaŭ Berengaro varmigis la akvon, plenigis la bankuvon kaj kuŝiĝis en ĝi memvole”.

“Ĉi tio ne surprizas min,” diris Severino. “Berengaro suferis je konvulsioj, kaj mi mem plurfoje diris al li, ke varmetaj banadoj utilas por trankviligi la eksciton de la korpo kaj de la spirito. Plurfoje li petis de mi permeson por viziti la banejon. Tion li eble faris ĉi-nokte...”

“La antaŭan nokton,” rimarkis Vilhelmo, “ĉar ĉi tiu korpo - vi vidas - restis en akvo almenaŭ dum tuta tago...”

“Povas esti, ke ĉio okazis la antaŭan nokton,” konsentis Severino. Vilhelmo parte informis lin pri la eventoj de la pasinta nokto. Li ne diris al li, ke ni ŝteleniris en la scriptorium sed, kaŝante al li diversajn faktojn, li diris al li, ke ni postkuris misteran figuron, kiu ŝtelis libron de ni. Severino komprenis, ke Vilhelmo diras al li nur parton de la vero, sed li ne starigis pliajn demandojn. Li rimarkis, ke la agitiĝo de Berengaro, se estis li la mistera ŝtelanto, eble puŝis lin serĉi trankvilon per refortiga banado. Berengaro, li rimarkis, havis tre senteman naturon, foje kontraŭeco aŭ emocio estigis en li tremojn, malvarman ŝviton, liaj okuloj larĝiĝis kaj li falis teren kraĉante blankecan salivon.

“Ĉiuokaze”, diris Vilhelmo, “antaŭ sia alveno ĉi tie li estis aliloke, ĉar mi ne trovis la libron, kiun li ŝtelis, en la banejo”.

“Jes,” mi konfirmis kun iom da fiero, “mi levis lian veston, kiu kuŝis apud la bankuvo, kaj trovis neniujn spurojn de dika objekto”.

“Brave,” Vilhelmo ridetis al mi. “Do, li estis en iu alia loko, plie, ni povas supozi, ke por trankviligi sian agitiĝon, kaj eble por eviti niajn esplorojn, li enŝoviĝis en la banejon kaj mergiĝis en la akvon. Severino, ĉu vi pensas, ke la malbono, je kiu li suferis, sufiĉis por ke li perdu konscion kaj dronu?”

“Povas esti,” rimarkis tamen dubante Severino. “Aliflanke, se ĉio okazis antaŭ du noktoj, povas esti, ke la akvo ĉirkaŭ la bankuvo ekde tiam sekiĝis. Do, ni ne povas ekskludi, ke li estis perforte dronigita”. “Ne,” diris Vilhelmo. “Ĉu vi iam vidis memmurdinton, kiu, antaŭ ol droniĝi, senvestiĝas?”. Severino balancis la kapon, kvazaŭ tiu argumentado ne plu multe valorus. Dum kelkaj momentoj li ekzamenis la manojn de la kadavro: “Jen kurioza afero...” li diris.

“Kion?”

“La alian tagon mi rigardis la manojn de Venancio, kiam oni purigis la sangon sur lia korpo, kaj mi rimarkis detalon, al kiu mi ne donis multe da graveco. La pintoj de du fingroj de la dekstra mano de Venancio estis malhelaj, kvazaŭ nigrigitaj de bruna substanco. Samkiel, ĉu vi vidas?, la pintoj de du fingroj de Berengaro. Eĉ, estas spuroj malpli klaraj ankaŭ sur la maldekstra mano, almenaŭ sur la montrofingro kaj la dikfingro”.

“Tre interese,” Vilhelmo rimarkis cerbumante kaj alproksimigante siajn okulojn al la fingroj de Berengaro. Tagiĝis, la lumo interne estis ankoraŭ malforta, mia majstro evidente suferis pro la manko de siaj lensoj. “Tre interese,” li ripetis. “La montrofingro kaj dikfingro estas malhelaj en la pintoj, la longa fingro nur en la interna parto, kaj ne multe. Sed estas pliaj palaj spuroj sur la maldekstra mano, almenaŭ sur la montrofingro kaj la dikfingro”.

“Se temus nur pri la dekstra mano, ili estus la spuroj de fingroj, kiuj kaptis ion malgrandan, aŭ longan kaj maldikan...”

“Ĝi povus esti grifelo. Aŭ manĝaĵo. Aŭ insekto. Aŭ serpento. Aŭ hostimontrilo. Aŭ bastono. Tro da diversaj aĵoj. Sed se estas spuroj ankaŭ en la alia mano, ĝi povis ankaŭ esti taso, la dekstra mano tenas ĝin firme kaj la maldekstra kunlaboras per malpli da forto...”

Severino estis iom frotanta la fingrojn de la mortinto, sen ke la bruna koloro malaperu. Mi rimarkis, ke li surmetis paron da gantoj, kiujn li verŝajne uzis, kiam li manipulis venenajn substancojn. Li flaris, sed sen ĉerpi ian impreson. “Mi povus mencii multajn substancojn el vegetaĵoj (kaj ankaŭ el mineraloj) kiuj kaŭzas ĉi-specajn spurojn. Kelkaj mortigaj, aliaj ne. La miniaturistoj foje havas fingrojn malpurigitajn de ora polvo...” “Adelmo estis miniaturisto,” diris Vilhelmo. “Mi supozas, ke en lia frakasita korpo vi ne pensis ekzameni liajn fingrojn. Sed ĉi-lastaj eble tuŝis ion, kio apartenis al Adelmo”.

“Mi vere ne scias,” diris Severino. “Du mortintoj, ambaŭ kun nigraj fingroj. Kion vi deduktas?”

“Mi nenion deduktas el tio ĉi: laŭ la reguloj pri silogismoj, nihil sequitur geminis ex particularibus unquam (foje el du apartaj [premisoj] nenio postsekvas). Necesus kunligi ambaŭ kazojn kun regulo. Ekzemple: estas substanco, kiu nigrigas la fingrojn de tiuj, kiuj tuŝas ĝin...”

Mi konkludis la silogismon triumfe: “...Venancio kaj Berengaro havas nigrigitajn fingrojn, ergo (sekve) ili tuŝis tiun substancon!”

“Brave Adso,” diris Vilhelmo, “domaĝe, ke via silogismo estas nevalida, ĉar aut semel aut iterum medium generaliter esto (aŭ unufoje aŭ ambaŭfoje [t.e., por ambaŭ premisoj] la meza difino estu ĝenerala), kaj en ĉi tiu silogismo la meza difino ne estas ĝenerala. Signo pri tio, ke ni ne korekte elektis la plej gravan premison. Mi ne devis diri: ĉiuj, kiuj tuŝas certan substancon, havas nigrajn fingrojn, ĉar povas ekzisti ankaŭ homoj kun nigraj fingroj kaj kiuj ne tuŝis la substancon. Mi devis diri: ĉiuj tiuj, kaj nur ĉiuj, kiuj havas nigrajn fingrojn, certe tuŝis difinitan substancon. Venancio kaj Berengaro, ktp. Kun tio ni havas Darii, bonegan trian specon de la unua silogisma figuro”.

“Do, ni havas respondon!” mi diris tute kontenta.

“Ve, Adso, vi tro fidas je silogismoj! La sola afero, kiun ni havas, estas denove demando. Nome, ni hipotezis, ke Venancio kaj Berengaro tuŝis la saman aferon, kaj certe ĝi estas raciohava hipotezo. Sed post konjekto pri ia ajn substanco, kiu, la unika el ĉiuj, kaŭzas ĉi tiun rezulton (kies verecon ni devas ankoraŭ konstati), ni ne scias, kio ĝi estas kaj kie ili trovis ĝin kaj kial ili tuŝis ĝin. Kaj atentu, ni eĉ ne scias, ĉu la substanco, kiun ili tuŝis, estigis ilian morton. Imagu, ke frenezulo volas mortigi ĉiujn, kiuj tuŝas oran polvon. Ĉu ni dirus, ke estas la ora polvo, kiu mortigas?”

Mi konfuziĝis. Mi ĉiam kredis, ke la logiko estas universala armilo, kaj nun mi komprenis, ke ĝia valido dependas de la maniero laŭ kiu oni uzas ĝin. Aliflanke, dum miaj interrilatoj kun mia majstro, mi konstatis, kaj pli kaj pli multe mi tion konstatis dum la sekvaj tagoj, ke la logiko povus multe utili, kondiĉe, ke oni kapablu eniri en ĝin kaj poste eliri el ĝi.

Severino, kiu certe ne estis bona logikisto, rezonis intertempe laŭ sia propra sperto: “La universo de la venenoj estas tiom varia kiom la misteroj de la naturo”, li diris. Li montris serion da vazoj kaj vitraj ujoj, kiujn ni jam admiris antaŭe, bone ordigitaj sur la bretoj laŭlonge de la muroj, kune kun multaj libroj. “Kiel mi jam diris al vi, multaj el tiuj ĉi herboj, oportune kunmetitaj kaj dozitaj, povas estigi mortigajn trinkaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Jen tie la datura stramonium (ordinara daturo aŭ stramonio), beladono, cikuto: ili povas kaŭzi dormemon, eksciton aŭ ambaŭ; donitaj per antaŭzorgo ili estas bonegaj medikamentoj, troaj dozoj da ili kondukas al morto. Tie estas la ignaca fabo, la pseŭdofera angosturo, la nux vomica (striknina arbo), kiuj povas ĉesigi la spiradon...”

“Ĉu iu el ĉi tiuj substancoj povas postlasi spurojn sur la fingroj?”

“Neniu el ili, mi pensas. Plie, estas substancoj, kiuj iĝas danĝeraj nur se englutitaj kaj aliaj, kiuj anstataŭe efikas tra la haŭto. La blanka heleboro povas instigi vomadon ĉe tiuj, kiuj kaptas ĝin por deŝiri ĝin el la tero. Iuj begonioj, kiam ili floras, kaŭzas ebrion al la ĝardenistoj, kiuj tuŝas ilin, kvazaŭ ili trinkis vinon. La nigra heleboro, nur tuŝante ĝin, kaŭzas diareon. Aliaj plantoj estigas tro fortan batadon de la koro, aliaj batadon en la kapo, pliaj aliaj forprenas la voĉon. Male, la veneno de la vipuro, aplikata sur la haŭto sen penetri en la sangon, produktas nur etan iriton... Sed iam oni montris al mi kombinaĵon, kiu, se oni aplikas ĝin sur la malekstera flanko de la femuroj de hundo, proksime al la generiloj, igas, ke la besto mortu rapide, atakita de teruraj konvulsioj, dum la korpaj membroj malrapide rigidiĝas...”

“Vi scias multon pri venenoj,” Vilhelmo rimarkis per tono, kiu sonis admiroplena. Severino fikse rigardis liajn okulojn dum kelkaj momentoj: “Mi scias, kion devas scii kuracisto, herbisto, studanto de sciencoj pri la homa sano”. Vilhelmo longe enpensiĝis. Poste li petegis Severinon malfermi la buŝon de la kadavro kaj observi ĝian langon. Severino, kaptita de scivolo, uzis maldikan truleton, unu el la iloj de sia medicina arto, kaj agis. Li ekkriis pro miro: “La lango estas nigra!”

“Jen kio okazis,” murmuris Vilhelmo. “Li kaptis ion per siaj fingroj kaj englutis ĝin... Ĉi tio eliminas la venenojn, kiujn vi menciis antaŭe, kiuj mortigas post penetrado tra la haŭto. Sed la afero ne faciligas niajn rezonadojn. Ĉar nun ni devas pensi, ke li kaj Venancio faris intencan geston, ne hazardan, ne pro distriĝo aŭ malprudento, nek perforte devigitaj. Ili kaptis ion kaj enbuŝigis ĝin, sciante, kion ili faras...”

“Ĉu manĝaĵon? Trinkaĵon?”

“Eble. Aŭ eble... kion do? muzikinstrumenton, ekzemple fluton...”

“Absurdaĵo,” diris Severino.

“Kompreneble, ke ĝi estas absurdaĵo. Sed ni ne devas flankenmeti iun ajn hipotezon, kiom ajn eksterordinara ĝi estu. Sed nun ni provu rekonsideri la venenojn. Se iu, kiu konas venenojn tiom bone kiom vi, enŝteliĝus ĉi tien kaj uzus kelkajn el viaj herboj, ĉu li povus kombini mortigan ŝmiraĵon kapablan estigi tiujn spurojn sur fingroj kaj lango? Aŭ meteblan en manĝaĵon, trinkaĵon, sur kuleron, sur ion, kion oni povas enbuŝigi?”

“Jes,” rekonis Severino, “sed kiu? Kaj krome, ankaŭ akceptante ĉi tiun hipotezon kiel veron, kiamaniere oni donis la venenon al niaj du kompatindaj kunfratoj?”

Sincere, ankaŭ mi ne povis pensi, ke Venancio aŭ Berengaro allasis iun alproksimiĝi kaj proponi al ili misteran substancon, konvinkante ilin manĝi aŭ trinki ĝin. Sed Vilhelmo ne ŝajnis ĝenita de tia stranga ideo. “Ni pripensos tion poste,” li diris, “ĉar nun mi ŝatus, ke vi provu rememori iun ajn okazintaĵon, al kiu eble vi ankoraŭ ne pensis, mi ne scias, iun, kiu demandis al vi pri viaj herboj, iun, kiu povas facile eniri en la hospitalon...”

“Atendu,” diris Severino, “antaŭlonge, mi celas antaŭ jaroj, mi konservis sur unu el tiuj bretoj tre potencan substancon, kiun donis al mi kunfrato, kiu vojaĝis al foraj landoj. Li ne povis diri al mi el kio ĝi konsistis, certe el herboj kaj ne ĉiuj konataj. Ĝi estis, laŭ aspekto, glueca kaj flaveca, sed oni konsilis al mi ne tuŝi ĝin, ĉar se ĝi kontaktus miajn lipojn ĝi mortigus min en mallonga tempo. La kunfrato diris al mi, ke, englutante ankaŭ minimuman kvanton, ĝi kaŭzas en la daŭro de duona horo senton de granda senforteco, poste malrapidan paralizon de ĉiuj membroj, kaj fine morton. Li ne volis kunporti ĝin kun si kaj donis ĝin al mi. Mi konservis ĝin dum longa tempo, ĉar mi celis iamaniere ekzameni ĝin. Poste, iun tagon okazis sur la altebenaĵo granda ŝtormo. Unu el miaj helpantoj, novico, lasis la pordon de la hospitalo malfermita, kaj la uragano detruis la tutan ĉambron, en kiu ni nun estas. Frakasitaj vitraj ujoj, likvaĵoj tra la tuta pavimo, herboj kaj pulvoroj disĵetitaj. Mi laboris dum unu tagon por reordigi miajn aferojn, kaj mi petis helpon nur por forbalai la rompitaĵojn kaj la herbojn ne plu uzeblajn. Fine mi konstatis, ke mankas la vitra ujo pri kiu mi parolis. Komence mi maltrankviliĝis, poste mi konvinkiĝis, ke ĝi rompiĝis kaj miksiĝis kun aliaj rompitaĵoj. Mi lavigis bone la plankon de la hospitalo, kaj la bretojn...”

“Kaj ĉu vi vidis la boteleton kelkajn horojn antaŭ la uragano?”

“Jes... Aŭ pli ĝuste, ne, se mi repensas pri tio. Ĝi estis malantaŭ vico de vazoj, bone kaŝita, kaj mi ne kontrolis ĝin ĉiutage...”

“Do, laŭ via scio, ĝi povus esti ŝtelita ankaŭ tre pli frue ol la uragano, sen ke vi konstatu tion?”

“Nu, ĉar vi pensigas min pri tio, jes, sendube”.

“Kaj tiu via novico eble ŝtelis ĝin kaj poste kaptis la okazon de la uragano por intence lasi la pordon malfermita kaj fuŝigi viajn aferojn”. Severino aspektis tre ekscitita: “Kompreneble, jes. Ne nur tio, sed, pensante poste al tio, kio okazis, mi estis tre surprizita, ke la uragano, kvankam perforta, sukcesis renversi tiom multajn aferojn. Mi povus klare diri, ke iu profitis la uraganon por taŭzi la ĉambron kaj estigi pli da damaĝojn ol la vento povu realigi!”

“Kiu estis la novico?”

“Li nomiĝis Aŭgusteno. Sed li mortis pasintjare, pro falo el konstrutrabaro dum li, kun aliaj monaĥoj kaj laborantoj, purigis la skulptaĵojn de la preĝeja fasado. Kaj, nun mi rememoras, li ripete ĵuradis, ke li ne lasis la pordon malfermita antaŭ la uragano. Mi, kolerega, kulpigis lin pri la akcidento. Eble li vere estis senkulpa”.

“Kaj do ni havas trian personon, kiu eble estas multe pli sperta ol novico, kiu sciis pri via veneno. Al kiu vi parolis pri ĝi?”

“Mi tute ne memoras tion. Al la Abato, kompreneble, petante de li permeson konservi tian danĝeran substancon. Kaj al iu alia, eble precize en la biblioteko mem, ĉar mi serĉis herbolibrojn, kiuj povis malkaŝi ion al mi pri ĝi”.

“Sed ĉu vi ne diris al mi, ke vi konservas ĉe vi la librojn pli utilajn por via arto?”

“Jes, kaj da ili estas multaj,” li diris, indikante, en angulo de la ĉambro, kelkajn bretojn ŝarĝitajn per dekoj da libroj. “Sed tiutempe mi serĉis iujn librojn, kiujn mi ne povis konservi ĉe mi kaj kiujn Malaĥi nevolonte allasus al mia legado, tiom ke, mi devis peti koncernan rajtigon de la Abato”. Lia voĉo malpliiĝis kaj li preskaŭ ne volis, ke mi aŭskultu. “Vi scias, en nekonata loko de la biblioteko estas konservataj ankaŭ verkoj pri nekromancio, nigra magio, receptoj por diablaj pocioj. Mi povis konsulti kelkajn el tiuj verkoj, pro neceso scii, kaj mi esperis trovi priskribon de tiu veneno kaj de ĝiaj funkcioj. Vane”.

“Vi do parolis pri tio al Malaĥi”.

“Kompreneble, certe al li, kaj eble ankaŭ al Berengaro mem, lia helpanto. Sed ne eltiru rapidajn konkludojn: mi ne memoras, sed eble dum mi parolis ĉeestis aliaj monaĥoj, vi scias, ke foje la scriptorium estas sufiĉe homplena...”

“Mi suspektas pri neniu. Mi klopodas nur kompreni la eblajn okazintaĵojn. Ĉiuokaze, vi diras al mi, ke la tuto okazis antaŭ kelkaj jaroj, kaj estas strange, ke iu ŝtelis tiom antaŭtempe venenon, kiun li uzis post multe da tempo. Ĝi estus signo pri malica volo de iu, kiu longtempe kovis en kaŝiteco sian intencon murdi”.

Severino krucosignis sin kun esprimo de hororo sur sia vizaĝo. “Ke Dio pardonu nin ĉiujn!” li diris.

Ne estis aliaj komentoj por fari. Ni rekovris la korpon de Berengaro, kiun oni devis prepari por la funebra rito.