KVARA TAGO - nokto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Nokto

Kiam Salvatore lasas sin esti malkovrita mizere de Bernardo Gui, la knabino amata de Adso estas arestita kiel sorĉistino, kaj ĉiuj enlitiĝas pli malfeliĉaj kaj maltrankvilaj ol antaŭe.

Fakte, ni estis reirantaj al la refektorio kiam ni aŭdis kriojn, kaj malfortaj lumoj ekbrilis en la areo de la kuirejo. Vilhelmo tuj estingis la lumon. Sekvante la murojn ni alproksimiĝis al la pordo de la kuirejo, kaj ni aŭdis, ke la bruo venis de ekstere, kvankam la pordo estis malfermita. Poste la voĉoj kaj lumoj malproksimiĝis, kaj iu fermis la pordon perforte. Estis granda tumulto, kiu anoncis ion malagrablan. Rapide ni trapasis la ostejon, reaperis en la dezerta preĝejo, eliris el la suda portalo kaj ni ekvidis flagreton de torĉoj en la klostro.

Ni alproksimiĝis, kaj pro la konfuzo ŝajnis, ke ankaŭ ni ĵus alkuris kun la multaj aliaj, kiuj jam ĉeestis tie, elirintaj ĉu el la dormejo, ĉu el la domo por pilgrimuloj. Ni vidis, ke la pafarkistoj firme tenis Salvatore'n, blanka kiel la blanko de siaj okuloj, kaj plorantan virinon. Mi sentis doloron en mia koro: ŝi estis la knabino de miaj pensoj. Kiam ŝi vidis min, ŝi rekonis min kaj adresis al mi petegantan kaj senesperan rigardon. Mi havis la impulson ĵeti min por liberigi ŝin, sed Vilhelmo retenis min flustrante kelkajn insultojn, kiuj tute ne estis amemaj. Monaĥoj kaj gastoj nun amasiĝis el ĉiu loko.

Alvenis la Abato, alvenis Bernardo Gui, al kiu la kapitano de la pafarkistoj mallonge raportis. Jen tio, kio okazis.

Laŭ ordono de la inkvizitoro ili nokte patrolis en la tuta esplanado, kun aparta kontrolo en la aleo el la enirportalo al la preĝejo, en la legomĝardeno kaj ĉe la fasado de la Konstruaĵo (kial? mi demandis min, kaj mi komprenis: evidente ĉar Bernardo kaptis el la servutuloj aŭ el la kuiristoj onidirojn pri iaj noktaj iroj-reiroj, eble sen precize scii, kiu respondecis pri ili, kiuj okazis inter la ekstero de la muregoj kaj la kuirejoj, kaj verŝajne la neinteligenta Salvatore, samkiel li sciigis al mi siajn intencojn, same parolis pri ili en la kuirejo aŭ en la staloj kun iu mizerulo, kiu, timigita de la posttagmeza pridemandado, raportis al Bernardo ĉi tiun murmuradon por kvietigi lian avidon). Dum ili vagis singarde kaj en la mallumo meze de la nebulo, la pafarkistoj fine surprizis Salvatore'n, akompanata de la virino, dum li intrigis antaŭ la pordo de la kuirejo.

“Virino en ĉi tiu sankta loko! Kaj kun monaĥo!” Bernardo diris severe, turnante sin al la Abato. “Plej grandioza moŝta Sinjoro,” li daŭrigis, “se temus nur pri malobservo de la voto de ĉasteco, la puno por ĉi tiu viro apartenus al via jurisdikcio. Sed ĉar ni ankoraŭ ne scias, ĉu la intrigoj de ĉi tiuj du mizeruloj havas ian konekson kun la sano de ĉiuj gastoj, ni devas antaŭe iom prilumi ĉi tiun misteron. Ek, mi diras al vi, mizerulo,” kaj li elŝiris el la brusto de Salvatore la videblan pakaĵon, kiun li kredis kaŝi, “kion vi havas tie?”

Mi jam sciis tion: tranĉilo, nigra kato, kiu, post malfermo de la envolvaĵo, forkuris miaŭante pro kolero, kaj du ovoj, nun rompitaj kaj ŝlimaj, kiuj al ĉiuj aspektis sango, aŭ flava galo, aŭ ia alia malpura substanco. Salvatore estis eniranta en la kuirejon por mortigi la katon kaj elpiki ĝiajn okulojn, kaj kiu scias, kiajn promesojn li faris al la knabino por ke ŝi sekvu lin. Tiujn promesojn mi tuj eksciis. La pafarkistoj traserĉis la knabinon, meze de malica ridado kaj malĉastaj duonvortoj, kaj trovis sur ŝi mortan kokidon, ankoraŭ kun plumoj. Misfortuno aranĝis, ke en la nokto, kiam ĉiuj katoj estas grizaj, ankaŭ la koko aspektu nigra kiel la kato. Mi pensis, male, ke ne necesis io plia por altiri ŝin, tiun kompatindan malsatulinon, kiu jam forlasis (kaj pro amo al mi!) altvaloran bovan koron hieraŭ vespere...

“Aha!” ekkriis Bernardo kun tono de granda maltrankvilo: “Kato kaj nigra koko... Ja mi konas ĉi tiujn ilarojn...”. Li vidis Vilhelmon meze de la ĉeestantoj: “Ĉu ankaŭ vi konas ilin, frato Vilhelmo? Ĉu vi ne estis inkvizitoro en Kilkenny, antaŭ tri jaroj, kiam knabino havis rilatojn kun demono, kiu aperis al ŝi en la figuro de nigra kato?”

Ŝajnis al mi, ke mia majstro silentis pro malkuraĝo. Mi kaptis lian manikon, skuis lin, flustris al li senkonsola: “Sed diru al li, ke ĝi estis por manĝi...”

Li liberiĝis el mia teno kaj ĝentile alparolis Bernardo’n: “Mi pensas, ke vi ne bezonas miajn malnovajn spertojn por tiri viajn konkludojn”, li diris.

“Ho ne, estas multe pli aŭtoritataj atestoj,” ridetis Bernardo, “Stefano de Burbono rakontas en sia traktaĵo pri la sep donacoj de la sankta Spirito, kiel sankta Dominiko, kiu, post prediko en Fanĵu kontraŭ herezuloj, anoncis al iuj virinoj, ke ili vidos tiun, al kiu ili servis ĝis tiam. Kaj subite saltis meze de ili terura kato, granda kiel granda hundo, kun grandaj, fajraj okuloj, sanganta lango, kiu etendiĝis ĝis la umbiliko, mallonga vosto rekte staranta por ke kiam la besto turniĝas, ĝi ĉiam montru la aĉaĵon de sia postaĵo, haladza kiel nenio alia, kiel konvenas al tiu anuso, kiun multaj devotuloj de Satano, ne lastaj la templanaj kavaliroj, ĉiam kutimis kisi dum siaj renkontiĝoj. Kaj rondirinte ĉirkaŭ la virinoj dum unu horo, la kato saltis sur la sonorilŝnuron kaj surgrimpis ĝin, lasante post si siajn fiodorajn spurojn. Kaj ĉu ne estas la kato la besto amata de la kataroj, kiuj, laŭ Alano el Lilo, tiel nomiĝas el la latina catus (kato), ĉar ili kisas la postaĵon de ĉi tiuj bestoj, konsiderante ilin enkarniĝo de Lucifero? Kaj ĉu ne ankaŭ Vilhelmo de Aŭvernjo konfirmas tiun abomenan praktikon en De legibus (La leĝoj)? Kaj ĉu Alberto la Granda ne diras, ke la katoj iĝeblas demonoj? Kaj ĉu mia respektinda kunfrato Ĵak Furnie’ ne raportas, ke sur la mortolito de inkvizitoro Gaufrido de Karkasuno aperis du nigraj katoj, kiuj estis nenio alia krom demonoj, kiuj volis moki tiun korpon?”

Murmuro de hororo trakuris la grupon de monaĥoj, multaj el ili faris sur si la signon de la sankta kruco.

“Sinjoro Abato, Sinjoro Abato,” Bernardo diris intertempe kun virta mieno, “eble via grandiozeco ne scias, kion kutimas fari pekuloj per ĉi tiuj ilaroj! Sed mi scias tion, ke Dio helpu min! Mi vidis tre malbonajn virinojn, dum la plej malhelaj horoj de la nokto, kune kun aliaj virinoj el sia sama raso, uzi nigrajn katojn por akiri mirindaĵojn, kiujn ili neniam povis malkonfirmi: ekzemple, rajdi sur iuj bestoj kaj vojaĝi profitante la noktan malhelon tra grandegaj distancoj, trenante siajn sklavojn, transformitajn en avidegaj inkuboj... Kaj la diablo mem montras sin al ili, aŭ almenaŭ ili forte kredas tion, en formo de koko, aŭ de iu alia tre nigra besto, kaj eĉ kun ĝi, ne demandu al mi kiamaniere, ili kuŝas. Kaj mi scias certe, ke per tiaspecaj nigraj magiaĵoj ĵusdate en Avinjono, oni preparis filtraĵojn kaj ŝmiraĵojn por atenci kontraŭ la vivo de la papo mem, venenigante lian manĝaĵon. La papo povis defendi sin kaj rekoni la toksaĵon nur ĉar li estis provizita de mirindaj juveloj en formo de serpenta lango, plipotencigitaj per admirindaj smeraldoj kaj rubenoj, kiujn, pro dia povo, oni uzas por malkaŝi la ĉeeston de veneno en manĝaĵo! La reĝo de Francujo donis al li dek unu el ĉi tiuj altvaloraj langoj, dank’ al Dio, kaj nur tiel nia sinjoro papo povis eskapi de morto! Estas vere, ke la malamikoj de la papo faris des pli multe, kaj ĉiuj scias, kion oni malkovris pri la herezulo Bernardo Delicjos arestita antaŭ dek jaroj: en lia domo troviĝis libroj pri nigra magio kun notoj en la plej fiaj paĝoj, kun ĉiuj instrukcioj por konstrui vaksajn figurojn por damaĝi la malamikojn. Kaj ĉu vi povas kredi je tio? En lia domo troviĝis ankaŭ figuroj, kiuj bildigis, per admirinda arto, la papon mem, kun ruĝaj rondaj strekoj ĉirkaŭ la vivnecesaj partoj de la korpo: kaj ĉiuj scias, ke ĉi tiujn figurojn, pendumantajn el ŝnuro, oni metas fronte al spegulo kaj poste oni pikas ilin per pingloj kaj... Ho ve, sed kial mi insistas pri ĉi tiuj naŭzaj mizeroj? La papo mem parolis pri ili kaj priskribis ilin, kondamnante ilin ĝuste pasintjare, per sia konstitucio Super illius specula (Sur lia bildo)! Kaj mi vere esperas, ke vi havas kopion de ĝi en ĉi tiu riĉa biblioteko via, por nepra primedito...”

“Ni havas ĝin, ni havas ĝin,” konfirmis la Abato fervore, tre agitita.

“Bone,” konkludis Bernardo. “Nun la faktoj ŝajnas klaraj al mi. Delogita monaĥo, sorĉistino, kaj ia rito, kiu feliĉe ne okazis. Por kiaj celoj? Tion ni scios, kaj mi volas perdi kelkajn horojn de dormo por ekscii. Volu via grandiozeco disponigi al mi lokon, en kiu gardi ĉi tiun viron...”

“Ni havas ĉelojn sub la forĝista metiejo,” diris la Abato, “kiuj bonŝance estas tre malmulte uzataj kaj ekde jaroj ili estas malplenaj...”

“Bonŝance aŭ malbonŝance,” rimarkis Bernardo. Kaj li ordonis al la pafarkistoj trovi iun, kiu indiku al ili la vojon kaj konduki la du kaptitojn al du malsamaj ĉeloj; kaj bone ligi la viron al iu ringo fiksita en la muro, por ke li baldaŭ povu malsupreniri por pridemandi lin, rigardante lin en la vizaĝo. Koncerne la knabinon li aldonis, ke estas tute klare kiu, ŝi estas, kaj ke ne indas pridemandi ŝin tiuvespere. Aliaj provoj staras antaŭ ŝi antaŭ ol oni bruligos ŝin kiel sorĉistino. Kaj se ŝi estas sorĉistino, ne estas facile paroligi ŝin. Sed eble la monaĥo ankoraŭ povas penti (kaj li rigardis Salvatore’n tremante, kvazaŭ por komprenigi al li, ke li ankoraŭ proponas al li ŝancon), dirante la veron kaj, li aldonis, denuncante siajn komplicojn.

La du estis fortrenitaj, unu silenta kaj detruita, preskaŭ febrohava, la alia ploranta kaj piedbatanta kaj krianta kiel besto kondukata al buĉado. Sed nek Bernardo, nek la pafarkistoj, nek mi mem komprenis, kion ŝi diris en sia lingvo de kamparanoj. Kvankam ŝi parolis, ŝi estis kvazaŭ muta. Ekzistas vortoj, kiuj donas povon, aliaj, kiuj igas nin ĉiujn des pli senpovaj, kaj tiaspecaj estas la popolaj vortoj de la simpluloj, al kiuj la Sinjoro ne donis la kapablon esprimi sin per la universala lingvo de saĝo kaj de la povo.

Denove mi havis la tenton sekvi ŝin, denove Vilhelmo, tre malhela en la vizaĝo, retenis min. “Restu senmova, stultulo,” li diris, “la knabino estas perdita, ŝi estas bruligita karno”.

Dum mi terurita rigardis la scenon, kun en mi kirlo de kontraŭdiraj pensoj, fiksrigardante la knabinon, mi sentis min tuŝita sur la ŝultro. Mi ne scias kial, sed antaŭ ol turniĝi, mi el la tuŝo rekonis Ubertino’n.

“Vi rigardas la sorĉistinon, ĉu?” li demandis min. Kaj mi sciis, ke li ne povas scii pri mia travivaĵo, kaj tial li tion diris nur ĉar li kaptis, per sia terura kapablo enpenetri la homajn pasiojn, la intensecon de mia rigardo.

“Ne...” mi defendis min, “mi ne rigardas ŝin... Nu, eble mi rigardas ŝin, sed ŝi ne estas sorĉistino... Ni ne scias tion, eble ŝi estas senkulpa...”

“Vi rigardas ŝin ĉar ŝi estas bela. Ŝi estas bela, ĉu ne?” li demandis kun neordinara varmo, premante mian brakon. “Se vi rigardas ŝin ĉar ŝi estas bela, kaj se vi estas agitita de ŝi (sed mi scias, ke vi estas agitita, ĉar la peko pri kiu ĝi estas suspektata igas ŝin des pli nerezisteble alloga), se vi rigardas ŝin kaj sentas deziron, tiam ŝi estas sorĉistino nur pro tio. Gardu vin, filo mia... La beleco de la korpo limiĝas je la haŭto. Se viroj vidus tion, kio estas sub la haŭto, kiel okazas ĉe la linko de Beotujo, ili tremus vidante la virinon. Tiu tuta gracio konsistas el muko kaj sango, humoroj kaj galo. Se oni pensas pri tio, kio kaŝiĝas en la nazotruoj, en la gorĝo kaj en la ventro, oni trovos nenion krom malpuraĵo. Kaj se oni naŭzas tuŝi mukon aŭ sterkon per la fingropinto, kiel eblas voli brakumi la sakon mem, kiu enhavas la sterkon?”

Min kaptis vomimpulso. Mi ne plu volis aŭskulti tiajn vortojn. Helpis min mia majstro, kiu aŭskultis. Li abrupte alproksimiĝis al Ubertino, kaptis lian brakon kaj disigis ĝin el la mia.

“Sufiĉas, Ubertino,” li diris. “Tiu knabino baldaŭ estos sub torturo, poste sur la ŝtiparo. Ŝi fariĝos precize kiel vi diras, muko, sango, humoroj kaj galo. Sed estos niaj similuloj, kiuj elfosos el subo de ŝia haŭto tion, kion la Sinjoro volis, ke estu protektita kaj ornamita per tia haŭto. Kaj koncerne krudajn materialojn, vi ne estas pli bona ol ŝi. Lasu la knabon en paco”.

Ubertino maltrankviliĝis: “Eble mi pekis,” li murmuris, “mi certe pekis. Kion alian povas fari pekulo?”

Ĉiuj nun estis forirantaj, komentante tion, kio okazis. Vilhelmo iom interparolis kun Mikaelo kaj la aliaj franciskanoj, kiuj demandis al li pri liaj impresoj.

“Bernardo nun havas argumenton en la mano, kvankam dusenca. En la abatejo vagas sorĉistoj, farante la samajn aferojn, kiujn oni faras kontraŭ la papo en Avinjono. Ĝi certe ne estas provo, kaj unue ĝi ne povas esti uzata por ĝeni la morgaŭan kunsidon. Ĉi-nokte li klopodos eltiri el tiu mizerulo ian alian indikon, kiun, mi certas, li ne uzos tuj morgaŭ matene. Li konservos ĝin kiel ekstran provizon, li bezonos ĝin poste, por ĝeni la daŭrigon de la diskutoj, se ili iam alprenos direkton, kiun li ne ŝatos”.

“Ĉu li povus igi, ke li diru al li ion uzeblan kontraŭ ni?” demandis Mikaelo el Ĉezeno.

Vilhelmo restis duba: “Ni esperu, ke ne”, li diris. Mi rimarkis, ke se Salvatore rakontus al Bernardo tion, kion li diris al ni, pri sia pasinteco kaj tiu de la kelmastro, kaj se li mencius ion pri la rilato inter ili ambaŭ kaj Ubertino, ne gravas kiom ĝi daŭris, estiĝus tre embarasodona situacio.

“Ĉiuokaze ni atendu la pluevoluojn,” diris Vilhelmo trankvile. “Cetere, Mikaelo, pri ĉio oni jam decidis antaŭe. Sed vi volas provi” . “Mi volas tion,” Mikaelo diris, “kaj ke la Sinjoro helpu min. Ke Sankta Francisko propetu por ni ĉiuj”.

“Amen,” ĉiuj respondis.

“Sed tio ne certas”, estis la malrespekta komento de Vilhelmo. “Sankta Francisko eble estas ie atendanta la finan juĝon, sen vidi la Sinjoron vizaĝ’ al vizaĝo”. “Malbenata estu la herezulo Johano!” mi aŭdis Messer Hieronimo grumbli, dum ĉiuj revenis al siaj ĉeloj. “Se nun li forprenas de ni ankaŭ la helpon de la sanktuloj, kio okazos al ni, kompatindaj pekuloj?”