KVARA TAGO - post kompletorio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - post kompletorio

Kiam ni denove vizitas la labirinton, ni alvenas al la sojlo de finis Africae sed ni ne povas eniri ĝin, ĉar ni ne scias, kio estas la unua kaj la sepa el kvar, kaj fine Adso ree malsaniĝas je amo laŭ cetere tre erudicia maniero.


La vizito al la biblioteko kostis al ni longajn horojn da laboro. Teorie, la kontrolo, kiun ni devis fari, estis facila, sed procedi per la lumo de la lampo, legi la skribaĵojn, noti sur la mapo la trairejojn kaj la murojn sen malfermaĵoj, registri la komencliterojn, trairi la diversajn vojojn kiel eblis pro la ludo de malfermaĵoj kaj bariloj, estis tre longdaŭra afero. Kaj enuiga.

Estis tre malvarme. La nokto ne estis venta kaj ne aŭdiĝis tiu subtila siblado, kiu impresis nin la unuan nokton, sed el la fendoj enpenetris malseketa kaj malvarma aero. Ni surmetis lanajn gantojn por povi tuŝi la librojn por ne allasi, ke niaj manoj rigidiĝu pro frosto. Sed ili estis ĝuste tiuj, kiujn oni kutime uzas por skribi vintre, kiuj ne kovras la pintojn de la fingroj, kaj foje ni devis alproksimigi la manojn al la flamo, aŭ meti ilin sub nia manteleto, aŭ bati ilin unu kontraŭ la alia, saltetante duone frostiĝintaj.

Tial, ni ne plenumis la tutan laboron seninterrompe. Ni haltis por scivole okulumi en la niĉo-ŝrankoj kaj ĉi-foje Vilhelmo - kun siaj novaj okulvitroj sur la nazo - povis halti kaj legi la librojn kaj post ĉiu titolo, kiun li malkovris, li eksplodis en ekkrioj de ĝojo, aŭ ĉar li konis la verkon, aŭ ĉar li delonge serĉis ĝin aŭ ĉar li neniam aŭdis pri ĝi kaj li estis ege ekscitita kaj scivolis. Entute, ĉiu libro estis por li kiel fabela besto, kiun li renkontas en nekonata lando. Kaj dum li trafoliumis manuskripton, li ordonis al mi serĉi aliajn.

“Kontrolu, kio estas en tiu ŝranko!”

Kaj mi, pensis, ke ĉi tie estas nur anglaj aŭtoroj, legante la titolojn kaj forŝovante la librojn: “Historia anglorum (Historio de la angloj) de Beda... Kaj ankoraŭ de Beda De aedificatione templi, De tabernaculo, De temporibus et computo et chronica et circuli Dyonisi, Ortographia, De ratione metrorum, Vita Sancti Cuthberti, Ars metrica...” (Kiel oni konstruas templon, La tabernaklo, La epoko kaj la kalkulo kaj la kroniko de la cikloj de Dionizo, Ortografio, La kalkulo de mezuroj, Vivo de sankta Kutberto, La arto de metriko).

“Logike, ĉar ili ĉiuj estas verkoj de la Honorinda... Kaj vidu ĉi tiujn! De rhetorica cognatione, Locorum rhetoricorum distinctio (La homogeneco en retoriko, Klasado de retorikaj esprimoj) kaj ĉi tie estas verkoj de multaj gramatikistoj, Priŝano, Honorato, Donato, Maksimo, Viktorino, Metrorio, Eŭtike, Foka, Aspero... Strange, mi pensis komence, ke ĉi tie estas nur anglaj aŭtoroj... Ni rigardu pli malsupre...”

Hisperica... famina. Kio ĝi estas?”

“Ĝi estas poemo en la prairland-latina. Aŭskultu:

Hoc spumans mundanas obvallat Pelagus oras
terrestres amniosis fluctibus cudit margines.
Saxeas undosis molibus irruit avionias.
Infima bomboso vertice miscet glareas
asprifero spergit spumas sulco,
sonoreis frequenter quatitur flabris...”

(La ŝtorma maro ĉirkaŭas la bordojn de la mondo, / batante per rapidfluaj ondoj la terajn limojn. / Ĝi flugas al rokaj golfetoj kun baroj da akvo. / Ĝi portas gruzon kun bruego el la fundo / ĝin plenigas per malordaj kaj ŝaŭmaj sulkoj, / kaj ofte estas skuata per sonoraj ventopuŝoj).

Mi ne komprenis la signifon, sed dum Vilhelmo legis, li rulis la vortojn en sia buŝo, tiel ke ŝajnis al mi aŭskulti la sonon de la marondoj kaj de la marŝaŭmo.

“Kaj ĉi tiu? Teksto de Aldhelm de Malmesburio, aŭskultu, kion li diras ĉi tie: Primitus pantorum procerum poematorum pio potissimum paternoque presertim privilegio panegiricum poemataque passim prosatori sub polo promulgatas... (Antaŭ ĉio, el ĉiuj altaj versoj, ni kantu al nia Kreinto, per plej potenca, pia patra privilegio, panegiron kaj poemojn, promulgatajn sub la polusa Stelo). Ĉiuj vortoj komenciĝas per la sama litero!”

“La homoj de miaj insuloj estas ĉiuj iom frenezaj,” diris Vilhelmo kun orgojlo. “Ni rigardu en la alia ŝranko.”

“Vergilio”.

“Kial ĉi tie? Kio estas de Vergilio? Ĉu Georgiko?”

“Ne. Epitomoj. Mi neniam aŭdis pri ĝi”.

“Sed ne temas pri Vergilio Maro! Tiu ĉi estas Vergilio de Tuluzo, la retoro, vivinta ses jarcentojn post la naskiĝo de nia Sinjoro. Li estis taksata granda saĝulo...” “Ĉi tie li diras, ke la artoj estas poema, rethoria, grama, leporia, dialecta, geometria... Sed kiun lingvon li parolis?”

“La latinan, sed iun inventitan de li, kiun li taksis tre pli bela. Legu ĉi tie: li diras, ke la astronomio pristudas la signonomojn de zodiako, kiuj estas: mon, man, tonte, piron, dameth, perfellea, belgalic, margaleth, lutamiron, taminon e raphalut” (inventitaj vortoj)

“Ĉu li estis freneza?”

“Mi ne scias, li ne estis mia saminsulano. Aŭskultu plie, li diras, ke estas dek du manieroj por nomi la fajron, ignis, coquihabin (quia incocta coquendi habet dictionem), ardo, calax ex calore, fragon ex fragore flammae, rusin de rubore, fumaton, ustrax de urendo, vitius quia pene mortua membra suo vivificat, siluleus, quod de silice siliat, unde et silex non recte dicitur, nisi ex qua scintilla silit. E aeneon, de Aenea deo, qui in eo habitat, sive a quo elementis flatus fertur”. (fajro, kuiranto - ĉar oni rekonas ĝian karakterizon kuiri la ankoraŭ ne kuiritajn aferojn; ardo; varmulilo, pro la varmo; bruegiva, pro la bruo de la flamo; ruĝanta, pro ĝia ruĝa koloro; fumanto; brogiva, ĉar ĝi brogas; malvirta ĉar ĝiaj membroj preskaŭ mortaj povas reviviĝi; silikido, ĉar ĝi rezultas el siliko sed ĝi estas nekorekta [vorto] ĉar ĝi naskiĝas el la sparko generata de la ŝtono. Kaj eneo, el la nomo de dio Enea, kiu loĝas en ĝi aŭ fare de kiu la animo estas portata al la elementoj).

“Sed neniu persono parolas ĉi-tiel!”

“Feliĉe. Sed ĝi estis epoko, kiam, por forgesi malbonan mondon, la gramatikistoj amuziĝis per strangaj demandoj. Oni rakontis al mi, ke en tiu tempo dum dek kvin tagoj kaj dek kvin noktoj la gramatikistoj Gabundus kaj Terentius interparolis pri la vokativa formo de la latina ‘ego’ kaj fine ili paroligis la armilojn”.

“Sed ankaŭ ĉi tiu, aŭskultu...” mi prenis libron mirinde miniaturitan per labirintoj de plantoj, el kies spiraletoj elmontriĝis simioj kaj serpentoj. “Aŭskultu, kiaj vortoj estas: cantamen, collamen, gongelamen, stemiamen, plasmamen, sonerus, alboreus, gaudifluus, glaucicomus...”

“Ha, miaj insuloj,” rediris Vilhelmo denove kun tenereco. “Ne estu drasta kun tiuj monaĥoj el la malproksima Irlando, ĉar, eble, la ekziston de ĉi tiu abatejo kaj la fakton, ke ni ankoraŭ parolas pri Sankta Romia Imperio, ni ŝuldas al ili. Tiutempe la resto de Eŭropo fariĝis amaso da ruinoj, iun tagon oni deklaris nevalidaj la baptojn donitajn de kelkaj pastroj en Gaŭlio ĉar ili baptis tie in nomine patris et filiae (en la nomo de la patro kaj de la filino), kaj ne ĉar ili praktikis novan herezon kaj konsideris Jesuon virino, sed nur ĉar ili ne plu scipovis la latinan”.

“Kiel Salvatore?”

“Pli malpli. Piratoj el la malproksima nordo venis laŭ la riveroj por prirabi Romon. La paganaj temploj kadukiĝis kaj tiuj kristanaj ankoraŭ ne ekzistis. Kaj estis nur la monaĥoj de Irlando, kiuj en siaj monaĥejoj, skribis kaj legis, legis kaj skribis, kaj miniaturis, kaj poste ili ĵetis sin en ŝipojn faritajn per besta haŭto kaj veturis al ĉi tiuj regionoj kaj evangelizadis kvazaŭ tie ĉi estus malfideluloj, ĉu vi komprenas? Vi estis en Bobjo, ĝi estis fondita de sankta Kolombano, unu el ili. Kaj do lasu ilin en paco, kvankam ili elpensis novan latinon, ĉar en Eŭropo la malnova ne plu estis konata. Ili estis grandaj viroj. Sankta Brandano iris ĝis Fortuninsuloj, kaj ĉirkaŭiris la bordojn de la infero, kie li vidis Judason katenita al roko, kaj iun tagon li albordiĝis al insulo kaj elŝipiĝis sur ĝi, kiu estis mara monstro. Kompreneble ili estis frenezaj” li rediris kun kontento.

“Iliaj bildoj estas... nekredeblaj por miaj okuloj! Kaj kiom da koloroj!” mi diris, ĝuante la vidon.

“En lando, kiu havas malmultajn kolorojn, jen iom da bluo kaj multe da verdo. Sed ni ne diskutas pri la irlandaj monaĥoj. Kion mi volas scii estas, kial mi estas ĉi tie kun angloj kaj gramatikistoj el aliaj landoj. Rigardu vian mapon, kie ni devus esti?”

“En la ĉambroj de la okcidenta turego. Mi ankaŭ transskribis la rulaĵojn. Do, elirante el la senfenestra ĉambro oni eniras la sepangulan ĉambron kaj estas nur unu trairejo al unu sola ĉambro de la turego, la ruĝa litero estas H. Poste oni iras de ĉambro al ĉambro ĉirkaŭirante la turegon kaj oni revenas al la senfenestra ĉambro. La sinsekvo de literoj rezultas... vi pravas! HIBERNI (Irland..)!”

“HIBERNIA, (Irlando) se el la senfenestra ĉambro vi revenas al tiu sepangula, kiu havas, kiel ĉiuj aliaj tri, la A de Apocalypsis (Apokalipso). Tial, ĉeestas la verkoj de la aŭtoroj el la ‘lasta Thule’ (plej fora loko, preter la konata mondo) ankaŭ tiuj de gramatikistoj kaj retoroj, ĉar la aranĝantoj de la biblioteko pensis, ke gramatikisto devas troviĝi meze de la irlandaj gramatikistoj, kvankam li estas tuluzano. Ĝi estas kriterio. Ĉu vi vidas, ke ni komencas kompreni ion?”

“Sed en la ĉambroj de la orienta turego, tra kiu ni eniris, ni legis FONS... Kion tio signifas?”

“Legu bone en via mapo, daŭrigu legi la literojn de la ĉambroj, kiuj viciĝas laŭ la itinero”.

“FONS ADAEU...”

“Ne, Fons Adae (la fonto de Adamo, la Paradizo), la U estas sur la dua senfenestra orienta ĉambro, mi memoras ĝin, verŝajne ĝi viciĝas en alia litervico. Kaj kion ni trovis en la Fons Adae, tio estas, en la surtera paradizo (memoru, ke tie estas la ĉambro kun la altaro direktita al sunleviĝo)?”

“Enestis multaj biblioj kaj komentoj pri la biblio, nur libroj pri la sankta skribo”.

“Kaj sekve vidu, la parolo de Dio estas en loko, kiu korespondas al la surtera paradizo, kiu, kiel ĉiuj diras, estas fora en la oriento. Kaj ĉi tie en okcidento estas Hibernia”.

“Do, la aranĝo de la biblioteko rebildigas la mapon de la universa mondo?”

“Probable. Kaj la libroj estas metitaj en ĝi laŭ la devenlandoj, aŭ laŭ la loko, kie iliaj aŭtoroj naskiĝis aŭ, kiel ĉi-kaze, kie ili devus naskiĝi. Bibliotekistoj diris al si, ke Vergilio la gramatikisto naskiĝis pro eraro en Tuluzo dum li devis naskiĝi en la okcidentaj insuloj. Ili rearanĝis la erarojn de la naturo”.

Ni daŭrigis nian iradon. Ni trairis sinsekvon da ĉambroj plenaj de belegaj Apokalipsoj, kaj unu el tiuj estis la ĉambro, kie mi havis la viziojn. Ja de malproksime ni revidis la lampon, Vilhelmo pinĉis sian nazon kaj alkuris por estingi ĝin, kraĉante sur la cindron. Kaj ĉiuokaze ni rapide transiris la ĉambron, sed mi rememoris, ke en ĝi mi vidis la belan multkoloran Apokalipson kun la mulier amicta sole (virino vestita per la suno) kaj la drako. Ni rekonstruis la sinsekvon de ĉi tiuj ĉambroj komencante de la lasta, en kiun ni eniris kaj kiu havis Y kiel ruĝan komencliteron. La renversita lego rezultigis la vorton YSPANIA, sed la lasta A estis komuna kun HIBERNIA. Signo pri tio, diris Vilhelmo, ke restis ĉambroj, en kiuj estis kolektitaj verkoj el miksa temaro.

Ĉiukaze, la areo nomata YSPANIA ŝajnis al ni okupata de multaj kodeksoj de Apokalipso, ĉiuj bonege faritaj, laŭ stilo, kiun Vilhelmo rekonis de la hispaneca arto. Ni trovis, ke la biblioteko havis eble la plej grandan kolekton de kopioj de la libro de la apostolo, kiu ekzistis ĉe la kristanaro, kaj grandegan kvanton da komentoj pri tiu teksto. Grandegaj libroj estis dediĉitaj al la komentaĵo pri la Apokalipso fare de Beatulo de Liébana, kaj la teksto estis pli-malpli la sama, sed ni trovis riĉan gamon de bildoj kaj Vilhelmo rekonis kelkajn el tiuj, kiujn li konsideris inter la plej grandaj miniaturistoj de la regno de la Asturio: Magius, Facundus, kaj aliaj. Farante ĉi tiujn kaj aliajn rimarkojn, ni atingis la sudan turegon, ĉe kiu ni jam trapasis la antaŭan vesperon. Ĉambro S de YSPANIA - sen fenestroj - kondukis en ĉambron E kaj iom post iom, ĉirkaŭirante la kvin ĉambrojn de la turego, ni alvenis al la lasta, sen aliaj enirejoj, kiu surhavis ruĝan L. Ni relegis inverse kaj trovis LEONES.

“Leones, la sudo, laŭ nia mapo ni estas en Afriko, hic sunt leones (ĉi tie estas la leonoj). Kaj ĉi tio klarigas kial ni trovis multajn tekstojn de aŭtoroj malfideluloj”. “Kaj da ili estas kromaj,” mi diris traserĉante en la ŝrankoj. “Canone (Kanono) de Aviceno, kaj ĉi tiu belega kodekso admirinde kaligrafita, kiun mi ne konas...”

“Laŭ la ornamaĵoj ĝi devas esti Korano, sed bedaŭrinde mi ne scipovas la araban”.

“Korano, la biblio de la malfideluloj, malvirta libro...”

“Libro, kiu enhavas saĝon malsaman ol la nia. Sed komprenu kial ili metis ĝin ĉi tie, kie estas la leonoj, la monstroj. Jen kial ni vidis ĉi tie tiun libron pri monstraj bestoj, en kiu vi trovis ankaŭ la unikornon. Ĉi tiu areo nomata LEONES enhavas tion, kio laŭ la konstruantoj de la biblioteko estis la libroj de mensogoj. Kio estas tie?”

“Ili estas en la latina, sed el la araba. Ayyub al-Ruhawi, traktaĵo pri la hunda hidrofobio. Kaj ĉi tio estas libro pri trezoroj. Kaj ĉi tiu estas De aspectibus (La bildoj) de Alhazen...”

“Vidu, inter la monstroj kaj mensogoj ili metis ankaŭ sciencajn verkojn, el kiuj la kristanoj multon havas por lerni. Jen kiel oni rezonis en la epoko, kiam la biblioteko estis kunmetita...”

“Sed kial ili metis inter la malveraĵojn ankaŭ libron kun la unikorno?” mi demandis.

“Evidente la fondintoj de la biblioteko havis strangajn ideojn. Ili verŝajne pensis, ke ĉi tiu libro pri mirindaj bestoj vivantaj en foraj landoj estis parto de la repertuaro de la mensogoj disvastigitaj de la malfideluloj...”

“Sed ĉu la unikorno estas mensogaĵo? Ĝi estas tre dolĉa kaj tre simbola besto. Figuro de Kristo kaj de ĉasteco, oni povas kapti ĝin nur metante virgulinon en la arbaro, tiel ke la besto, sentante ŝian tre ĉastan odoron, iras kaj metas sian kapon sur ŝian genuon, proponante sin kiel kaptitaĵon por la kaptiloj de la ĉasistoj”. “Tion oni diras, Adso. Sed multaj emas kredi, ke ĝi estas fabela invento de la paganoj”.

“Kia seniluziiĝo,” mi diris. “Mi ŝatus renkonti unu el ili dum promeno en la arbaro. Kontraŭe, kia estus la plezuro dum trairo de arbaro?”

“Oni ne povas diri kun certeco, ke ĝi ne ekzistas. Eble ĝi estas malsama ol kiel ĉi tiuj libroj priskribas ĝin. Venecia vojaĝanto iris al tre malproksimaj landoj, tre proksime al la Fortuninsuloj, menciitaj en la mapoj, kaj vidis unikornojn. Sed li trovis ilin krudaj kaj sengraciaj, kaj tre malbelaj kaj nigraj. Mi pensas, ke li vidis verajn bestojn kun korno sur la frunto. Ili estis verŝajne la samaj, pri kiuj transrakontis al ni per unua preciza priskribo, la majstroj de la antikva saĝo neniam komplete erara, kiuj ricevis de Dio la eblecon vidi aferojn, kiujn oni ne vidis. Poste, tiu priskribo, transdonita de auctoritas (aŭtoritatulo) al auctoritas, transformiĝis per sinsekvaj prilaboroj de la imago, kaj la unikornoj fariĝis graciaj kaj blankaj kaj mildaj bestoj. Do, se vi ekscios, ke unikorno loĝas en arbaro, ne iru tien kun virgulino, ĉar la besto povus esti pli simila al tiu pri kiu parolis la venecia atestanto ol al tiu en ĉi tiu libro”.

“Sed kiel eblis, ke la majstroj de antikva saĝeco ricevu de Dio revelacion pri la vera naturo de la unikorno?”

“Ne revelacion, sed sperton. Ili havis la bonŝancon naskiĝi en landoj, kie vivis unikornoj aŭ en epoko kiam la unikornoj vivis en tiuj landoj mem”.

“Sed do kiel ni povas fidi al la malnova saĝo, kies spuron vi ĉiam serĉas, se ĝi estas transdonita al ni per mensogaj libroj, kiuj interpretis ĝin per trolibereco?” “La libroj ne estas faritaj por kredi je ili, sed por submeti ilin je esploro. Fronte al libro, ni ne devas demandi nin, kion ĝi diras, sed kion ĝi signifas, kaj ĝi estas io, kion la malnovaj komentistoj pri sanktaj libroj havis tre klara. La unikorno, kiel ĉi tiuj libroj parolas pri ĝi, kaŝas moralan aŭ alegorian aŭ mistikan veron, ĉi-lasta restas vera, samkiel restas vera la ideo, ke ĉasteco estas nobla virto. Sed koncerne la veron de la vortoj, sur kiu baziĝas la tri veroj, necesas konstati el kiu originala sperto fontis tiuj vortoj. La vortumadon oni devas endiskutigi, ankaŭ en la kazo, ke ĝia simbola signifo restas bona. En libro estas skribite, ke diamantoj povas esti tranĉitaj nur per kapra sango. Mia granda majstro Roĝer Bakon diris, ke tio ne estas vere, simple ĉar li provis, kaj ne sukcesis. Sed se la rilato inter diamanto kaj kapra sango havus pli noblan signifon, ĉi-lasta restus sendifekta”.

“Do, oni povas diri superajn verojn mensogante per la vortoj,” mi diris. “Kaj tamen mi ankoraŭ bedaŭras, ke la unikorno tia, kia ĝi estas, ne ekzistas, aŭ ne ekzistis, aŭ eble neniam ekzistos”.

“Ni ne rajtas meti limojn al dia ĉiopoveco, kaj se Dio volus, ankaŭ unikornoj povus ekzisti. Sed konsoliĝu, ili ekzistas en ĉi tiuj libroj, kiuj, se ili ne parolas pri reala estaĵo, ili parolas pri la ebla estaĵo”.

“Sed ĉu oni devas legi librojn sen sin turni al la kredo, kiu estas teologia virto?”

“Du aliaj teologiaj virtoj restas. La espero, ke la eblo estiĝu. Kaj la karitato, rilate al tiuj, kiuj kredis bonfide, ke la eblo estiĝis”.

“Sed al kio utilas al vi la unikorno, se via intelekto ne kredas je ĝia ekzisto?” “Ĝi utilas kiel utilis al mi la spuro sur la neĝo de la piedoj de Venancio trenita al la granda terkruĉo. La unikorno de la libroj estas kiel premsigno. Se estas premsigno, devis esti io, kies premsigno ĝi estas”.

“Sed io, kio diferencas de la premsigno mem, vi volas diri”.

“Kompreneble. Premsigno ne ĉiam havas la saman formon de la korpo, kiu faris ĝin kaj ĝi ne ĉiam estiĝas el la premo de korpo. Kelkfoje ĝi bildigas la stampon, kiun korpo postlasis en nia menso, ĝi estas la premsigno de ideo. La ideo estas la signo de la aferoj, kaj la bildo estas la signo de la ideo, la signo de signo. Sed el la bildo mi rekonstruas, se ne la korpon, la ideon, kiun aliaj havis pri ĝi”.

“Ĉu ĉi tio sufiĉas por vi?”

“Ne, ĉar la vera scienco ne devas kontentiĝi per ideoj, kiuj estas ĝuste signoj, sed devas retrovi aferojn en ilia specifa vero. Kaj do mi ŝatus reiri per la penso el ĉi tiu spuro de spuro al la unikorno kiel unuo, de kiu komenciĝas la ĉeno. Samkiel mi ŝatus retrorevui la neklarajn signojn postlasitajn de la murdinto de Venancio (signoj, kiujn oni povus atribui al multaj) ĝis la ununura unuopulo, la murdinto mem. Sed ne ĉiam eblas fari tion dum malmulte da tempo nek sen la perado de aliaj signoj”. “Sed, sekve, mi povas ĉiam kaj nur paroli pri io, kio parolas al mi pri io alia kaj tiel plu, sed ĉu la fina io, tiu vera, neniam ĉeestas?”

“Eble ĝi ĉeestas, ĝi estas la unuo unikorno. Kaj ne maltrankviliĝu, iam vi renkontos ĝin, kiom nigra kaj malbela ĝi estu”.

“Unikornoj, leonoj, arabaj aŭtoroj kaj maŭroj ĝenerale,” mi diris en tiu momento, “sendube ĉi tiu estas la Afriko, pri kiu la monaĥoj parolis”.

“Sendube ĝi estas tiu ĉi. Kaj se ĉi tio estas la kazo, ni devus trovi la afrikajn poetojn pri kiuj aludis Pacifiko el Tivoli”.

Kaj fakte, retrairante la jam faritan itineron kaj revenante al ĉambro L, mi trovis en ŝranko kolekton de libroj de Floruso, Frontono, Apulejo, Marciano Kapela kaj Fulgencio.

“Sekve, ĉi tie estas la loko kie, diris Berengaro, estas la klarigo pri ia sekreto”, mi diris.

“Preskaŭ ĉi tie. Li uzis la esprimon “finis Africae”, kaj pro tiu esprimo Malaĥi multe koleriĝis. La finis povus esti ĉi tiu lasta ĉambro, aŭ...” li ekkriis: “Je la sep preĝejoj de Cluain Mhic Nóis! Ĉu vi nenion rimarkis?”

“Kion?”

“Ni revenu al la ĉambro S, el kiu ni ekiris!”

Ni revenis al la unua senfenestra ĉambro, kie la verso tekstis: Super thronos viginti quatuor (sur la tronoj dudek kvar [plejaĝuloj]). Ĝi havis kvar malfermaĵojn. Unu kondukis al ĉambro Y, kie estis fenestro sur la oklatero. Alia kondukis al ĉambro P, kiu, sekvante la linion de la ekstera muro, enestis en la literordo de la vorto YSPANIA. La malfermaĵo al la turo kondukis al ĉambro E, kiun ni ĵus trairis. Poste estis kompakta muro kaj finfine malfermaĵo, kiu kondukis al dua senfenestra ĉambro, tiu kun la komenclitero U. Ĉambro S estis tiu kun la spegulo, kaj feliĉe ĝi estis sur la muro tuj dekstre de mi, alie mi denove estus kaptita de timo. Rigardante atente la mapon, mi konstatis la tute apartan econ de tiu ĉambro. Kiel ĉiuj aliaj senfenestraj ĉambroj de la aliaj tri turoj ĝi devus konduki al la centra sepangula ĉambro. Se ĝi ne utilis tiel, la enirejo al la sepangula konstruaĵo devus esti en la apuda senfenestra ĉambro, tiu kun U. Male, ĉi-lasta, tra unu malfermaĵo kondukis al ĉambro T kun fenestro super la interna oklatera korto, kaj tra la alia al ĉambro S, dum la aliaj tri muroj estis kompaktaj kaj okupitaj de ŝrankoj. Ĉirkaŭrigardante ni konstatis tion, kio nun evidentiĝis ankaŭ en la mapo: pro kialoj de logiko kaj ankaŭ de rigora simetrio, tiu turego devis havi propran sepangulan ĉambron, sed ĝi ne ekzistis.

“Ĝi ne ekzistas,” mi diris.

“Ne, ne estas tiel. Se ĝi ne ekzistus, la aliaj ĉambroj estus pli grandaj, dum ili havas proksimume la saman vastecon de tiuj sur la aliaj flankoj. Ĝi ekzistas, sed oni ne povas atingi ĝin”.

“Ĉu ĝi estas masonfermita?”

“Probable. Kaj jen la finis Africae, jen la loko, ĉirkaŭ kiu vagadis tiuj scivolemuloj, kiuj mortis. Ĝi estas masonfermita, sed oni ne povas dubi pri la ekzisto de enirejo. Eĉ, ĝi certe ekzistas, kaj Venancio trovis ĝin, aŭ li ricevis indikon el Adelmo, kaj ĉi-lasta el Berengaro. Ni relegu liajn notojn”.

Li prenis el sia monaĥa vesto la paperon de Venancio kaj relegis: “La mano super la idolo funkcias sur la unua kaj sepa el la kvar”. Li ĉirkaŭrigardis: “Kompreneble! La idolo estas la bildo de la spegulo! Venancio pensis en la greka kaj en tiu lingvo, des pli multe ol en la nia, eidolon signifas ĉu bildon ĉu fantomon, kaj la spegulo redonas nian bildon misformita, kiun ni mem, la alian nokton, konfuzis kun fantomo! Sed, finfine, kio estas la kvar supra speculum? Ĉu io sur la reflekta surfaco? Sed ĉi-kaze ni devus stari en preciza punkto, por ke ni povu vidi ion, kio estas reflektita de la spegulo kaj kio korespondas al la priskribo donita de Venancio...” Ni moviĝis al ĉiuj direktoj, sed vane. Krom niaj bildoj, la spegulo reflektis konfuzajn konturojn de la restanta parto de la ĉambro, apenaŭ lumigita de la lampo.

“Do,” meditis Vilhelmo, “per supra speculum oni eble celas preter la spegulo... Kio implicas, ke ni devas unue iri trans ĝi, ĉar certe ĉi tiu spegulo estas pordo...”

La spegulo estis pli alta ol normala viro, fiksita en la muro per fortika kverka kadro. Ni ĉiumaniere tuŝis ĝin, ni provis enmeti niajn fingrojn, niajn ungojn en la spacon inter la kadro kaj la muro, sed la spegulo staris firme kvazaŭ ĝi estus parto de la muro, ŝtono en ŝtono.

“Kaj se ĝi ne estas preter ĝi, ĝi povus esti super speculum (sur la spegulo)”, murmuris Vilhelmo dum li levis la brakon kaj staris sur siaj piedpintoj, kaj glitigis sian manon laŭ la supra rando de la kadro, trovante nenion krom polvo.

“Aliflanke”, pensis Vilhelmo melankolie, “se tie malantaŭe estus ĉambro, la libro, kiun ni serĉas kaj kiun aliaj serĉis, en tiu ĉambro ne plu estas, ĉar forportis ĝin unue Venancio kaj poste, kiu scias kien, Berengaro”.

“Sed eble Berengaro reportis ĝin ĉi tie” . “Ne, tiun vesperon ni estis en la biblioteko, kaj ĉio igas nin kredi, ke li mortis, ne longe post la ŝtelo, tiun nokton mem, en la banejo. Kontraŭe ni revidus lin la sekvan matenon. Ne gravas... Por la momento ni eltrovis kie estas la finis Africae kaj ni havas preskaŭ ĉiujn elementojn por pli bone detaligi la mapon de la biblioteko. Vi devas rekoni, ke multaj el la misteroj de la labirinto nun klariĝis. Ĉiuj, mi dirus, krom unu. Mi pensas, ke mi eltiros pli da profito el zorgema relego de la manuskripto de Venancio ol el aliaj esploroj. Vi vidis, ke ni malkovris la misteron de la labirinto pli bone deekstere ol restante interne. Ĉi-vespere, kun niaj distorditaj bildoj, ni ne solvos la problemon. Kaj fine, la lumilo malfortiĝas. Venu, ni fiksu la aliajn indikojn, kiujn ni bezonas por difini la mapon”.

Ni trairis aliajn ĉambrojn, ĉiam notante niajn malkovrojn sur mia mapo. Ni trovis ĉambrojn dediĉitajn nur al verkoj pri matematiko kaj astronomio, aliajn kun verkoj en arameaj signoj, kiujn neniu el ni konis, aliaj en des pli nekonataj signoj, eble tekstoj el Hindio. Ni sekvis du supermetitajn litervicojn, kiuj diris IUDAEA kaj AEGYPTUS (juda kaj egipta). Resume, por ne ĝeni la leganton per la kroniko de nia deĉifrado, kiam ni poste finpretigis la mapon, ni konvinkiĝis, ke la biblioteko estas vere aranĝita kaj organizita laŭ la bildo de la terglobo. Norde ni trovis ANGLIA kaj GERMANI, kiuj laŭlonge de la okcidenta muro estis ligitaj al GALLIA, por poste generi HIBERNIA en la ekstrema okcidento kaj ĉe la suda muro ROMA (paradizo de latinaj klasikaĵoj!) kaj YSPANIA. Poste, sude, estis LEONES, AEGYPTUS, kiuj, en la orienta direkto, fariĝis IUDAEA kaj FONS ADAE. Inter oriento kaj nordo, laŭlonge de la muro estis ACAIA (Aĥeo), bona sinekdoko, kiel diris Vilhelmo, por indiki Grekujon, kaj fakte en tiuj kvar ĉambroj estis granda abundo da poetoj kaj filozofoj de la pagana antikva epoko.

La sinsekvo de la komencliteroj estis strangefekta, foje ĝi iris unudirekten, foje ĝi iris malantaŭen, foje ronde, ofte, kiel mi diris, unu sama litero estis uzata por konsistigi du malsamajn vortojn (kaj en tiuj kazoj la ĉambro havis ŝrankon dediĉitan al unu temo kaj alian al la dua). Sed evidente ne necesis serĉi oran regulon de tiu aranĝo. Ĝi estis nur memorekzerca artifiko por permesi al la bibliotekisto trovi verkon. Diri pri libro, ke ĝi estas en la quarta Acaiae (kvara de Aĥeo), signifis, ke ĝi estas en la kvara ĉambro kalkulata ekde tiu, sur kiu aperis la komenca A, kaj koncerne la manieron identigi ĝin, supozeble la bibliotekisto devis koni parkere la trairendan itineron, ĉu rektan aŭ rondan. Ekzemple, la literoj de la vorto ACAIA sterniĝis laŭ kvar ĉambroj aranĝitaj kvadrate, kio signifas, ke la unua A estis ankaŭ la lasta, kaj ĉi tion, cetere, ni lernis rapide. Samkiel ni tuj lernis la ludon de la baroj. Ekzemple, venante de oriento, neniu el la ĉambroj de ACAIA kondukis al la sekvaj ĉambroj: la labirinto je tiu punkto finiĝis kaj por atingi la nordan turon necesis trapasi tri aliajn ĉambrojn. Sed kompreneble la bibliotekistoj, enirante tra FONS, sciis bone, ke por iri, ni diru, al ANGLIA, ili devis trairi EGIPTUS, YSPANIA, GALLIA kaj GERMANI.

Per ĉi tiuj kaj aliaj belaj malkovroj finiĝis nia fruktodona esplorado de la biblioteko. Sed antaŭ ol diri, ke, kontentaj, ni ekforlasis ĝin (por partopreni en aliaj eventoj, pri kiuj mi baldaŭ rakontos), mi devas konfesi ion al mia leganto. Mi diris, ke nia esplorado estis farita unuflanke por serĉi la ŝlosilon de la mistera loko kaj aliflanke por distriĝi iom post iom, en la ĉambroj, kies lokiĝon kaj temon ni rekonis, foliumante diversajn librojn, kvazaŭ ni esplorus misteran kontinenton aŭ nekonatan landon. Kaj kutime tia esplorado okazis interkonsente, Vilhelmo kaj mi haltis sur la samaj libroj, mi atentigis lin pri tiuj plej kuriozaj, li klarigis al mi multajn aferojn, kiujn mi ne sukcesis kompreni.

Sed en certa momento, kaj ĝuste kiam ni vagadis ĉirkaŭ la ĉambroj de la suda turo, nomita Leones (leonoj) mia majstro hazarde haltis en ĉambro plena de arabaj verkoj kun kuriozaj optikaj desegnoj; kaj ĉar tiun vesperon ni havis ne unu sed du lampojn, mi pro scivolemo iris al la apuda ĉambro, ĉar mi rimarkis, ke la sagaco kaj prudento de la bibliotekaj planantoj arigis laŭlonge de unu el ĝiaj muroj librojn, kiujn certe ne eblas doni por legi al ĉiuj, ĉar ili pritraktis diversmaniere multajn malsanojn de la korpo kaj spirito kaj preskaŭ ĉiam ili estis verkoj de malfidelaj saĝuloj. Kaj miaj okuloj falis sur ne grandan libron, kiu estis ornamita per tre ekstertemaj (bonŝance!) miniaturoj kun floroj, ĉiroj, bestoj duope, kelkaj kuracherboj: ĝia titolo estis Speculum amoris (La spegulo de la amo), de Frato Maksimo el Bolonjo, kaj ĝi entenis citaĵojn el multaj aliaj verkoj, ĉiuj pri la ammalsano. Kiel la leganto komprenos, ne necesis io plia por reveki mian malsanan scivolemon. Eĉ, la titolo mem sufiĉis por revigligi mian menson, kiu restis kvieta ekde la mateno, ekscitante ĝin denove per la bildo de la knabino.

Pro tio, ke dum la tuta tago mi forpuŝis el mi la pensojn de la mateno, dirante, ke ili ne decis por sobra kaj prudenta novico, kaj pro tio, ke, cetere, la okazaĵoj de la tago estis tiom riĉaj kaj intensaj, kaj distris min, miaj avidoj dormis kaj sekve mi pensis min libera de tiu, kiu estis nenio krom pormomenta maltrankvilo. Kontraŭe, vidi tiun libron sufiĉis por igi min diri “de te fabula narratur” (la historio parolas pri vi) kaj por konstati min pli ammalsana ol mi supozis. Mi lernis poste, ke legante librojn pri medicino, oni pli kaj pli konvinkiĝas, ke oni spertas la dolorojn pri kiuj ili parolas. Tial, la legado de tiuj paĝoj, supraĵe farita pro la timo, ke Vilhelmo eniru la ĉambron kaj demandu min, kio estis tio, pri kio mi tiom atente interesiĝas, konvinkis min, ke mi suferis de tiu malsano, kies simptomoj estis tiom bele priskribitaj, ke mi, unuflanke, maltrankviliĝis konstatante min malsana (kaj tio surbaze de la neeraripova pruvo de multaj auctoritates (aŭtoritatuloj)), aliflanke mi ĝojis, vidante mian situacion pentrita kun tia vigleco; mi konvinkiĝis, ke kvankam mi malsaniĝis, mia malsano estis, por tiel diri, normala, ĉar multaj aliaj suferis sammaniere, kaj ŝajnis, ke la cititaj aŭtoroj uzus mian ekzemplon por siaj priskriboj.

Min kortuŝis la paĝoj de Ibn Hazm, kiu difinas amon ribela malsano, kiun nur per amo oni kuracas, malsano, kies pritrakton la paciento rifuzas kaj el kiu la malsanulo ne volas resaniĝi (kaj Dio scias, kiom veras tio!) Mi konsciis kial, matene, mi estis tiom ekscitita de ĉio, kion mi vidis, ĉar ŝajnas, ke la amo eniras tra la okuloj kiel diris ankaŭ Baziljo de Ankaro, kaj - nekonfuzebla simptomo – la kaptito de ĉi tiu malbono elmontras troan feliĉon, kaj samtempe li deziras resti aparte kaj preferas solecon (kiel mi faris tiun matenon), dum aliaj fenomenoj, kiuj aperas ĉe li estas la perforta malpaco kaj konsterno, kiu senvoĉigas... Mi timis legante, ke la sincera amanto, al kiu oni ne permesas vidi la celon de sia amo, certe eniras en staton de konsumiĝo, kiu ofte devigas lin enlitiĝi, kaj foje la malsano jugas la cerbon, oni senprudentiĝas kaj oni deliras (evidente mi ankoraŭ ne atingis tiun staton, ĉar mi tre bone laboris dum la esplorado de la biblioteko). Sed mi legis kun maltrankvilo, ke se la malbono pliakriĝas, ĝi povas kaŭzi morton kaj mi demandis min, ĉu la ĝojo, kiun la penso pri la knabino donis al mi, valoris tian ekstreman foroferon de la korpo, sen enkalkuli ĉiun nepran konsideron pri la sano de la animo.

Ankaŭ ĉar mi trovis alian citaĵon el Baziljo laŭ kiu “qui animam corpori per vitia conturbationesque commiscent, utrinque quod habet utile ad vitam necessarium demoliuntur, animamque lucidam ac nitidam carnalium voluptatum limo perturbant, et corporis munditiam atque nitorem hac ratione miscentes, inutile hoc ad vitae officia ostendunt” (tiuj, kiuj kunmiksas la animon kun la korpo pere de malvirtoj kaj malekvilibroj, samtempe detruas tion, kio estas utila kaj necesa por la vivo, perturbas la lumantan kaj travideblan animon per la koto de la karna volupto, ĉi-maniere fuŝante la purecon kaj brilon de la korpo, montrante ĝin senutila por la plenumo de la devoj de la vivo). Ekstrema situacio en kiu mi vere ne volis troviĝi.

Mi lernis krome el frazo de sankta Hildegarda, ke tiu melankolia humoro, kiun mi sentis dumtage, kaj kiun mi atribuis al dolĉa sento de penado pro la foresto de la knabino, danĝere similas al la sento, kiun spertas tiu, kiu disiĝas el la harmonia kaj perfekta stato ĝuata de la homo en Paradizo, kaj ke ĉi tiun melankolion “nigra et amara” (nigran kaj maldolĉan) produktas la spiro de la serpento kaj la sugestio de la diablo. Mi konstatis, ke ĝi estas la sama opinio ankaŭ de la malfideluloj havantaj egalan saĝon, ĉar miaj okuloj falis sur la tekston atribuita al al-Razio, kiu en Liber continens (Libro pri modereco) identigas la melankolion pro amo kun likantropio, kiu puŝas tiujn kaptitajn de ĝi konduti kiel lupo. Lia priskribo streĉfermis mian gorĝon: komence la geamantoj aspektas ŝanĝitaj laŭ sia ekstera aspekto, ilia vidpovo malfortiĝas, la okuloj fariĝas kavaj kaj senlarmaj, la lango malrapide sekiĝas kaj sur ĝi aperas pustuloj, la tuta korpo sekiĝas kaj senĉese suferas pro soifo; je tiu punkto ili pasigas sian tagon kuŝante kun la vizaĝo teren, sur iliaj vizaĝoj kaj tibioj aperas signoj similaj al mordo de hundo, kaj fine dumnokte ili vagas en tombejoj kiel la lupoj.

Fine, mi ne plu dubis pri la graveco de mia stato, kiam mi legis citaĵojn el la granda Aviceno, en kiuj la amo estas difinata kiel konstanta penso el melankolia speco, kiu naskiĝas pro penso kaj repenso pri la trajtoj, gestoj aŭ moroj de aliseksa persono (kiom vive kaj precize Aviceno prezentis mian kazon!): ĝi ne naskiĝas kiel malsano sed ĝi fariĝas malsano kiam, ne kontentigita, ĝi fariĝas obseda penso (kaj kial mi sentis min obsedita kvankam, Dio pardonu min, mi estis bone kontentigita? Aŭ eble tio, kio okazis la antaŭan nokton, ne estis la kontentigo de amo? Sed kiel oni kontentigas tiun ĉi malbonon?), kaj konsekvence la palpebroj daŭre moviĝas, fariĝas neregula la spirado, jen oni ni ridas kaj jen oni ploras, kaj la pojno bategas (kaj ja tiu mia batis kaj mia spiro rompiĝis dum mi legis tiujn liniojn!). Aviceno rekomendis seneraran metodon, jam proponitan de Galeno, por ekscii, al kiu iu estas enamiĝinta: teni la pojnon de la doloranta persono kaj eldiri multajn nomojn de personoj de la alia sekso, ĝis oni perceptas je kiu nomo plirapidiĝas la batado de la pojno: kaj mi abrupte timis, ke subite mia majstro venus kaj kaptus mian brakon kaj spionus mian sekreton per la pulsado de miaj vejnoj, kio multe hontigus min.

Aĉe por mi, Aviceno proponis, kiel rimedon, unuigi la du geamantojn per geedziĝo por ke la malsano resaniĝu. Tutvere li estis malfidelulo, kvankam prudenta, ĉar li ne konsideris la kondiĉon de benediktana novico, kondamnita, sekve, neniam resaniĝi – aŭ, pli ĝuste, kiu, por neniam malsaniĝi, konsekriĝis, pro sia elekto aŭ pro la zorga elekto de siaj parencoj. Feliĉe, Aviceno, kvankam ne pensante pri la kluniza ordeno, konsideris la kazon de amantoj ne unuigeblaj, kaj rekomendis varmajn banojn kiel radikalan kuracon (ĉu Berengaro celis resaniĝon el sia malsano pro amo al la forpasinta Adelmo? Sed ĉu eblas suferi pro ammalsano je samseksa ulo aŭ ĉu tiu estis nur besteca volupto? Ĉu eble estis besteca la volupto de mia lasta nokto? Ne, kompreneble, mi tuj diris al mi, ĝi estis tre dolca - kaj tuj poste: vi eraras Adso, ĝi estis iluzio de la diablo, ĝi estis ege besteca kaj se vi pekis fariĝinte besto, des pli multe vi pekas nun ĉar vi ne volas konscii pri tio!).

Sed poste mi ankaŭ legis, ke, ankoraŭ laŭ Aviceno, ekzistas ankaŭ aliaj rimedoj: ekzemple, aliri la helpon de maljunaj kaj spertaj virinoj, kiuj pasigu sian tempon kalumniante la amatinon - kaj ŝajnas, ke la maljunulinoj estas pli spertaj ol viroj pri ĉi tiu tasko. Verŝajne ĝi estis solvo, sed ne troviĝis maljunulinoj ĉe la abatejo (nek junulinoj, por diri la veron) kaj tial mi devintus peti iun monaĥon, ke li parolu malbone pri la knabino al mi, sed al kiu peti? Krome, ĉu monaĥo povus koni virinojn samkiel maljuna klaĉema virino? La sekva, lasta solvo proponita de la saraceno estis eĉ senpudora ĉar ĝi implicis la sekskuniĝon de malfeliĉa amanto kun multaj sklavinoj, kio estas tre maldeca por monaĥo. Fine, mi diris al mi, kiel eblas, ke juna monaĥo resaniĝu de ammalsano, ĉu vere ne ekzistas savo por li? Ĉu verŝajne mi devis peti la helpon de Severino kaj de liaj herboj?

Fakte, mi trovis tekston de Arnaldo de Vilanova, aŭtoro, kiun mi jam aŭdis menciita kun alta konsidero fare de Vilhelmo, laŭ kiu la ammalsano estiĝas pro abundo da humoroj kaj gasoj, tio estas, kiam la homa organismo tropleniĝas je humideco kaj varmo, ĉar la sango (kiu produktas la generan semon) ekscese kreskante kaŭzas eksceson de semo, “complexio venerea” (venera kompleksio), kaj intensan deziron de kuniĝo inter viro kaj virino. Estas taksopova virto situanta en la dorsa parto de la meza ventriklo de la cerbo (kio ĝi estas? mi demandis min) kies celo estas percepti la intentiones (intencoj) ne-senteblaj, kiuj estas en la sentemaj objektoj kaptitaj de la sentoj, kaj kiam la deziro pri la objekto perceptita de la sentoj fariĝas tro forta, la taksopova kapablo ege konfuziĝas, kaj nutriĝas nur per la fantomo de la amata persono; tiam okazas inflamo de la tuta animo kaj korpo, kun alternaj malfeliĉo kaj feliĉo, ĉar la varmo (kiu en momentoj de senesperiĝo malsupreniras en la plej profundajn partojn de la korpo kaj frostigas la haŭton) en momentoj de ĝojo supreniras al la surfaco, flamigante la vizaĝon. La kuraco proponita de Arnaldo konsistis el klopodo perdi la fidon kaj la esperon atingi la amatan objekton, por ke la penso malproksimiĝu de ĝi.

Sed laŭ ĉi tiu kazo mi resaniĝis, aŭ resaniĝas, mi diris al mi, ĉar mi havas malmultan aŭ nenian esperon revidi la objekton de miaj pensoj, kaj, se mi vidus ĝin, atingi ĝin, kaj, se mi ĝin atingus, ĝin posedi denove, kaj, se mi ĝin reposedus.. teni ĝin ĉe mi, pro mia monaĥa statuso kaj pro la devoj truditaj al mi de la rango de mia familio... Mi estas savita, mi diris al mi, mi fermis la kajeron kaj mi reordigis min, ĝuste kiam Vilhelmo eniris la ĉambron. Mi rekomencis la vojaĝon kun li tra la labirinto nun sen sekretoj (kiel mi jam rakontis) kaj por la momento mi forgesis mian obsedon.

Kiel oni vidos, ĝi rekaptis min ene de mallonga tempo, sed en tre malsamaj cirkonstancoj (ho ve!)