KVARA TAGO - sesa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Sesa preĝhoro

Kiam Adso iras por serĉi trufojn kaj trovas la alvenantajn minoritojn, ĉi-lastaj longe interparolas kun Vilhelmo kaj Ubertino kaj oni ekscias tre malĝojajn aferojn pri Johano la 22-a.


Post tiuj ĉi konsideroj mia majstro decidis nenion fari plu. Mi jam diris, ke li kelkfoje havis ĉi tiujn momentojn de kompleta manko de agemo, kvazaŭ haltis la senĉesa ciklo de la steloj, kaj li kun ĝi kaj kun ili. Tio ĉi okazis al li tiun matenon. Li kuŝiĝis sur la pajlolito kun la rigardo direktita al nenio kaj la manoj krucitaj sur la brusto, la lipoj apenaŭ moviĝantaj kvazaŭ li preĝis, sed malregule kaj sen pieco.

Mi pensis, ke li pensas, kaj mi decidis respekti lian meditadon. Mi revenis al la korto kaj mi vidis, ke la suno iĝis malpli intensa. Ne plu bela nek klara, la mateno (kiam alproksimiĝis la fino de la unua duono de la tago) fariĝis humida kaj nebula. Grandaj nuboj moviĝis el la nordo kaj invadis la supron de la altebenaĵo, kovrante ĝin per malpeza nebulo. Ĝi aspektis nebulo, kaj verŝajne alia nebulo leviĝis el la tero, sed je tiu alteco estis malfacile distingi la nebulojn venantajn de malsupre disde tiuj, kiuj malsupreniris de supre. Oni ne plu povis distingi facile la mason disde la pli malproksimaj konstruaĵoj.

Mi vidis Severino’n dum li arigis la porkogardistojn kaj kelkajn el iliaj bestoj, gaje. Li diris al mi, ke ili iras serĉi trufojn en la deklivoj de la monto kaj en la valo. Mi ankoraŭ ne konis tiun tre bongustan frukton de la subarbaraĵo, kiu kreskas en tiu duoninsulo kaj kiu ŝajne estas tipa en la benediktanaj teroj, ĉu en Norĉa - la nigra trufo - ĉu en la regiono, kie mi estis - trufo pli blanka kaj bonodora. Severino klarigis al mi, kio ĝi estas, kaj kiom bongusta ĝi estas, kuirita laŭ la plej diversaj manieroj. Kaj li diris al mi, ke ĝi estas tre malfacile trovebla, ĉar ĝi kaŝiĝas sub la tero, pli profunde ol fungo, kaj la solaj bestoj kapablaj trovi ĝin, sekvante sian flarsenton, estas la porkoj. Sed, post trovo, ili volas ĝin formanĝi, kaj oni devas tuj forpeli ilin kaj interveni por elterigi ĝin. Mi eksciis poste, ke multaj gravuloj ne malestimis tiun ĉasadon kaj aliĝis al ĝi, sekvante la porkojn kvazaŭ ĉi-lastaj estis tre noblaj ĉashundoj, kaj siavice sekvataj de servistoj kun sarkiloj. Mi ankaŭ rememoras, ke, jarojn poste, gravulo de mia lando, sciante, ke mi konas Italujon, demandis al mi, kial en tiu lando kelkaj gravuloj paŝtas porkojn, kaj mi ridis sciante, ke fakte ili serĉas trufojn. Sed ĉar mi diris al li, ke tiuj gravuloj deziras trovi la “tartufo” (itale por trufo) sub la tero kaj poste manĝi ĝin, li komprenis, kontraŭe, ke ili serĉas “der Teufel” (germane por diablo), kaj li krucsignis sin pie, rigardante min miroplena. Poste la miskompreno klariĝis kaj ni ambaŭ ridis. Tia estas la magio de la homaj lingvoj, kiuj, laŭ homa interkonsento, ofte diras, per egala sono, malsamajn aferojn.

Iĝinte scivola pro la preparoj de Severino, mi decidis sekvi lin, ankaŭ ĉar mi komprenis, ke li sin dediĉis al tiu serĉado por forgesi la malĝojajn eventojn, kiuj premis ĉiujn; kaj mi pensis, ke helpante lin forgesi siajn pensojn, verŝajne mi sukcesos, se ne forgesi, almenaŭ bridi miajn pensojn. Kaj mi konfesas, ĉar mi decidis ĉiam kaj nur skribi la veron, ke sekrete allogis min la ideo, ke, malsuprenirante al la valo, mi povus vidi iun, pri kiu mi ne diras. Sed al mi mem kaj preskaŭ laŭte mi diris male, ke, ĉar la alveno de la du delegitaroj estis atendata tiutage, mi eble povus vidi unu el ili.

Laŭgrade, ke ni malsupreniris la zigzagajn padojn de la monto, la aero klariĝis; ne reaperis la suno, ĉar la supra parto de la ĉielo estis plena de nuboj, sed la aferojn oni povis pli klare distingi, ĉar la nebulo restis super niaj kapoj. Eĉ, post malsupreniro de longa vojpeco, mi retrorigardis al la supro de la monto, kaj mi vidis nenion: el la duonvojo de la pado supren, la pinto, la ebenaĵo, la Konstruaĵo, ĉio, malaperis malantaŭ la nuboj.

En la mateno de nia alveno, kiam ni jam estis meze de la montoj, je iuj vojkurbiĝoj, ankoraŭ eblis vidi la maron je ne pli ol dekmejla distanco kaj eble malpli. Nia vojaĝo estis plena de surprizoj, ĉar unumomente ni estis kvazaŭ sur monta teraso, kiu alrigardas belajn golfojn, kaj momenton poste ni penetris profundajn interkrutejojn, kie montoj leviĝis inter montoj, kie la montoj staris tiel proksime unu al la alia, ke de neniu eblis vidi la malproksiman spektaklon de la marbordo, dum la suno apenaŭ povis penetri en la valojn. Neniam kiel en tiu loko de Italujo mi vidis tiom multajn inter si proksimajn kaj neimageblajn interpenetrojn de maro kaj montoj, de marbordoj kaj alpaj pejzaĝoj, kaj en la vento, kiu siblis tra la interkrutejoj, oni povis kapti la alternan lukton inter balzama aero el maro kaj frostaj blovoj el montoj.

Tiun matenon, tamen, ĉio estis griza, kaj preskaŭ blanka kiel lakto, kaj ne estis horizontoj ankaŭ tie, kie la interkrutaĵoj alrigardas la malproksimajn marbordojn. Nu, mi tro haltas sur rememoroj, kiuj malmulte rilatas al la historio, kiu turmentas nin, ho pacienca leganto mia. Mi do ne raportos pri la alternaj travivaĵoj dum la serĉado de la “derteufel” kaj mi prefere parolos pri la delegitaro de la minoritoj, kiun mi, la unua, vidis, tuj kurante poste al la monaĥejo por informi Vilhelmon.

Mia majstro atendis, ke la alvenintoj eniru kaj estu salutataj de la Abato laŭ la rito. Poste li alproksimiĝis al la grupo kaj okazis serio da brakumoj kaj frataj salutoj.

Jam pasis la manĝhoro, sed riĉa tablo estis aranĝita por la gastoj, kaj la Abato afable lasis ilin solaj kun Vilhelmo sen devi respekti la ordenan regulon kaj sekve ili estis liberaj manĝi kaj samtempe interŝanĝi siajn impresojn: ĉar finfine temis pri, ke Dio pardonu al mi la malplaĉan komparon, militkonsilio, okazigenda kiel eble plej frue ol la alveno de la malamika armeo, tio estas la avinjona delegitaro.

Ne necesas diri, ke la ĵus alvenintoj renkontiĝis tuj ankaŭ kun Ubertino, kiun ili ĉiuj salutis kun la surprizo, ĝojo kaj omaĝado, kiuj ŝuldiĝis al lia longa foresto kaj al la timoj aperintaj pro lia longdaŭra malapero, kaj al la kvalitoj de tiu kuraĝa batalanto, kiu antaŭ jardekoj, jam batalis ilian saman batalon.

Pri la monaĥoj, kiuj konsistigis la grupon mi skribos poste, kiam mi traktos la kunsidon de la sekva tago. Ankaŭ ĉar mi tre malmulte parolis kun ili kaj mi estis tute kaptita de la trikapa konsiliĝo, kiun tuj faris Vilhelmo, Ubertino kaj Mikaelo el Ĉezeno.

Mikaelo estis tre stranga viro: tre fervora en sia franciskana pasio (kelkfoje liaj gestoj kaj voĉtono estis tiuj samaj de la Ubertino kaptita de mistika ekstazo); tre humana kaj gaja laŭ sia surtera naturo kiel homo de la itala regiono Romanjo, kapabla ŝati bonan manĝaĵon kaj feliĉa renkontiĝi kun amikoj; subtila kaj neparolema sed kapabla fariĝi abrupte sagaca kaj lerta kiel vulpo, ruza kiel talpo, kiam oni ekparolis pri problemoj de rilatoj inter potenculoj; kapabla je grandaj ridoj, je fervoraj elanoj, je elokventaj silentoj, kapablaj deturni la rigardon de la interparolanto, kiam, post demando de ĉi-lasta, necesis maski, per distrigo, la rifuzon respondi.

Mi jam diris ion pri li en la antaŭaj paĝoj, kaj ili estis aferoj, kiujn mi aŭdis verŝajne de homoj, al kiuj oni diris ilin. Nun, male, mi komprenis pli bone multajn el liaj kontraŭdiraj sintenoj kaj subitaj ŝanĝoj de lia politika plano, per kiuj li mirigis siajn proprajn amikojn kaj sekvantojn dum la lastaj jaroj. Ĝenerala superulo de la ordeno de la minoraj fratuloj, li komence estis la posteulo de sankta Francisko, sed, laŭfakte, de liaj interpretantoj: li devis konkuri kun la sankteco kaj saĝo de tia antaŭulo, kia estis Bonaventuro de Banjoreĝo, li devis garantii la respekton de la ordena regulo sed samtempe la destinon de la ordeno, tiom potenca kaj vasta, li devis elaŭdi la urbajn tribunalojn kaj la magistratojn, el kiuj la ordeno ĉerpis, ja kiel almozdonojn, donacojn kaj postlasaĵojn, kiu estis ĝiaj motivoj de prospero kaj riĉeco; kaj samtempe li devis zorgi, ke la bezono pentofari ne estigu la forigon el la ordeno de la pli ardaj spiritualistoj, dissolvante la belegan komunumon, kies estro li estis, en la universon de bandoj de herezuloj. Li devis plaĉi al la papo, al la imperio, al la monaĥoj vivantaj malriĉe, al sankta Francisko, kiu certe kontrolis lin el la ĉielo, kaj al la kristana popolo, kiu kontrolis lin sur la tero. Kiam Johano la 22-a kondamnis ĉiujn spiritualistojn kiel herezulojn, Mikaelo ne hezitis transdoni al li kvin el la plej ribelemaj monaĥoj de Provenco, lasante, ke la papo sendu ilin al la ŝtiparumo. Sed iel konsciante (kaj en tio rolis la agado de Ubertino), ke multaj en la ordeno simpatias kun la pledantoj por la evangelia simpleco, li intervenis por ke la Kapitulo de Peruĝo, kvar jarojn poste, igu siaj la tezojn de la bruligitoj. Logike, li celis, ke la temaro, kiu povus esti hereza, estu enprenita en la praktiko kaj institucioj de la ordeno, kaj kun la deziro, ke tio, kion la ordeno deziris, estu dezirata ankaŭ de la papo. Sed, dum li esperis konvinki la papon, kies konsento estis por li necesa por daŭrigi, li ne malŝatis la favoron de la imperiestro kaj de liaj teologoj. Du jarojn antaŭ la tago, kiam mi vidis lin, li ordonis al siaj monaĥoj, dum la ĝenerala kapitulo de Liono, paroli pri la papo nur modere kaj respektoplene (tio ĉi okazis ne multajn monatojn post la protesto de la papo kontraŭ la minoritoj, kontraŭ ‘ilia bojado, iliaj eraroj kaj iliaj frenezaĵoj’). Sed nun li sidis ĉetable, tre amikema, kun personoj, kiuj parolis pri la papo tute senrespekte.

Pri la ceteraj eventoj mi jam parolis. Johano volis, ke li estu en Avinjono, li mem volis kaj ne volis iri, kaj en la kunveno de la sekvanta tago oni devis decidi pri kia maniero kaj kun kiaj garantioj okazu tiu vojaĝo, kiu ne devis aspekti submetiĝo nek defio. Mi pensas, ke Mikaelo neniam renkontis Johanon persone, almenaŭ ekde kiam li fariĝis papo. Ĉiuokaze, li jam de kelka tempo ne vidis lin, kaj liaj amikoj tuj pentris per tre malhelaj koloroj la figuron de tiu komercisto pri sanktaĵoj.

“Unu aferon vi devas lerni,” Vilhelmo diris al li, “ne fidi liajn ĵurojn, kies ŝuldiĝon li ĉiam plenumas laŭlitere, sed rompante ĝin en la faktoj”.

“Ĉiuj scias,” diris Ubertino, “kio okazis en la momento de lia elekto...”

“Mi ne nomus ĝin elekto, sed altrudo!” intervenis kunmanĝanto, pri kiu mi poste aŭdis, ke lia nomo estis Hugo el Novkastelo, kun akĉento simila al tiu de mia majstro. “Unue, la morto de Klemento la 5-a neniam estis sufiĉe klarigita. La reĝo ne pardonis lin pro lia promeso realigi postmortan proceson kontraŭ Bonifaco la 8-a, kaj ke li poste faris ĉion por ne kondamni sian antaŭulon. Neniu scias precize kiel li mortis en Carpentras. La fakto estas, ke kiam la kardinaloj alvenis al Carpentras por la konklavo, oni ne komencis la elekton de nova papo, ĉar (kaj prave) la disputo koncentriĝis sur la decido pri la papa sidejo, ĉu Avinjono aŭ Romo. Mi ne scias, kio okazis en tiuj tagoj, oni rakontis al mi pri masakro, la kardinaloj minacataj de la nevo de la mortinta papo, iliaj servistoj buĉitaj, la palaco bruligita, la kardinaloj, kiuj apelaciis al la reĝo, kiu diris, ke li neniam volis, ke la papo neglektu Romon, ke ili estu paciencaj kaj faru bonan elekton... Poste Filipo la Bela mortis, kaj, ankaŭ ĉi-kaze, nur Dio scias kiel...”

“Aŭ tion scias la diablo,” diris Ubertino, krucosignante sin, imitata de ĉiuj.

“Aŭ tion scias la diablo,” rekonis Hugo kun rikano. “Nu, sekvis posteulo de la reĝo, kiu transvivis dek ok monatojn, li mortis, kaj mortis ene de nemultaj tagoj ankaŭ lia ĵus naskita heredanto, kaj lia frato, la provizora reganto, fariĝis reĝo...”

“Kaj li estas precize Filipo la 5-a, kiu, kiam li estis ankoraŭ grafo de Poitiers, denove arigis la kardinalojn, kiuj fuĝis el Carpentras,” diris Mikaelo.

“Ĝuste,” daŭrigis Hugo, “li refermis ilin en konklavo, en la dominikana monaĥejo de Liono, ĵurante defendi ilian sekurecon kaj ne teni ilin kaptitaj. Sed tuj kiam ili submetiĝis je li, li ne nur enŝlosis ilin (laŭ la ĝusta kutimo), sed li malpliigis ilian manĝaĵon de tago al tago dum ili ne alprenis decidon. Kaj al ĉiu kardinalo li promesis, ke li subtenos lian volon esti elektita papo. Poste, kiam li surtroniĝis, la kardinaloj, lacaj esti malliberuloj jam de du jaroj, pro timo resti tie dum sia tuta vivo, manĝante tre malbone, konsentis pri ĉio, tiuj franduloj, kaj levis tiun pli ol sepdekjaraĝan gnomon al la seĝo de Petro...”

“Gnomo kompreneble jes,” ridis Ubertino, “kaj ankaŭ ftizulo laŭ aspekto, sed pli fortika kaj pli ruza ol oni pensis!”

“Filo de ŝuflikisto,” murmuris unu el la delegitoj.

“Kristo estis filo de ĉarpentisto!” riproĉis Ubertino. “Ne temas pri tio. Li estas klerulo, li studis juron en Montpeliero kaj medicinon en Parizo, li kapablis flegi siajn amikecojn laŭ plej taŭga maniero por atingi episkopecon kaj kardinalecon kiam tio aperis al li oportune, kaj kiam li estis konsilanto de Roberto la Saĝa en Napolo li ŝtonmirigis multajn pro sia sagaco. Kaj estante episkopo de Avinjono li ĉiam donis bonajn konsilojn (bonajn, mi diras, por tiu malnobla entrepreno) al Filipo la Bela por ruinigi la Templanojn. Kaj post la elekto al papado li sukcesis eviti komploton de kardinaloj, kiuj volis mortigi lin... Sed mi ne volis diri tion, mi parolis pri lia kapablo perfidi ĵurojn sen esti kulpigita pri ĵurrompo. Kiam li estis elektita, kaj por esti elektita li promesis al kardinalo Orsini, ke li restarigos la papan sidejon en Romo, li ĵuris sur la konsekrita hostio, ke se li ne plenumos sian promeson, li neniam plu rajdus ĉevalon aŭ mulon. Nu, ĉu vi scias, kion faris tiu ruzulo? Kiam li estis kronita en Liono (kontraŭ la volo de la reĝo, kiu volis, ke la ceremonio okazu en Avinjono) li vojaĝis el Liono al Avinjono per boato!”

Iuj fratuloj ridis. La papo estis ĵurrompanto, sed oni ne povis dubi pri lia elturniĝemo.

“Li estas impertinenta,” komentis Vilhelmo. “Ĉu Hugo ne diris, ke li eĉ ne klopodis kaŝi sian malsincerecon? Ĉu vi, Ubertino, ne rakontis al mi, tion, kion li diris al Orsini la tagon de sia alveno al Avinjono?”

“Certe,” diris Ubertino, “li diris al li, ke la ĉielo de Francujo estas tiom bela, ke li ne komprenas kial li devus meti siajn piedojn en urbo plena de ruinoj kiel Romo. Kaj ĉar la papo, kiel Petro, havas la povon ligi kaj malligi, nun tian povon li praktikas, kaj decidas resti tie, kie li estas kaj kie li tiom bonstatas. Kaj ĉar Orsini klopodis memorigi al li, ke lia devo estas vivi sur la vatikana monteto, li draste vokis lin al obeo kaj tranĉis la diskuton. Sed mi ne finis rakonti pri la ĵuro. Kiam li forlasis la boaton li devis rajdi blankan ĉevalinon, kun la kardinaloj post li, rajdantaj nigrajn ĉevalojn, laŭ la tradicio. Kaj male li piediris ĝis la episkopa palaco. Nek sciiĝas, ĉu li iam ajn rajdis ĉevalon poste. Kaj vi, el tiu viro, Mikaelo, atendas la respekton de la garantioj, kiujn li certigos al vi?”

Mikaelo longe silentis. Poste li diris: “Mi povas kompreni la deziron de la papo resti en Avinjono, kaj mi ne kontestas ĝin. Sed li ne povos kontesti nian deziron de malriĉeco kaj nian interpreton pri la ekzemplo de Kristo”.

“Ne estu naiva, Mikaelo,” intervenis Vilhelmo, “via deziro, nia deziro, evidentigas kiom pereiga estas lia deziro. Konsciu, ke pli avida viro neniam sidis sur la papa trono dum jarcentoj. La malĉastistinoj de Babilono, kontraŭ kiuj iam tondre parolis nia Ubertino, la koruptitaj papoj, pri kiuj parolis la poetoj de via lando kiel Alighieri, estis mildaj kaj sobraj ŝafidoj kompare kun Johano. Li estas ŝtelista pigo, juda uzuristo, en Avinjono oni pli multe komercas ol en Florenco! Mi eksciis pri lia malnobla negoco kun la nevo de Klemento, Bertrando de Goth, tiu de la masakro en Carpentras (dum kiu interalie la kardinaloj estis malpezigitaj de ĉiuj siaj juveloj): li ekkaptis la trezoron, ne bagatelan, de sia onklo, kaj Johano ĉion sciis pri tio, kion li ŝtelis (en la Cum venerabiles li precize listigis la monerojn, la orajn kaj arĝentajn vazojn, la librojn, la tapiŝojn, la altvalorajn ŝtonojn, la ornamaĵojn...). Johano, tamen, ŝajnigis, ke li tute ne scias, ke Bertrando forkuris kun pli ol unu miliono kaj duono da oraj florenoj post la rabado en Carpentras, kaj li demandis pri pliaj tridek mil florenoj, pri kiuj Bertrando konfesis, ke li ricevis ilin de sia onklo por ‘pia celo’, tio estas por la Krucmilito. Oni decidis, ke Bertrando konservas duonon de la sumo por la Krucmilito kaj la alia duono iras al la papa trono. Poste Bertrando neniam aranĝis la Krucmiliton, aŭ almenaŭ li ankoraŭ ne aranĝis ĝin, kaj la papo vidis eĉ ne unu florenon...”

“Li trovis iun, kiu estas pli lerta ol li, sekve,” rimarkis Mikaelo.

“Ĝi estas la unika fojo, kiam oni superruzis lin koncerne monaferojn,” diris Ubertino. “Vi devas konscii kun kia komercisto vi traktas. En ĉiuj aliaj kazoj li montris diablan kapablon kolekti monon. Li estas kiel reĝo Midaso, tio, kion li tuŝas, fariĝas oro, kiu enfluas en la trezorkofrojn de Avinjono. Ĉiufoje, kiam mi eniris en liajn loĝejojn, mi trovis bankistojn, monŝanĝistojn kaj tablojn ŝarĝitajn per oro, kaj klerikojn, kiuj kalkulis kaj surmetis florenojn unu sur la alian... Kaj vi vidos, kian palacon li konstruigis, kun riĉaĵoj, kiujn iam oni imagis posedaĵoj nur de la imperiestro de Bizanco aŭ de la Granda Ĥano de la tataroj. Kaj nun vi komprenas, kial li eligis ĉiujn tiujn buleojn kontraŭ la ideo de malriĉeco. Sed ĉu vi scias, ke li puŝis la dominikanojn, malame al nia ordeno, skulpti statuojn de Kristo kun la reĝa krono, la tuniko el purpuro kaj oro kaj pompaj ŝuoj? En Avinjono oni elmontris krucojn kun Jesuo najlita ĉe unu mano, dum per la alia li tuŝas sakon pendantan el sia zono, por komprenigi, ke li rajtigas la uzon de mono por religiaj celoj…”

“Ho, tiu senhontulo!” ekkriis Mikaelo. “Ĝi estas pura blasfemaĵo!”

“Li aldonis,” daŭrigis Vilhelmo, “trian kronon al la papa tiaro, ĉu ne, Ubertino?”

“Certe. Komence de la jarmilo papo Ildebrando aldonis unu, kun la surskribo Corona regni de manu Dei (krono de la regno el la mano de Dio), la fia Bonifaco aldonis ĵusdate duan, kun la teksto Diadema imperii de manu Petri (krono de la imperio el la mano de Petro), kaj Johano nur perfektigis la simbolon: tri kronoj, la spirita povo, tiu surtera kaj tiu eklezia. Simbolo de la persaj reĝoj, pagana simbolo...”

Ĉeestis fratulo, kiu ĝis tiam silentis, tre devotece okupita engluti la bonajn manĝaĵojn, kiujn la Abato alportigis al la tablo. Li malatente aŭskultis la diversajn dirojn, eligante de tempo al tempo moke ironian ridon pri la papo, aŭ aproban grunton post la indignoplenaj interjekcioj de la kunmanĝantoj. Sed dum la cetera tempo li nur zorgis purigi sian mentonon el la saŭcoj kaj el viandopecoj, kiuj falis el lia buŝo, sendenta sed vorema, kaj liaj unikaj diroj al unu el la apudaj manĝantoj estis laŭdo pri la bongusteco de kelka specialaĵo. Mi sciis poste, ke li estis Messer Hieronimo, tiu episkopo de Kaffa pri kiu, antaŭ kelkaj tagoj, Ubertino pensis, ke li mortis (kaj mi devas diri, ke la ideo, ke li mortis du jarojn antaŭe cirkulis kiel vera informo ĉe la tuta kristanaro dum multe da tempo ĉar mi reaŭdis ĝin ankaŭ poste; kaj en la realo li mortis malmultajn monatojn post tiu nia kunsido, kaj mi ankoraŭ pensas, ke li mortis pro la granda kolero, kiun la kunsido estigis en li; tioma kolero, ke mi tiam preskaŭ kredis, ke li tuj kaj rapide krevus, ĉar li estis sufiĉe malforta korpe kaj humore flamiĝema).

Je tiu punkto li enŝoviĝis en la diskuton, parolante kun sia plena buŝo: “Kaj plie, vi scias, ke tiu fifamulo ellaboris konstitucion pri la taxae sacrae poenitentiariae (sanktaj impostoj de pentofaroj) per kiu li negocas pri la pekoj de religiuloj por ĉerpi pli da mono. Se kleriko faras karnan pekon, kun monaĥino, kun parenco, aŭ eĉ kun iu ajn virino (ĉar ankaŭ tio okazas!), li povas esti absolvita nur pagante sesdek sep orajn lirojn kaj dek du soldojn. Kaj se li faras bestecan pekon, la pago estas ducent liroj, sed se li faras ĝin nur kun infanoj aŭ bestoj, kaj ne kun virinoj, la monpuno malpliiĝas cent lirojn. Kaj monaĥino, kiu donis sin al multaj viroj, ĉu kune ĉu en diversaj tempoj, ekster aŭ en la monaĥinejo, kaj poste volas fariĝi abatino, devos pagi cent tridek unu orajn lirojn kaj dek kvin soldojn…”

“Nu Messer Hieronimo,” protestis Ubertino, “vi scias kiom malmulte mi amas la papon, sed pri ĉi tio mi devas defendi lin! Ĝi estas kalumnio, kiun oni cirkuligis en Avinjono, mi neniam vidis tiun konstitucion!”

“Ĝi ekzistas,” vigle deklaris Hieronimo. “Ankaŭ mi ne vidis ĝin, sed ĝi ekzistas”.

Ubertino skuis sian kapon kaj la aliaj eksilentis. Mi vidis, ke ili kutimis ne tro serioze konsideri Messer Hieronimon, kiun Vilhelmo nomis idioto la antaŭan tagon. Vilhelmo ĉiuokaze provis rekomenci la interparolon: “Ĉiuokaze, vera aŭ malvera, ĉi tiu diro komprenigas al ni, kia estas la morala etoso en Avinjono, kie iu ajn, ekspluatato kaj ekspluatantoj, scias, ke ili vivas pli en negocejo ol en la kortego de reprezentanto de Kristo. Kiam Johano aliris la tronon oni parolis pri lia trezoro de sepdek mil oraj florenoj, kaj nun estas iuj, kiuj diras, ke li amasigis pli ol dek milionojn”.

“Estas vere,” diris Ubertino. “Mikaelo, Mikaelo, vi ne scias, kiajn hontindaĵojn mi devis vidi en Avinjono!”

“Ni estu honestaj,” diris Mikaelo. “Ni scias, ke ankaŭ la niaj faris ekscesojn. Mi havis informojn pri franciskanoj, kiuj atakis dominikanajn monaĥejojn per armiloj kaj senvestigis malamikajn monaĥojn por devigi ilin esti malriĉaj... Jen kial mi ne kuraĝis kontraŭstari Johanon je la epoko de la eventoj en Provenco... Mi deziras akordiĝi kun li, mi ne humiligos lian fierecon, mi nur petos de li, ke li ne humiligu nian humilecon. Mi ne parolos kun li pri mono, mi nur petos de li konsenti per sana interpreto de la sankta Skribo. Kaj ĉi tion ni devos fari kun liaj delegitoj morgaŭ. Fine ili estas teologoj, kaj ne ĉiuj estos monavidaj kiel Johano. Kiam saĝuloj decidos pri interpreto de la Skribo, li ne povos...”

“Ĉu li?” interrompis Ubertino. “Vi ankoraŭ ne konas liajn teologiajn frenezaĵojn. Li vere volas ligi ĉion per siaj manoj, en la ĉielo kaj sur la tero. Sur la tero ni vidis tion, kion li faras. Koncerne la ĉielon... Nu, li ankoraŭ ne esprimis la ideojn, kiujn mi rakontas al vi, almenaŭ ne publike, sed mi scias certe, ke li murmuris pri tio kun siaj fideluloj. Li ellaboras kelkajn frenezajn, se ne perversajn, proponojn, kiuj ŝanĝus la kernon mem de la doktrino kaj nuligus ĉian forton de nia predikado!”

“Pri kio temas?” demandis multaj.

“Demandu Berengaron, li scias, li rakontis al mi pri tio”. Ubertino turniĝis al Berengaro Taloni, kiu en la lastaj jaroj estis unu el la plej firmaj kontraŭuloj de la papo en lia kortego mem. Alveninta el Avinjono, li reunuiĝis antaŭ du tagoj kun la grupo de la aliaj franciskanoj kaj kun ili li alvenis al la abatejo.

“Ĝi estas obskura kaj preskaŭ nekredebla historio,” diris Berengaro, “Nu, ŝajnas, ke Johano intencas argumenti, ke la justuloj ne ĝuos la beatigan vidon de Dio antaŭ la fina Juĝo. De kelka tempo li cerbumas pri la versiklo naŭa de la sesa ĉapitro de Apokalipso, en kiu oni parolas pri la malfermo de la kvina sigelo: tiuj, kiuj estis mortigitaj pro sia atesto pri la Vorto de Dio, aperas sub la altaro kaj petas justecon. Ĉiu ricevas blankan robon kaj oni diras al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon... Signo pri tio, argumentas Johano, ke ili povos vidi Dion en lia esenco nur post la kompletigo de la fina Juĝo”.

“Sed al kiu li diris tiajn aferojn?” demandis Mikaelo konsternita.

“Ĝis nun al kelkaj intimuloj, sed la onidiro disvastiĝis, ili diras, ke li pretigas publikan intervenon, ne tuj, eble post kelkaj jaroj, ĉar li konsiliĝas kun siaj teologoj...”

“Ha ha!” murmuris Hieronimo dum li maĉis.

“Ne nur tio, ŝajnas, ke li volas plu daŭrigi kaj aserti, ke eĉ ne la infero estos malfermita antaŭ tiu tago... Eĉ ne por la demonoj”.

“Sinjoro Jesuo helpu nin!” ekkriis Hieronimo. “Kaj kion do ni diru al pekuloj, se ni ne povas minaci ilin per tuja infero, tuj post ilia morto!?”

“Ni estas en la manoj de frenezulo,” diris Ubertino. “Sed mi ne komprenas kial li volas subteni ĉi tiujn aferojn…”

“Forvaporiĝas la tuta doktrino pri indulgencoj,” plendis Hieronimo, “kaj ankaŭ li ne plu povos vendi ilin. Kial pastro, kiu pekis bestece, devus pagi multajn orajn lirojn por eviti punadon, kiu estas tiom fora en la tempo?”

“Ne tiom fora,” Ubertino laŭte diris, “la fina tempo proksimas!”

“Vi scias tion, kara frato, sed la simpluloj ne scias tion. Jen kiel statas la aferoj!” kriis Hieronimo, kiu ne plu aspektis plaĉe gustumanta sian manĝaĵon. “Kia fia ideo ĝi estas, certe enkapigis ĝin al li tiuj predikantaj fratuletoj... Ha!” kaj li skuis sian kapon.

“Sed kial” redemandis Mikaelo el Ĉezeno.

“Mi pensas, ke ne ekzistas kialo,” diris Vilhelmo, “li donas al si elprovon, ĝi estas ago de fiereco. Li vere volas esti tiu, kiu decidas por la ĉielo kaj la tero. Mi jam sciis pri tiu murmurado, Vilhelmo el Okam skribis al mi pri ĝi. Fine ni vidos, ĉu venkos la papo aŭ venkos la teologoj, la tuta voĉo de la eklezio, la deziroj mem de la popolo de Dio, la episkopoj...”

“Ho, pri doktrinaj aferoj li povas cedigi eĉ teologojn,” diris Mikaelo malgaje.

“Ne nepre,” respondis Vilhelmo, “ni vivas en tempo, kiam la saĝuloj pri diaj aferoj ne timas proklami, ke la papo estas herezulo. La saĝuloj pri diaj aferoj estas siamaniere la voĉo de la kristana popolo. Kontraŭ kiu eĉ la papo ne povas nun stari”.

“Malbone, des pli malbone”, murmuris Mikaelo kun timo, “unuflanke estas freneza papo, aliflanke la popolo de Dio, kiu, kvankam per la buŝo de siaj teologoj, baldaŭ pretendos libere interpreti la Skribon…”

“Kial, kion malsaman vi faris en Peruĝo?” demandis Vilhelmo.

Mikaelo skuiĝis kvazaŭ li estis pikita en vunda loko: “Pro tio mi volas renkonti la papon. Ni ne povas agi koncerne aferojn, se ankaŭ li ne konsentas”.

“Ni vidos, ni vidos,” diris Vilhelmo enigme.

Mia majstro estis ja tre akra. Kiamaniere li sukcesis imagi, ke Mikaelo mem decidos poste peti la subtenon de la teologoj de la imperio kaj de la popolo por kondamni la papon? Kiamaniere li sukcesis imagi, ke kiam Johano, kvar jarojn poste, vortumos por la unua fojo sian nekredeblan doktrinon, okazos ribelo fare de la tuta kristanaro? Se la beatiga vido estus tiom prokrastita, kiamaniere la mortintoj povus propeti por la vivantoj? Kaj kio okazus koncerne la kulton al la sanktuloj? Precize la minoritoj mem komencos la batalon kondamnante la papon, kaj Vilhelmo el Okam staros unuavice, severa kaj senindulga per siaj argumentoj. La batalo daŭros tri jarojn, ĝis Johano, proksimiĝanta al morto, faris partan retropaŝon. Mi aŭdis la priskribon jarojn poste, pri lia apero fronte al la konsistorio de decembro 1334, pli malgranda ol li iam ajn aspektis, velkinta pro aĝo, naŭdekjaraĝa kaj mortanta, kun pala vizaĝo, kaj li diris (tiu vulpo, tiom lerta ludi per vortoj ne nur por malrespekti siajn ĵurojn, sed ankaŭ por fornei siajn netaŭgajn obstinojn): “Ni konfesas kaj kredas, ke la animoj disigitaj de la korpo kaj komplete purigitaj estas en la ĉielo, en la paradizo kun la anĝeloj, kaj kun Jesuo Kristo, kaj ke ili vidas Dion en lia dia esenco, klare kaj vizaĝ’ al vizaĝo…” kaj poste per paŭzo, kiun neniu iam sciis ĉu ŝuldita al pena spirado aŭ al perversa volo substreki la adversan propozicion en la lasta parto de la frazo: “laŭmezure, ke la stato kaj la kondiĉo de la disigita animo tion permesas”. La postan matenon, estis dimanĉo, li petis esti metita sur plilongigita seĝo kun klinita dorsoapogilo, li akceptis, ke la kardinaloj kisu lian manon, kaj li mortis.

Sed denove mi deflankiĝas de la temo, kaj mi rakontas aliajn aferojn ol tiujn, kiujn mi devas rakonti. Ankaŭ ĉar entute, la resto de tiu interparolo ĉe la tablo ne aldonas multon por kompreni la okazaĵojn, kiujn mi rakontas. La minoritoj interkonsentis pri la konduto de la sekva tago. Ili pritaksis siajn kontraŭulojn unu post la alia. Ili komentis kun maltrankvilo la informon, donitan de Vilhelmo, pri la alveno de Bernardo Gui. Kaj des pli maltrankvile la fakton, ke kardinalo Bertrando de la Poĝeto gvidos la delegitaron el Avinjono. Du inkvizitoroj estis tro multe: signo, ke la argumentado pri herezo estos uzata kontraŭ la minoritoj.

“Des pli malbone por ili,” diris Vilhelmo, “ni traktos ilin kiel herezulojn”.

“Ne, ne,” diris Mikaelo, “ni agu singardeme, ni ne devas endanĝerigi ian ajn eblan interkonsenton”.

“Laŭ tio, kion mi sukcesas imagi,” diris Vilhelmo, “kvankam mi laboris por la realigo de tiu ĉi renkontiĝo, kaj vi scias tion Mikaelo, mi ne pensas, ke la avinjonanoj venas ĉi tien por atingi iujn pozitivajn rezultojn. Johano volas renkonti vin en Avinjono sola kaj sen garantioj. Sed la kunsido almenaŭ utilos al vi, por kompreni ĉi tion. Pli malbone estus, se vi irus al li antaŭ ol sperti tion”.

“Do, vi aktivis, kaj dum multaj monatoj, por realigi ion, kion vi taksas senutila,” diris Mikaelo kun amareco.

“Laŭ peto al mi, kaj de vi kaj de la imperiestro,” diris Vilhelmo. “Kaj, finfine, ĉiam utilas koni pli bone siajn malamikojn”.

Je tiu punkto iuj alvenis por informi nin, ke la dua delegacio eniras tra la ringmuro. La minoritoj staris kaj iris renkonten al la homoj de la papo.