KVARA TAGO - tria pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Tria preĝhoro

Kiam Adso turmentiĝas pro amsuferoj, poste Vilhelmo alvenas kun la teksto de Venancio, kiu daŭre restas nedeĉifrebla ankaŭ post ĝia deĉifrado.

Verdire, post mia peka renkonto kun la knabino, la aliaj teruraj eventoj preskaŭ forgesigis al mi tiun travivaĵon, kaj aliflanke, tuj post mia konfeso al frato Vilhelmo, mia animo estis liberigita de la konsciencriproĉo, kiun mi sentis post vekiĝo pro mia kulpa cedo, tiom, ke ŝajnis al mi, ke mi transdonis al la monaĥo, per vortoj, la saman ŝarĝon, kiu konsistigis la ĉefan temon de tiuj vortoj mem. Fakte, al kio alia povas utili la bonefika lavo per konfespreno, se ne por malŝarĝi la pezon de la peko kaj de la pento, kiun ĝi implicas, en la sinon mem de Nia Sinjoro, por ke, per la absolvo, la animo ricevu renovigitan kaj aeran malpezecon, tiom ke oni forgesas la korpon turmentitan de fiaĵo? Sed mi ne liberiĝis el ĉio. Tiam, kiam mi promenis sub la suno, pala kaj malvarma, de tiu vintra mateno, ĉirkaŭita de la svarmo de homoj kaj bestoj, mi komencis rememori la pasintajn eventojn alimaniere. Kvazaŭ el ĉio, kio okazis, ne plu restis pento nek la konsolodonaj vortoj de la pentofara lavo, sed nur bildoj de korpoj kaj homaj membroj. La fantomo de Berengaro ŝvelinta pro akvo envenis en mian menson, kaj mi tremis pro abomeno kaj kompato. Poste, kvazaŭ por dispeli tiun lemuron, mia menso turnis sin al aliaj bildoj, freŝaj en la kolektujo de la memoro, kaj mi ne evitis la bildon, evidentan sub miaj okuloj (sub la okuloj de la animo, sed kvazaŭ ĝi aperus sub miaj karnaj okuloj) la bildon de la knabino, bela kaj terura kiel taĉmento viciĝinta por batalo. Mi promesis al mi (maljuna manskribisto de teksto neniam antaŭe verkita sed kiu dum multaj jardekoj parolis al mia menso), ke mi estos fidela kronikisto, ne nur pro amo al vero, ne pro la deziro (cetere inda) instrui al miaj estontaj legantoj; sed por ankaŭ liberigi mian velkintan kaj lacan memoron disde la vizioj, kiuj ĝenis ĝin dum mia tuta vivo. Kaj mi devas diri nun, kaj klare, ĉion, kion mi tiun matenon pensis kaj preskaŭ kaŝis al mi mem, dum mi promenis laŭ la altebenaĵo, foje ekkurante por povi atribui la subitajn batojn de mia koro al la movo de mia korpo, haltante por admiri la agadojn de kamparanoj kaj iluziante min, ke mi distriĝas kontemplante ilin, enspirante la malvarman aeron profunde, kiel faras tiu, kiu trinkas vinon por forgesi timon aŭ doloron. Vane. Mi pensis pri la knabino. Mia karno forgesis la plezuron, intensan, pekan kaj paseman (malnoblan aferon), kiun donis al mi la kuniĝo kun ŝi, sed mia animo ne forgesis ŝian vizaĝon nek sukcesis senti kiel malicaĵon ĉi tiun rememoron, eĉ, ĝi pulsadis kvazaŭ en tiu vizaĝo brilus ĉiuj dolĉecoj de la kreaĵaro. Mi perceptis, laŭ konfuza maniero kaj preskaŭ neante al mi la veron pri tio, kion mi sentis, ke tiu kompatinda, malpura, senhonta kreitaĵo, kiu vendis sin (nesciate per kiom da aroganta konstanteco) al aliaj pekuloj, tiu filino de Eva, kiu, tre malforta kiel ĉiuj ŝiaj fratinoj, ofte komercis per sia propra karno, estis tamen io grandioza kaj mirinda. Mia intelekto sciis, ke ŝi estas ekscitantino de pekado, la instinkta deziro de miaj sensoj perceptis ŝin kiel la ujon de ĉia graco. Estas malfacile diri, kion mi sentis. Mi povus skribi, ke, ankoraŭ kaptita de la pekado, mi deziris, kulpe, vidi ŝin aperi ĉiumomente, ke mi preskaŭ spionis la laboron de la laborantoj por konstati ĉu el angulo de kabano, el la mallumo de stalo, tiu figuro, kiu delogis min, aperas. Sed mi ne skribus la veron, aŭ ĝi estus klopodo meti vualon sur la veron por mildigi ĝian forton kaj evidentecon. Ĉar estas vere, ke mi “vidis” la knabinon, mi vidis ŝin en la branĉoj de nuda arbo, kiu iomete pulsadis, kiam frostiĝanta pasero flugis al ĝi por serĉi rifuĝon; mi vidis ŝin en la okuloj de la bovidinoj elirantaj el la stalo, kaj mi aŭdis ŝin en la blekado de la ŝafidoj, kiuj trairis mian vagadon. Kvazaŭ la tuta kreaĵaro parolis al mi pri ŝi, kaj mi volis revidi ŝin, sed mi estis preta akcepti la ideon neniam plu revidi ŝin, neniam plu kuŝi kun ŝi, kondiĉe ke mi povu ĝui la ĝojon, kiu plenigis min tiun matenon, kaj ĉiam havi ŝin proksime kvankam ŝi estus, kaj eterne, malproksima. Kvazaŭ, nun mi provas kompreni, la tuta mondo, kiu klare estas preskaŭ libro verkita de la fingro de Dio, en kiu ĉio parolas al ni pri la grandega boneco de sia kreanto, en kiu ĉiu kreitaĵo estas preskaŭ priskribo kaj respegulo de la vivo kaj de la morto, en kiu la plej humila rozo fariĝas la gloso de nia surtera vojaĝo, entute, kvazaŭ la tuta mondo parolis al mi nur pri la vizaĝo, kiun mi apenaŭ ekvidis en la bonodora malhelo de la kuirejo. Mi cedis je tia fantaziumado ĉar mi diris al mi (aŭ pli bone, mi ne diris, ĉar tiumomente mi ne formulis pensojn tradukeblajn en vortojn), ke se la tuta mondo celas paroli al mi pri la potenco, boneco kaj saĝo de la Kreinto, kaj se tiun matenon la tuta mondo parolis al mi pri la knabino, kiu (kiom pekanta ŝi estu) estis tamen ĉapitro de la granda libro pri la kreaĵaro, versiklo de la granda psalmo ĉantata de la kosmo –mi diris al mi (mi diras tion nun), ke, se tia afero okazis, tio estis ĉar ĝi nepre estis antaŭvidita en la granda plano de la diaj manifestiĝoj, kiu regas la universon, kies partoj, aranĝitaj kiel la kordoj de liro, konsistigas miraklon de konsonanco kaj harmonio. Tial, preskaŭ en ekstazo, mi ĝuis ŝian ĉeeston en la aferoj, kiujn mi vidis, kaj en ili mi deziris ŝin, vidante ilin mi estis kontenta. Kaj tamen mi sentis ian doloron, ĉar samtempe mi suferis pro manko, malgraŭ la ĝojo pro tiuj fantomstilaj ĉeestoj. Mi malfacile sukcesas klarigi tiun ĉi misteron de kontraŭdiro, signo pri tio, ke la homa animo estas tre malforta kaj neniam agas rekte laŭ la vojoj de la dia racio, kiu konstruis la mondon kiel perfektan silogismon, sed el tiu ĉi silogismo la animo kaptas nur izolitajn propoziciojn ofte ne kunligitajn inter si, sekve estiĝas nia facileco fariĝi viktimoj de la iluzioj de la diablo. Ĉu estis iluzio de la diablo tio, kio tiun matenon igis min emociplena? Hodiaŭ mi pensas, ke tiel okazis, ĉar mi estis novico, sed mi pensas, ke la homa sento, kiu skuis min, ne estis malbona per si mem, sed nur en kunligo kun mia stato. Ĉar per si mem ĝi estis la sento, kiu puŝas viron al virino, por ke unu kuniĝu kun la alia, kiel volas la apostolo de la nacioj, kaj ambaŭ estu karno de unu karno, kaj kune generu novajn homojn kaj reciproke ili helpu unu la alian ekde juneco ĝis maljuneco. Sed tamen la apostolo tiel parolis por tiuj, kiuj serĉas la motivon de voluptemo kaj por tiuj, kiuj ne volas bruligi sin, memorante, tamen, ke multe pli preferinda estas la stato de ĉasteco, al kiu mi, monaĥo, devigis min per voto. Kaj tial, mi suferis tiun matenon tion, kio estis malbono por mi, sed por aliaj ĝi estis eble bono, kaj tre dolĉa bono, pro tio mi nun komprenas, ke mia malpaco ŝuldiĝis ne al la malvirteco de miaj pensoj, per si mem respektendaj kaj delikataj, sed al la malvirta diferenco inter miaj pensoj kaj la promesoj, kiujn mi eldiris. Kaj pro tio mi eraris ĝuante ion, kio estas bona laŭ unu motivo, malbona laŭ alia, kaj mia kulpo estis la klopodo akordigi la indikojn de la racia animo kun la natura apetenco. Nun mi scias, ke mi suferis pro la konflikto inter la nelica apetenco de la intelekto, en kiu devis manifestiĝi la aŭtoritato de la volo, kaj la nelica apetenco de la sentoj, submetita al homaj pasioj. Fakte, actus appetiti sensitivi in quantum habent trasmutationem corporalem annexam, passiones dicuntur, non autem actus voluntatis (la agoj de la apetenco de la sensoj, pro tio, ke ili estigas korpan modifon, estas nomataj pasioj: ne [estas nomata] tiel la ago de la volo). Kaj, efektive, la ago de la apetenco en mi estis akompanata de tremo de la tuta korpo, de fizika impulso krii kaj ekscitiĝi. La anĝela doktoro [Tomaso de Akvino] diras, ke la pasioj en si mem ne estas malbonaj, sed oni devas ilin moderigi per la volo gvidata de la racia animo. Sed mia racia animo estis dormema pro laceco tiun matenon; kaj ĉi tiu malvigleco bremsis la apetencon de la impulsemo, kiu direktiĝas al bono kaj malbono kiel alcelataj akiritaĵoj, sed ne la apetencon de la voluptemo, kiu direktiĝas al bono kaj malbono tiaj, kiaj oni konas ilin. Por pravigi mian senrespondecan facilanimecon de tiu epoko mi diros hodiaŭ, kaj per la vortoj de la anĝela doktoro, ke mi sendube estis kaptita de amo, kiu estas pasio kaj kosma leĝo, ĉar ankaŭ la gravito de la korpoj estas natura amo. Kaj de tiu pasio mi estis nature delogita, ĉar en tiu pasio appetitus tendit in palatable realiter consequendum ut sit ibi finis motus (la apetenco strebas atingi la objekton en la realaĵo tiel ke la movo finiĝu tie [kie ĝi komenciĝis]). Sekve, kompreneble amor facit quod ipsa res quae amatur, amanti aliquo modo uniatur et amor est magis unitivus quam cognitio (la amo igas, ke objekto mem, kiu estas amata, iel unuiĝu kun tiu, kiu amas ĝin kaj la amo estas pli unuiga ol la kono). Fakte, mi tiam vidis la knabinon pli bone ol mi vidis ŝin la antaŭan nokton, kaj mi komprenis ŝin intus et in cute (intime kaj komplete) ĉar en ŝi mi komprenis min kaj en mi, ŝin mem. Nun mi demandas al mi, ĉu tio, kion mi spertis estis la amo de amikeco, per kiu iu amas iun kaj volas nur la alies bonon, aŭ la amo de voluptemo, per kiu oni deziras sian propran bonon kaj tiu, kiu havas mankojn nur volas tion, kio povas kompletigi lin. Kaj mi kredas, ke la amo de voluptemo estis tiu de la nokto, kiam mi deziris de la knabino ion, kion mi neniam havis, dum la postan matenon mi deziris nenion el la knabino kaj mi volis nur ŝian bonon, kaj mi volis, ke ŝi estu savita el kruelaj bezonoj, kiuj puŝis ŝin donis sin kontraŭ malmulte da manĝaĵoj, kaj ke ŝi estu feliĉa, kaj mi ne plu volis peti ion de ŝi sed nur daŭre pensi kaj vidi ŝin en la ŝafoj, en la bovoj, en la arboj, en la trankvila lumo, kiu ĉirkaŭis per ĝojo la zonmurojn de la abatejo. Nun mi scias, ke la bono estas kaŭzo de amo kaj tio, kio estas bona, estas difinita per kono, kaj oni povas ami nur tion, pri kio oni lernis, ke ĝi estas bona, dum mi ja lernis, ke la knabino estas bono laŭ la apetenco de la impulsemo, sed malbono laŭ tiu de la volo. Sed tiutempe mi estis kaptita de multaj kaj tre inter si kontrastaj puŝoj de la animo, ĉar tio, kion mi sentis, similis al tiu amo plejsankta, la sama, kiun priskribas la doktoroj: ĝi kreis en mi ekstazon, en kiu amanto kaj amato volas la samon (kaj per mistera iluminiĝo mi en tiu momento sciis, ke la knabino, kie ajn ŝi troviĝis, deziris la samajn aferojn, kiujn mi mem deziris), kaj mi sentis ĵaluzon pri ŝi, sed ne temis pri tiu malbona ĵaluzo, kondamnita de Paŭlo en la unua letero al la Korintanoj, ĵaluzo, kiu estas principium contentionis (origino de disputoj) kaj ne akceptas consortium in amato (komunecon kun la amato) sed tiu ĵaluzo, pri kiu Dionizio parolas en ‘Pri la diaj nomoj’, motivo pro kiu Dio estas dirita ĵaluza propter multum amorem quem habet ad existentia (pro la multa amo, kiun [li] sentas al ekzistantaj aferoj) (kaj mi amis la knabinon ĝuste ĉar ŝi ekzistis, kaj mi estis feliĉa, ne enviema, pro ŝia ekzisto). Mi estis ĵaluza laŭ la maniero, ke, diras la anĝela doktoro, la ĵaluzo estas motus in amatum (movo al amato) ĵaluzo de amikeco, kiu instigas moviĝi kontraŭ ĉio, kio malutilas al la amata (kaj mi nenion planis, tiumomente, krom liberigi la knabinon el la povo de tiuj, kiuj aĉetis ŝian korpon, malpurigante ŝin per siaj pereigaj pasioj). Nun mi scias, kiel diras la Doktoro, ke la amo povas damaĝi la amanton kiam ĝi estas troa. Kaj la mia estis troa. Mi klopodis klarigi tion, kion mi sentis tiutempe, mi tute ne klopodas pravigi tion, kion mi sentis. Mi parolas pri tiuj, kiuj estis miaj kulpaj ardoj de junulo. Ili konsistigis malbonon, sed la vero devigas min diri, ke tiutempe mi sentis ilin ege bonaj. Kaj ĉi tio utilu por doni instruon al tiuj, kiuj, kiel mi, falos en la retojn de la tentado. Hodiaŭ, maljuna, mi konas mil manierojn por eviti tiajn delogojn (kaj mi demandas al mi, ĉu mi fieru pri tio, ĉar mi estas libera de la tentoj de la dumtaga demono; sed ne libera disde aliaj tentoj, tiom ke mi demandas al mi ĉu tio, kion mi nun faras, estas peka cedo je la surtera pasio memori, stulta klopodo eviti la fluadon de la tempo kaj la morton). Tiutempe mi estis savita preskaŭ per mirakla instinkto. La knabino aperis al mi en la naturo kaj en la homaj faroj, kiuj min ĉirkaŭis. Mi do provis, pro feliĉa intuicio de la animo, profundiĝi en vastan kontempladon de tiuj faroj. Mi observis la laboron de la bovogardistoj dum ili elirigis la bovojn el la stalo, de la porkogardistoj, kiuj alportis manĝaĵon al la porkoj, de la paŝtistoj, kiuj instigis la hundojn arigi la ŝafojn, de la kamparanoj, kiuj alportis spelton kaj milion al la muelejoj, elirante poste el ili kun sakoj da bona manĝaĵo. Mi profundiĝis en la kontempladon de la naturo, strebante forgesi miajn pensojn kaj strebante rigardi nur la estaĵojn, kiel ili aperas al ni, kaj forgesi min en ilia vido, ĝoje. Kiom bela estis la spektaklo de la naturo ankoraŭ ne tuŝita de la saĝo, ofte perversa, de la homo! Mi vidis la ŝafidon, kiu ricevis ĉi tiun nomon kvazaŭ por agnoski ĝian purecon kaj bonecon. Fakte, la latina vorto agnus (ŝafido) originis el tio, ke ĉi tiu besto agnoscit (rekonas) sian patrinon, kaj rekonas ĝian voĉon meze de la grego dum la patrino, meze de multaj ŝafidoj el sama formo kaj sama blekado ĉiam kaj nur rekonas sian filon, kaj nutras ĝin. Mi vidis la ŝafon, kiun oni nomas ovis el la vorto oblatione (ofero) ĉar oni uzis ĝin ekde la plej fruaj tempoj por oferaj ritoj; la ŝafon, kiu laŭ sia kutimo, kiam la vintro proksimiĝas, avide serĉas herbon kaj plenigas sin per furaĝo, antaŭ ol la paŝtejoj estu bruligitaj de frosto. Kaj la ŝafojn gardis la hundoj, nomataj per la vorto canor (kanto) pro ilia bojado. Perfekta besto inter la aliaj, kun superaj kvalitoj de akreco, la hundo rekonas sian mastron, ĝi estas trejnita por ĉasi sovaĝajn bestojn en la arbaro, por gardi la gregojn kontraŭ lupoj, ĝi protektas la domon kaj la filojn de sia mastro, kaj foje dum tiu defendado ĝi estas mortigita. Reĝo Garamanto, kiun metis en kaptiteco liaj malamikoj, estis realportita hejmen fare de grupo de ducent hundoj, kiuj liberigis al si la vojon meze de malamikaj taĉmentoj; la hundo de Jazono, post la morto de sia mastro, daŭre rifuzis manĝi ĝis ĝi mortis pro malsato; tiu de reĝo Lisimaĥo sin ĵetis en la ŝtiparon sur kiu oni bruligis lian mastron, por morti kun li. La hundo havas la povon resanigi vundojn lekante ilin per sia lango kaj la lango de ĝiaj idoj povas resanigi intestajn lezojn. Laŭ sia naturo ĝi kutimas uzi la saman manĝaĵon dufoje, post esti vominta ĝin. Ĉi tiu sobreco estas simbolo de spirita perfekteco, samkiel la resaniga povo de ĝia lango estas simbolo de la forviŝo de pekoj per konfeso kaj pentofaro. Sed tio, ke la hundo reuzas tion, kion ĝi vomis, estas ankaŭ signo pri tio, ke, post konfeso, oni revenas al la sama pekado kiel antaŭe, kaj tiu ĉi moralo estis tre utila al mi tiun matenon por admoni mian koron, dum mi admiris la mirindaĵojn de la naturo. Intertempe mia paŝado kondukis min al la staloj de la bovoj, kiuj eliris grandnombre gvidataj de siaj gardistoj. Ili tuj aspektis al mi, kiaj fakte ili estis kaj estas, simboloj de amikeco kaj boneco, ĉar ĉiu bovo dum laboro rigardas ĉirkaŭen por serĉi sian kunulon de plugado, se ĝi hazarde forestas en tiu momento, kaj sin adresas al ĝi per amemaj muĝoj. La bovoj obeeme lernas reveni al la stalo solaj, kiam pluvas, kaj post ŝirmiĝo en la kripo, ili senĉese etendas la kapon eksteren por rigardi, ĉu la malbona vetero ĉesis, ĉar ili deziras reveni al la laboro. Kaj kun la bovoj en tiu momento eliris el la staloj la bovidetoj, inoj kaj virbestoj, kies nomo vituli originis el la vorto viriditas (energio) aŭ ankaŭ el virgo (virgulo) ĉar tiuaĝe ili estas ankoraŭ freŝaj, junaj kaj ĉastaj, kaj mi eraris kaj eraras, mi diris al mi, vidante en iliaj graciaj movoj la bildon de la malĉasta knabino. Mi pensis pri ĉi tiuj aferoj, repaciĝinte kun la mondo kaj kun mi mem, observante la gajan laboron de la matena horo. Kaj mi ne plu pensis pri la knabino, tio estas, mi provis transformi la ardon, kiun mi sentis por ŝi, en senton de interna gajeco kaj pia paco. Mi diris al mi, ke la mondo estas bona kaj admirinda. Ke la boneco de Dio manifestiĝas ankaŭ per la plej teruraj bestoj, kiel klarigas Honorio la Aŭgustodunano. Vere, ekzistas serpentoj tiom grandaj, ke ili formanĝas cervojn kaj naĝas tra la oceano, ekzistas la ĉenokroka besto kun korpo de azeno, la kornoj de ibekso, la brusto kaj makzeloj de leono, la piedo de ĉevalo sed kun du hufoj kiel tiu de la bovo, faŭko tranĉita ĝis la oreloj, kun preskaŭ homa voĉo kaj anstataŭ dentojn ĝi havas ununuran solidan oston. Kaj estas la mantiĥoro, kun vizaĝo de homo, triobla serio de dentoj, korpo de leono, vosto de skorpio, bluverdaj okuloj, sangokolora kaj kun voĉo simila al siblado de serpentoj, besto avida je homa karno. Kaj estas monstroj kun ok piedfingroj, kaj vizaĝoj de lupo, hokaj ungoj, ŝafa felo kaj hunda bojado, kiuj fariĝas nigraj anstataŭ blankaj maljuniĝante, kaj ili vivas multe pli ol la homoj. Kaj ekzistas estaĵoj kun okuloj sur la humeroj kaj du truoj sur la brusto anstataŭ nazotruoj, ĉar ili ne havas kapon, kaj pliaj, kiuj loĝas laŭborde de rivero Gango, kiuj vivtenas sin nur per la odoro de iu frukto, kaj kiam ili malproksimiĝas el ĝi, ili mortas. Sed ankaŭ ĉiuj ĉi malpuraj bestoj prikantas laŭ sia diverseco la laŭdojn al la Kreinto kaj al lia saĝo, kiel faras la hundo, la bovo, la ŝafo, la ŝafido kaj la linko. Kiom granda estas, mi sekve diris al mi, ripetante la vortojn de Vincento de Bovajso, la plej humila belaĵo de ĉi tiu mondo, kaj kiom agrabla estas por la okulo de la racio zorge konsideri ne nur la manierojn kaj kvantojn kaj ordojn de la aferoj, tiel inde fiksitaj por la tuta universo, sed ankaŭ la tempon de la epokoj, kiuj, senĉese pasas tra sinsekvoj kaj faloj, tempoj markitaj de la morto de tio, kio naskiĝis. Mi konfesas, kiel pekulo pro mia animo ekde nemulte ankoraŭ kaptita de la karnaj deziroj, ke mi tiam estis puŝita de spirita mildeco rilate al la Kreinto kaj la regulo de ĉi tiu mondo, kaj mi admiris kun ĝoja respektego la grandiozecon kaj stabilecon de la kreaĵaro. Mia majstro trovis min en ĉi tiu bona animsinteno, kiam, trenita de miaj piedoj kaj sen konscii pri tio, post preskaŭ kompleta ĉirkaŭiro ĉirkaŭ la tuta abatejo, mi retroviĝis tie, kie ni adiaŭis nin du horojn antaŭe. Tie staris Vilhelmo, kaj tio, kion li diris al mi, distris min de miaj pensoj kaj denove direktigis mian menson al la mallumaj misteroj de la abatejo. Vilhelmo aspektis tre feliĉa. Li tenis la folion de Venancio, kiun li finfine deĉifris. Ni iris al lia ĉelo, for el scivolaj oreloj, kaj li tradukis por mi tion, kion li legis. Post la frazo skribita en la zodiaka alfabeto (secretum finis Africae manus supra idolum age primum et septimum de quatuor), jen tio, kion diris la greka teksto: “La terura veneno, kiu donas purigon... La plej bona armilo por detrui la malamikon... Uzu la homojn humilajn malnoblajn kaj malbelajn, ĉerpu plezuron el ilia difekto... Ili ne devas morti... Ne en la hejmoj de la nobeloj kaj potenculoj sed en la vilaĝoj de la kamparanoj, post abunda manĝo kaj drinkado... Dikmalaltaj korpoj, misformitaj vizaĝoj. Ili seksperfortas virgulinojn kaj kuŝas kun malĉastistinoj, ne malvirtaj, sen timo. Diversa vero, diversa bildo de la vero... La respektindaj figoj. La senhonta ŝtono ruliĝas tra la ebenaĵo... Sub la okuloj. Necesas trompi kaj surprizi trompante, diri la malon de tio, kion oni kredas, diri unu aferon kaj celi alian. Al ili la cikadoj kantos el la tero”. Nenio plia. Laŭ mi, tro malmulte, preskaŭ nenio. Ili sonis kiel la deliraĵo de frenezulo, kaj mi diris tion al Vilhelmo. “Povas esti. Kaj pro mia traduko ĝi certe aperas pli absurda ol ĝi estas. Mia kono de la greka lingvo estas sufiĉe proksimuma. Kaj tamen, supozante, ke Venancio estis freneza, aŭ ke la aŭtoro de la libro estis freneza, tio ĉi ne klarigas al ni kial multaj homoj, kaj ne ĉiuj frenezaj, multe aktivis, unue por kaŝi la libron kaj poste por reakiri ĝin...” “Sed ĉu tio, kio estas skribita ĉi tie, fontas el la mistera libro?” “Sendube ili estas frazoj skribitaj de Venancio. Ankaŭ vi povas vidi, ke ĝi ne estas antikva pergameno. Kaj ili povas esti notoj transskribitaj dum la legado de la libro, alie Venancio ne skribus en la greka. Li certe kopiis kaj mallongigis la frazojn, kiujn li trovis en la libro forprenita el la finis Africae. Li portis ĝin al la scriptorium kaj komencis legi ĝin, transskribante tion, kion li opiniis notinda. Poste io okazis. Aŭ li sentis sin malsana, aŭ li aŭdis, ke iu suprenvenas. Do, li metis la libron, kun la notoj, sub sian tablon, verŝajne intencante repreni ĝin la postan vesperon. Ĉiukaze, nur per ĉi tiu folio ni povos rekonstrui la specon de la mistera libro, kaj nur el la speco de tiu libro eblos konkludi la specon de la murdinto. Ĉar por ĉiu ajn krimo farita por posedi objekton, la speco de la objekto povas havigi al ni ideon, kvankam malforta, pri la speco de la murdinto. Se oni mortigas pro manpleno da oro, la murdinto estas avida persono, se pro libro, la murdinto zorgos konservi por si la sekretojn de tiu libro. Necesas do scii, kion diras la libro, kiun ni ne havas”. “Kaj ĉu vi kapablos, per ĉi tiuj malmultaj linioj, kompreni, kiu libro ĝi estas?” “Kara Adso, ĉi tiuj ŝajnas esti la vortoj de sankta teksto, kies signifo superas la laŭvortan enhavon. Legante ilin hodiaŭ matene, post kiam ni interparolis kun la kelmastro, min tuŝis la fakto, ke ankaŭ ĉi tie oni mencias la simplulojn kaj la kamparanojn, kiel portantojn de vero malsama ol tiu de la saĝuloj. La kelmastro komprenigis al ni, ke iu stranga kunkulpeco ligas lin al Malaĥi. Ĉu Malaĥi kaŝis iun danĝeran herezan tekston, kiun Remiĝo donis al li? Se jes, Venancio estus leginta kaj transskribinta iun misteran instrukcion koncerne komunumon de krudaj kaj malnoblaj viroj ribelantaj kontraŭ ĉio kaj ĉiuj. Sed...” “Sed?” “Sed du argumentoj staras kontraŭ mia hipotezo. La unua estas, ke Venancio ŝajne ne interesiĝis pri tiaj demandoj: li estis tradukisto de grekaj tekstoj, ne predikanto de herezoj... La alia estas, ke la unua hipotezo ne klarigus kial estas frazoj kiel tiuj pri figoj, ŝtono aŭ cikadoj...” “Eble ili estas enigmoj kun alia signifo,” mi sugestis. “Aŭ ĉu vi havas trian hipotezon?” “Mi havas ĝin, sed ĝi ankoraŭ estas konfuza. Ŝajnas al mi, legante ĉi tiun paĝon, ke mi jam legis kelkajn el ĉi tiuj vortoj, kaj ke frazoj preskaŭ similaj, kiujn mi vidis aliloke, venas en mian menson. Eĉ, ŝajnas al mi, ke ĉi tiu folio traktas pri io, kion oni jam priparolis en la lastaj tagoj... Sed mi ne memoras pri kio. Mi devas pensi pri tio. Verŝajne mi devos legi aliajn librojn”. “Kial? Por ekscii, kion diras unu libro, ĉu vi devas legi aliajn?” “Foje oni povas tion fari. Libroj ofte parolas pri aliaj libroj. Ofte sendanĝera libro estas semo, kiu ekfloros en danĝera libro, aŭ, inverse, ĝi estas la dolĉa frukto de maldolĉa radiko. Ĉu vi ne povas, legante librojn de Alberto, scii, kion Tomaso dirus? Aŭ, legante Tomason, tion, kion diris Averoeso?” “Ja, vere,” mi diris admiroplena. Ĝis tiam mi pensis, ke ĉiu libro traktas pri la aferoj, homaj aŭ diaj, kiuj estas ekster la libroj. Tiam mi konstatis, ke ne malofte la libroj parolas pri libroj, kvazaŭ ili parolus inter si. Sub la lumo de tiu ĉi pripenso, la biblioteko ŝajnis al mi des pli maltrankviliga. Ĝi do estis la loko de longa kaj jarcenta flustrado, de neperceptebla dialogo inter pergameno kaj pergameno, ĝi estis io viva, kolektujo de potencoj, kiujn ne povas regi homa menso, trezoro de sekretoj elirantaj el multaj mensoj kaj kiuj transvivis post la morto de tiuj, kiuj ilin kreis aŭ kiuj fariĝis iliaj transdonantoj. “Sed sekve,” mi diris, “al kio utilas kaŝi librojn, se el tiuj nekaŝitaj oni povas rekonsistigi tiujn kaŝitajn?” “Sub la lumo de jarcentoj, tio utilas al nenio. Sub la lumo de kelkaj jaroj kaj de kelkaj tagoj tio iel utilas. Vi konstatas, fakte, kiom konfuzitaj ni estas”. “Kaj tial biblioteko ne estas rimedo por disvastigi la veron, sed por prokrasti ĝian aperon?” mi demandis mirigita. “Ne ĉiam kaj ne nepre. En la nuna kazo, jes”