KVARA TAGO - unua pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Unua preĝhoro

Kiam Vilhelmo unue instigas Salvatore’n kaj poste la kelmastron konfesi sian pasintecon, Severino retrovas la ŝtelitajn lensojn, Nikolao alportas tiujn novajn kaj Vilhelmo per ses okuloj iras por deĉifri la manuskripton de Venancio.

Ni estis forirantaj, kiam Malaĥi eniris. Ŝajne lin ĝenis nia ĉeesto kaj li ekpaŝis por foriri. Deinterne Severino vidis lin kaj diris: “Ĉu vi serĉis min? Ĉu por...” Lia parolo interrompiĝis kaj li rigardis nin. Malaĥi apenaŭ mangestis al li, kvazaŭ por diri: “Ni parolos poste...”. Ni estis elirantaj, li estis eniranta kaj ni ĉiuj tri staris ĉe la sojlo de la pordo. Malaĥi diris sufiĉe bombaste:

“Mi serĉis la fraton herbiston... Mi... mi havas kapdoloron”.

“Verŝajne pro la malfreŝa aero en la biblioteko”, Vilhelmo diris al li kun tono de zorgoplena komprenemo. “Vi devus fari kelkajn fumigaciojn”.

Malaĥi movis siajn lipojn kvazaŭ li volus paroli denove, poste li rezignis, mallevis la kapon kaj eniris dum ni foriris.

“Kiucele li iris al Severino?” mi demandis.

“Adso,” la majstro diris al mi senpacience, “uzu vian kapon kaj rezonu”. Poste li ŝanĝis temon: “Ni devas nun pridemandi kelkajn homojn. Almenaŭ,” li aldonis dum li ĉirkaŭrigardis la altebenaĵon “dum ili ankoraŭ vivas. Ĉi-koncerne: ekde nun ni atentu tion, kion ni manĝas kaj trinkas. Ĉiam prenu vian manĝaĵon el la komuna telero, kaj viajn trinkaĵojn el la kruĉo el kiu aliaj jam ĉerpis. Post Berengaro ni estas tiuj, kiuj scias pli da aferoj. Kune kun, kompreneble, la murdinto”.

“Sed kiun vi volas nun pridemandi?”

“Adso,” diris Vilhelmo, “eble vi rimarkis, ke ĉi tie la plej interesaj aferoj okazas nokte. Nokte oni mortas, nokte oni vagas en la scriptorium, nokte oni enkondukas virinojn interne de la murzonita areo... Ni havas dumtagan abatejon kaj dumnoktan abatejon, kaj tiu dumnokta ŝajnas bedaŭrinde pli interesa ol tiu dumtaga. Tial, ĉiu persono, kiu vagas nokte, interesas nin, ekzemple la viro, kiun vi vidis hieraŭ nokte kun la knabino. Eble la evento kun la knabino havas nenion komunan kun tiu de la venenoj, kaj eble jes. Ĉiukaze, mi faris al mi kelkajn ideojn pri la viro de hieraŭ nokte, kiu devas esti iu, kiu konas ankaŭ aliajn aspektojn de la nokta vivo en ĉi tiu sankta loko. Aĥ, laŭ la diraĵo: ‘Ne paroladu pri la diablo: ĝi aperos tuj ĉe la tablo’, jen ke li paŝas tie”.

Li fingromontris Salvatore’n, kiu siavice rigardis nin. Mi rimarkis, ke liaj paŝoj iom ŝanceliĝis, kvazaŭ ke, dezirante eviti nin, li ekhaltus por ŝanĝi sian direkton. Tio ĉi daŭris momenteton. Li evidente komprenis, ke li ne povas eviti la renkonton kun ni kaj li rekomencis sian alpaŝon. Li turnis sin al ni kun granda rideto kaj sufiĉe afekta saluto benedicite (estu beno). Mia instruisto apenaŭ lasis lin finparoli kaj parolis al li per malmilda tono.

“Ĉu vi scias, ke la inkvizicio venos ĉi tien morgaŭ?” li demandis al li.

Salvatore ne aspektis feliĉa. Kun malforta voĉo li demandis: “Kaj mi?”

“Kaj vi bone agas, se vi diras la veron al mi, kiu estas via amiko, kiu estis minorita monaĥo kiel vi estis, prefere ol rakonti ĉion morgaŭ al tiuj, kiujn vi tre bone konas”.

Atakita tiom malmilde, Salvatore ŝajne perdis ĉian rezistemon. Li submetiĝeme rigardis Vilhelmon kvazaŭ por komprenigi al li, ke li pretas diri al li tion, pri kio li pridemandis lin.

“Estis virino en la kuirejo hieraŭ nokte. Kiu estis kun ŝi?”

“Oh, femino sinvendanta tute agrabla, no povi esti bona, nek esti afabla” proverbe diris Salvatore.

“Mi ne volas scii, ĉu ŝi estas bona knabino. Mi volas scii, kiu estis kun ŝi!”

“Deu, kiom ruzaj est’ feminoj! Nokte tage ili pensas kiel hom’ faru erarum...” Vilhelmo senindulge kaptis lin ĉe la brusto: “Kiu estis kun ŝi, ĉu vi aŭ la kelmastro?”

Salvatore komprenis, ke li ne plu povas mensogi. Li komencis rakonti strangan historion, el kiu ni kun peno eksciis, ke li, por kontentigi la kelmastron, provizis lin per knabinoj de la vilaĝo, lasante ilin eniri la ĉirkaŭbaritan areon nokte tra pasejoj, kiujn li ne volis malkaŝi al ni. Sed li ĵuris kaj reĵuris, ke li agas pro pura bonkoreco, subkomprenante ridigan bedaŭron pro la fakto, ke li ne sukcesas havigi plezuron ankaŭ al si, nome, trovi manieron por ke la knabino, post kontentigo de la kelmastro, donu ion ankaŭ al li. Li diris ĉion ĉi kun naŭzaj kaj maldecaj ridetoj kaj palpebrumoj, kvazaŭ por komprenigi, ke li parolas al viroj el karno, alkutimiĝintaj al tiaj praktikoj. Kaj li kaŝrigardis min, nek mi povis riproĉi lin kiel mi volus, ĉar mi sentis min ligita al li, per komuna sekreto, lia komplico kaj kunulo en pekado.

Vilhelmo do decidis provi ĉion kontraŭ ĉio. Li abrupte demandis al li: “Ĉu vi ekkonis Remiĝo'n antaŭ aŭ post via restado ĉe Dolĉino?”. Salvatore genuiĝis ĉe liaj piedoj larmante kaj petegante lin, ke li ne detruu lin kaj li savu lin el la inkvizicio, Vilhelmo solene ĵuris, ke li diros al neniu tion, kion li ekscias de li, kaj Salvatore ne hezitis transdoni la kelmastron en niajn manojn. Ili renkontiĝis ĉe la Kalva Krutaĵo, ambaŭ estis membroj de la bando de Dolĉino, kun la kelmastro li fuĝis el ĝi kaj eniris la monaĥejon de Kazale, poste, ankoraŭ kune kun li, li translokiĝis ĉe la klunizanoj. Li murmuris pardonpetegojn, kaj estis klare, ke nenion plian oni povis ekscii de li. Vilhelmo decidis, ke indas surprizi Remiĝo’n, kaj li lasis libera Salvatore'n, kiu kuris por rifuĝi en la preĝejo.

La kelmastro estis en la mala flanko de la abatejo, antaŭ la grenejoj, kaj li estis intertraktanta ion kun kelkaj vilaĝanoj de la valo. Li rigardis nin timeme, kaj klopodis montri sin tre okupata, sed Vilhelmo insistis, ke li volas paroli kun li. Ĝis tiam ni malmulte interrilatis kun tiu viro; li estis ĝentila kun ni, kaj ni kun li. Tiun matenon Vilhelmo alparolis lin kiel li parolus al fratulo de sia ordeno. La kelmastro ŝajnis embarasita de ĉi tiu senceremonia tono kaj komence li tre singardeme respondis.

“Pro kialoj de via oficado vi estas evidente devigata vagi tra la abatejo ankaŭ kiam la aliaj dormas, mi supozas,” diris Vilhelmo.

“Tio dependas,” Remiĝo respondis, “foje estas malgrandaj taskoj por prizorgi kaj pro ili mi devas eluzi kelkajn horojn dediĉitajn al dormado”.

“Ĉu okazis al vi io, en tiuj kazoj, kio povus indiki al ni, ke estas iu vaganta, sen via permeso, inter la kuirejo kaj la biblioteko?”

“Se mi vidus ion, mi informus la Abaton”.

“Ĝuste,” konsentis Vilhelmo kaj abrupte li ŝanĝis temon: “La vilaĝo en la valo ne estas tre riĉa, ĉu?”

“Jes kaj ne,” Remiĝo respondis, “tie loĝas beneficuloj, kiuj finance dependas de la abatejo, kaj ili kundividas nian riĉaĵon, en la prosperaj jaroj. Ekzemple, en la tago de sankta Johano ili ricevis dek du buŝelojn da malto, unu ĉevalon, sep bovojn, unu virbovon, kvar bovidinojn, kvin bovidojn, dudek ŝafojn, dek kvin porkojn, kvindek kokojn kaj dek sep abelujojn. Kaj, plie, dudek fumaĵitajn porkojn, dudek sep blokojn da lardo, duonan mezuron da mielo, tri mezurojn da sapo, unu fiŝreton...” “Mi komprenas, mi komprenas,” interrompis Vilhelmo, “sed vi konsentos kun mi, ke ĉi tio ankoraŭ ne diras al mi, kia estas la situacio en la vilaĝo, kiuj el la loĝantoj estas beneficuloj de la abatejo, kaj kiom da tero kultivas tiuj, kiuj ne estas beneficuloj...”

“Ho, tio,” diris Remiĝo, “averaĝa familio tie posedas ankaŭ kvindek tertabulojn da tero”.

“Al kio egalvaloras unu tertabulo?”

“Kompreneble al kvar kvadrataj trabukoj.”

“Kvadrataj trabukoj... al kio ili korespondas?”

“Ĉiu trabuko al tridekses kvadrataj futoj. Aŭ se vi preferas, okcent linearaj trabukoj egalas al unu piemonta mejlo. Kaj konsideru, ke unu familio - en la nordaj teroj - povas kultivi olivarbojn por akiri duonan sakon da oleo”.

“Ĉu duonan sakon?”

“Jes. Unu sako egalas al kvin heminas kaj unu heminas al ok tasoj”.

“Mi komprenis,” diris mia senkuraĝigita majstro. “Ĉiu lando havas siajn mezurunuojn. Ekzemple, ĉu vi mezuras la vinon laŭ pokaloj?”

“Aŭ laŭ rubooj. Ses rubooj estas unu brenta, kaj ok brentaj unu barelo. Aŭ, se vi preferas, unu ruboo konsistas el ses pindoj de du pokaloj”.

“Mi kredas, ke nun mi havas klaran bildon,” diris Vilhelmo post kapitulaco.

“Ĉu vi volas scii pli?” demandis Remiĝo, per tono, kiu ŝajnis al mi provoka.

“Jes! Mi demandis al vi pri la vivmaniero en la valo, ĉar hodiaŭ mi meditis en la biblioteko pri la predikoj al virinoj de Humberto de Romans, kaj precipe pri ĝia ĉapitro Ad mulieres pauperes in villulis (Al la malriĉaj virinoj de la vilaĝoj). En ĝi li diras, ke ili estas pli ol aliaj tentataj de la seksaj pekoj pro sia mizero, kaj saĝe li diras ke esse peccant enim mortaliter, cum peccant cum quocumque laico, mortalius vero kiam cum Clerico in sacris ordinibus constituto, maxime vero kiam cum Religioso mundo mortuo (fakte ili faras mortopekon kiam ili pekas kun iu laiko; ili faras des pli grandan mortopekon, kiam ili pekas kun kleriko, kiu alprenis la ordinojn, sed plej multe ili pekas, kiam ili pekas kun religiulo, kiu por la mondo [estas kiel] mortinto). Vi scias pli bone ol mi, ke ankaŭ en sanktaj lokoj kiel abatejoj neniam mankas la tentoj de la dumtaga demono. Mi scivolis, ĉu dum viaj kontaktoj kun la homoj de la vilaĝo vi eksciis, ke iuj monaĥoj, Dio ne volu, instigis kelkajn fraŭlinojn al malĉastado?”.

Kvankam mia instruisto diris ĉi tiujn aferojn per preskaŭ distrita tono, mia leganto komprenis, ke tiuj vortoj ĉagrenis la kompatindan kelmastron. Mi ne scias, ĉu li paliĝis, sed mi diras, ke mi antaŭvidis, ke li povas paliĝi kaj sekve mi vidis lin paliĝi.

“Vi demandas al mi aferojn pri kiuj, se mi scius, mi jam raportus al la Abato”, li humile respondis. “Ĉiuokaze se, kiel mi imagas, viaj demandoj utilas por via enketo, mi tute ne prisilentos miajn sciojn... La nokton kiam la kompatinda Adelmo mortis, mi rondiris en la korto... nu, pro io kunligita kun la kokinoj... pro onidiroj, kiujn mi kolektis koncerne iun hufoferiston, kiu laŭ ili nokte rabis en la kokinejo... Nu, tiun nokton mi hazarde vidis - de malproksime, mi ne povas ĵuri - Berengaron, kiu iris al la dormejo laŭ la rando de la ĥorejo, kvazaŭ li venus el la Konstruaĵo... Mi ne miris pri tio, ĉar ĉe la monaĥoj oni klaĉis de kelka tempo pri Berengaro, eble vi scias tion...”

“Ne, diru”.

“Bone, kiel mi diru tion? Berengaro estis suspektita pri pasioj, kiuj... ne decas al monaĥo...”

“Ĉu vi klopodas diri al mi, ke li havis rilatojn kun knabinoj el la vilaĝo, kiel mi demandis al vi?”

La kelmastro tusis embarasita kaj li ridetis iom fie: “Ho ne... multe pli maldecaj pasioj...”

“Kial? Ĉu monaĥo, kiu sekse amuziĝas kun junaj vilaĝaninoj, male, praktikas pli malpli decajn pasiojn?”

“Tion mi ne diris, sed vi instruas al mi, ke ekzistas gradoj de malvirteco kaj gradoj de virteco. La karnon oni povas tenti laŭ naturo kaj... kontraŭ la naturo”.

“Ĉu vi diras al mi, ke Berengaro estis puŝita de seksaj deziroj pri personoj de lia sama sekso?”

“Mi diras, ke tion oni murmuris pri li... Mi informis vin pri ĉi tio por pruvi mian sincerecon kaj bonan volon...”

“Kaj mi dankas vin. Kaj mi konsentas kun vi, ke la peko de sodomio estas multe pli malbona ol aliaj formoj de volupto, pri kiuj sincere mi ne emas enketi...”

“Malfeliĉaĵoj, mizeraj eventoj, ĉie ajn, kie ili okazas,” diris la kelmastro kun filozofio.

“Mizeraj eventoj, Remiĝo. Ni ĉiuj estas pekuloj. Mi neniam serĉas la lignereton en la okulo de mia frato, ĉar mi timas, ke mi havas grandan trabon en la mia. Sed mi estos dankema al vi pro ĉiuj traboj, pri kiuj vi volos rakonti al mi estonte. Do, ni okupiĝos pri la grandaj kaj fortikaj lignaj trunkoj kaj ni lasos, ke la pajleroj kirlu en la aero. Al kio, vi diris, egalas unu trabuko?”

“Al tridekses kvadrataj futoj. Sed ne zorgu. Kiam vi volos ekkoni ion precizan, venu al mi. Kalkulu je mi kiel al fidela amiko”.

“Mi taksas vin tia,” diris Vilhelmo varme, “Ubertino diris al mi, ke vi iam apartenis al mia sama ordeno. Mi neniam perfidus malnovan kunfraton, precipe en ĉi tiuj tagoj, kiam ni atendas la alvenon de papa legacio gvidata de granda inkviziciisto, fama pro lia bruligo de multaj dolĉinanoj. Ĉu vi diris, ke trebuko egalas al tridek ses kvadratfutoj?”

La kelmastro ne estis malsaĝulo. Li decidis, ke ne plu indas ludi kiel katoj kontraŭ musoj, precipe ĉar li konsciis, ke li mem estas la muso.

“Frato Vilhelmo,” li diris, “mi konstatas, ke vi scias multe pli da aferoj ol mi imagis. Ne perfidu min, kaj mi ne perfidos vin. Estas vere, mi estas malriĉa volupta homo, kaj mi cedas je la allogo de la karno. Salvatore diris al mi, ke vi aŭ via novico surprizis ilin en la kuirejo hieraŭ nokte. Vi multe vojaĝis Vilhelmo, vi scias, ke ankaŭ la kardinaloj de Avinjono ne estas modeloj de virto. Mi scias, ke ne pro ĉi tiuj malgrandaj kaj mizeraj pekoj vi pridemandas min. Sed mi ankaŭ komprenas, ke vi eksciis ion pri mia malnova historio. Mi havis strangan vivon, samkiel multaj el ni, la minoritoj. Antaŭ jaroj mi kredis je la idealo de malriĉeco, mi forlasis la komunumon por dediĉi min al vaganta vivo. Mi kredis je la predikado de Dolĉino, kiel multaj aliaj kiel mi. Mi ne estas klera homo, mi ricevis la pastran ordinon sed mi apenaŭ kapablas celebri meson. Mi scias malmulte pri teologio. Kaj eble mi eĉ ne povas alligiĝi al ideoj. Vidu, iam mi provis ribeli kontraŭ la regantoj, nun mi servas al ili kaj ennome de la gravulo de ĉi tiu regiono mi donas ordonojn al tiuj kiel mi. Aŭ ribeli aŭ perfidi, ni simpluloj havas malmulte da elektebleco”.

“Foje la simpluloj komprenas la aferojn pli bone ol la kleruloj”, diris Vilhelmo.

“Povas esti,” respondis la kelmastro levante la ŝultrojn. “Sed mi eĉ ne scias kial mi faris tion, kion mi faris tiam. Vidu, por Salvatore ĝi estis komprenebla konduto, liaj gepatroj estis servutuloj, tiu lia estis infanaĝo kun malsato kaj malsaneco... Dolĉino reprezentis la ribelon, kaj la detruon de la senjoroj. Por mi la aferoj statis alimaniere, mi estis el familio de urbanoj, mi ne povis eviti malsaton. Ĝi estis... mi ne scias kiel diri, festo de frenezuloj, bela karnavalo... sur la montoj kun Dolĉino, ĝis kiam ni komencis pro neceso manĝi la karnon de niaj kunuloj mortintaj en batalo, da ili mortis tiom multaj, ke ne eblis finmanĝi ilin ĉiujn, kaj oni ĵetis ilin kiel manĝaĵon al la birdoj kaj al la sovaĝaj bestoj sur la deklivoj de monto Rebelo... aŭ verŝajne ankaŭ dum tiuj momentoj... ni spiris aeron... ĉu mi povas diri tion? de libereco. Mi ne sciis antaŭe, kio estas libereco, la predikistoj diris al ni: ‘La vero liberigos vin’. Ni sentis nin liberaj, ni pensis, ke tio estas la vero. Ni pensis, ke ĉio, kion ni faris, estis ĝusta...”

“Kaj tie vi komencis... libere kuniĝi kun virino?” mi demandis, eĉ ne sciante kial mi demandas, sed obsedis min ekde la antaŭa nokto la vortoj de Ubertino, kaj samkiel tio, kion mi legis en la scriptorium, kaj la samaj travivaĵoj okazintaj al mi. Vilhelmo rigardis min scivoleme, li verŝajne ne atendis, ke mi estu tiom kuraĝa kaj senhonta. La kelmastro rigardis min kvazaŭ mi estus stranga besto.

“Sur la Rebelo,” li diris, “estis homoj, kiuj dum sia tuta infanaĝo dormis, dek aŭ pli, en ĉambroj vastaj malmultajn ulnolongojn, fratoj kaj fratinoj, patroj kaj filinoj. Kion laŭ vi signifis por ili ĉi tiu nova situacio? Ili faris pro elekto tion, kion ili antaŭe faris pro neceso. Kaj, krome, nokte, kiam oni timas la alvenon de malamikaj taĉmentoj kaj oni alkroĉiĝas al sia kunulo, sur la tero, por ne senti malvarmon... Pri la herezuloj: vi monaĥetoj, kiuj alvenas el kastelo kaj fine aranĝiĝas en abatejo, vi pensas, ke ĝi estas pensmaniero inspirita de la diablo. Anstataŭe ĝi estas vivmaniero, kaj ĝi estas... kaj ĝi estis... nova sperto... Ne estas plu mastroj, kaj Dio, oni diris al ni, estas kun ni. Mi ne diras, ke ni pravis, Vilhelmo, kaj fakte vi vidas min ĉi tie, ĉar mi baldaŭ forlasis ilin. Sed fakto estas, ke mi neniam komprenis viajn klerajn disputojn pri la malriĉeco de Kristo kaj pri la uzo kaj la posedo kaj la rajto... Mi diris al vi, ĝi estis granda karnavalo, kaj dum karnavalo oni faras la malon de ĉio. Poste oni maljuniĝas, oni ne fariĝas saĝaj, sed oni fariĝas manĝemuloj. Kaj ĉi tie mi agas kiel manĝemulo... Vi povas mortkondamni herezulon, sed ĉu vi mortkondamnus manĝemulon?”

“Sufiĉe, Remiĝo,” diris Vilhelmo, “mi ne demandas vin pri tio, kio okazis tiutempe, sed pri tio, kio okazis lastatempe. Helpu min, kaj mi certe ne celos vian pereon. Mi ne povas nek volas juĝi vin. Sed vi devas diri al mi, kion vi scias pri la eventoj en la abatejo. Vi tro ĉirkaŭiras, tage kaj nokte, por ne scii ion. Kiu mortigis Venancion?”

“Mi ne scias, mi ĵuras al vi. Mi scias, kiam li mortis, kaj kie”.

“Kiam? Kie?”

“Lasu min diri. Tiun nokton, horon post kompletorio, mi eniris en la kuirejon...”

“De kie kaj pro kiuj motivoj?”

“Tra la pordo el la legomĝardeno. Mi havas ŝlosilon, kiun mi antaŭlonge komisiis al la forĝistoj. La pordo de la kuirejo estas la unika nebarita deinterne. Kaj la motivoj... ili ne gravas, vi mem diris, ke vi ne volas kulpigi min pri la malforteco de mia karno...”, li ridetis embarasita. “Sed mi ankaŭ ne volas, ke vi kredu, ke mi travivas miajn tagojn komplete en malĉasteco... Tiun vesperon mi serĉis manĝaĵon por doni al la knabino, kiun Salvatore devis enkonduki en la ĉirkaŭzonitan areon...”

“De kie?”

“Ho, la murzono havas aliajn enirejojn krom la portalo. La Abato ilin konas, mi ilin konas... Sed tiun vesperon la knabino ne alvenis, mi resendis ŝin ĝuste pro tio, kion mi malkovris, kaj pri kio mi parolos al vi. Jen kial mi klopodis por ke ŝi revenu hieraŭ nokte. Se vi estus alveninta tien iom pli malfrue, vi trovus min anstataŭ Salvatore, li avertis min, ke estas homoj en la Konstruaĵo, kaj mi reiris al mia ĉelo...”

“Ni revenu al la nokto inter dimanĉo kaj lundo”.

“Jen: mi iris en la kuirejon kaj mi vidis Venancion tere, mortinta”.

“Ĉu en la kuirejo?”

“Jes, ĉe la lavujo. Eble li ĵus malsupreniris el la scriptorium”.

“Ĉu neniu signo de lukto?”

“Neniu. Aŭ pli ĝuste, apud la korpo estis rompita taso, kaj gutoj de akvo sur la tero”.

“Kial vi scias, ke ĝi estis akvo?”

“Mi ne scias. Mi pensis, ke ĝi estas akvo. Kio ĝi povus esti?”

Kiel Vilhelmo klarigis al mi poste, ke tiu taso povus signifi du malsamajn aferojn. Aŭ ke ĝuste tie en la kuirejo iu donis al Venancio venenan likvon por trinki, aŭ ke la kompatindulo jam englutis la venenon (sed kie? Kaj kiam?) kaj li malsupreniris por trinki ion, kiu trankviligu subitan soifon, spasmon, doloron, kiu bruligis liajn intestojn aŭ la langon (ĉar certe la lia estis nigra kiel tiu de Berengaro).

Ĉiukaze por la momento ne eblis scii pli. Vidinte la kadavron, kaj terurita, Remiĝo demandis al si kion fari, kaj li decidis nenion fari. Por peti helpon, li devus konfesi, ke li vagis tra la Konstruaĵo dum la nokto, kaj tio ne utilus al la mortinta frato. Tial li decidis lasi la aferojn kiel ili estis, atendante ke iu malkovru la korpon la sekvan matenon, post remalfermo de la pordoj. Li kuris por haltigi Salvatore'n, kiu jam aranĝis la eniron de la knabino en la abatejon, poste – li kaj lia komplico – retiriĝis por ripozi, se eblas difini ripozo la agititan maldormon, kiun ili spertis ĝis la mateno. Kaj matene, kiam la porkopaŝtistoj venis por informi la Abaton, Remiĝo kredis, ke la korpo estis malkovrita, kie li lasis ĝin, kaj li konsterniĝis, kiam oni malkovris ĝin en la granda terkruĉo. Kiu malaperigis la korpon el la kuirejo? Remiĝ0 tute ne sciis tion.

“La sola, kiu povas libere moviĝi ĉirkaŭ la Konstruaĵo estas Malaĥi”, diris Vilhelmo.

La kelmastro reagis kun energio: “Ne, Malaĥi ne. Mi volas diri, mi ne samopinias... Ĉiukaze ne estas mi, kiu diris al vi ion kontraŭ Malaĥi...”

“Ne maltrankviliĝu, kia ajn estu la dankoŝuldo, kiu ligas vin al Malaĥi. Ĉu li scias ion pri vi?”

“Jes,” ruĝiĝis la kelmastro, “kaj li kondutis kiel diskreta viro. Se mi estus vi, mi kontrolus Benno’n. Li havis strangajn ligojn kun Berengaro kaj Venancio... Sed mi ĵuras al vi, mi vidis nenion alian. Se mi ekscios ion, mi diros al vi”.

“Tio eble sufiĉas nun. Mi revenos al vi, se necese”. La kelmastro, evidente trankviligita, revenis al siaj aferoj, por severe riproĉi la kamparanojn, kiuj intertempe delokis mi ne scias kiajn sakojn da semoj.

Intertempe Severino aliĝis al ni. Li portis la lensojn de Vilhelmo, tiujn, kiuj estis ŝtelitaj de li du noktojn pli frue. “Mi trovis ilin en la monaĥa vesto de Berengaro”, li diris. “Mi vidis ilin sur via nazo la alian tagon en la biblioteko. Ili estas viaj, ĉu ne?”

“Dio estu laŭdata”, Vilhelmo ĝoje ekkriis. “Ni solvis du problemojn! Mi havas miajn lensojn kaj mi finfine scias kun certeco, ke Berengaro estis tiu, kiu priŝtelis nin la alian nokton en la scriptorium!”

Tuj kiam ni finis paroli alkuris al ni Nikolao de Morimondo, eĉ pli triumfanta ol Vilhelmo. Li havis en siaj manoj paron da lensoj muntitaj sur forko: “Vilhelmo,” li ekkriis, “mi mem faris tion, mi finpretigis ilin, mi pensas, ke ili funkcias!” Poste li vidis, ke Vilhelmo havas aliajn lensojn sur sia vizaĝo kaj miregis. Vilhelmo ne volis humiligi lin, li demetis siajn malnovajn lensojn kaj mezuris la novajn: “Ili estas pli bonaj ol la aliaj”, li diris. “Tio signifas, ke mi konservos la malnovajn kiel ekstran provizon, kaj mi surportos ĉiam la viajn”. Tiam li turnis sin al mi: “Adso, nun mi retiriĝas al mia ĉelo por legi tiujn paperojn, kiujn vi konas. Finfine! Atendu min ie. Kaj dankon, dankon al vi ĉiuj karaj fratoj”.

Batis la tria horo kaj mi atingis la ĥorejon, por trapreĝi kun la aliaj la himnon, la psalmojn, la versiklojn kaj la Kyrie (Sinjoro). La aliaj preĝis por la animo de la mortinta Berengaro. Mi dankis Dion ĉar li igis, ke ni trovu ne unu sed du parojn da lensoj.

Pro granda trankviliĝo, forgesinte ĉiujn malbelaĵojn, kiujn mi vidis kaj aŭdis, mi endormiĝis kaj mi vekiĝis kiam la preĝado estis fininta. Mi konstatis, ke mi ne dormis tiun nokton kaj mi maltrankviliĝis pensante, ke mi ankaŭ tro ekspluatis miajn fortojn. Kaj en tiu momento, elirinte eksteren, miaj pensoj komencis esti obseditaj de la rememoro pri la knabino.

Mi provis distri min, kaj mi komencis rapide moviĝi tra la altebenaĵo. Mi sentis ioman vertiĝon. Mi batis miajn frostorigidajn manojn unu kontraŭ la alia. Mi batis miajn piedojn sur la tero. Mi estis ankoraŭ dormema, tamen mi sentis min veka kaj plena de vivo. Mi ne komprenis, kio okazas al mi.