KVARA TAGO - vesperaj preghoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Vesperaj preĝoj

Kiam Alinardo ŝajne havigas valorajn informojn kaj Vilhelmo malkaŝas sian metodon por atingi eblan veron el serio da certaj eraroj.

Pli poste Vilhelmo malsupreniris el la scriptorium bonhumora. Dum ni atendis la horon de la vespermanĝo, ni trovis Alinardo’n en la klostro. Memorante lian peton, mi jam en la antaŭa tago akiris kelkajn kikerojn en la kuirejo, mi proponis al li kelkajn. Li dankis min, metante ilin en sian sendentan kaj salivumantan buŝon. “Ĉu vi vidis, knabo?”, li diris al mi, “ankaŭ la alia kadavro kuŝis tie, kie la libro anoncis ĝin... Nun vi atendu la kvaran trumpeton!”

Mi demandis lin, kial li pensis, ke la ŝlosilo por kompreni la sinsekvon de la krimoj estas en la libro de Apokalipso. Li rigardis min mirigita: “La libro de Johano proponas la ŝlosilon de ĉio!” Kaj li aldonis, kun grimaco de rankoro: “Mi tion sciis, mi jam delonge diris tion... Estis mi, vi scias, kiu proponis al la Abato... al la tiama Abato, kolekti kiel eble plej multe da komentoj pri Apokalipso. Mi devis fariĝi bibliotekisto... Sed poste tiu alia sukcesis esti sendita al Silos, kie li trovis la plej belajn manuskriptojn, kaj revenis kun belega kaptaĵo... Ho, li sciis, kien serĉi, ankaŭ ĉar li parolis la lingvon de la malfideluloj... Kaj do li ricevis la taskon gardi la bibliotekon, mi ne. Sed Dio punis lin kaj enirigis lin en la regnon de mallumo frutempe. Ha, ha...”, ridaĉis malice tiu maljunulo, kiu ĝis tiam, enprofundigita en la trankvileco de sia alta aĝo, aspektis al mi senkulpa infano.

“Kiu estis tiu, pri kiu vi parolas?” Vilhelmo demandis. Li rigardis nin mirigite. “Pri kiu mi parolis? Mi ne memoras... tio okazis antaŭ multe da tempo. Sed Dio punas, Dio forstrekas, Dio ankaŭ malklarigas rememorojn. Multaj agoj de fiereco estis faritaj en la biblioteko. Precipe ekde kiam ĝi falis en la manojn de alilandanoj. Dio ankoraŭ punas...”

Ni ne sukcesis igi, ke li diru pliajn vortojn kaj ni lasis lin en sia trankvila kaj rankora delirado. Vilhelmo diris, ke tiu interparolo estis interesa por li: “Alinardo estas aŭskultenda homo, ĉiufoje kiam li parolas, li diras ion interesan”.

“Kion li diris ĉi-foje?”

“Adso,” diris Vilhelmo, “solvi misteron ne estas la samo ol dedukti el unuaj principoj. Nek ĝi egalas al kolekto de multaj specifaj datumoj kaj por poste konkludi ĝeneralan leĝon. Prefere, ĝi signifas stari fronte al unu, aŭ du, aŭ tri specifaj faktoj, kiuj ŝajne havas nenion komunan, kaj klopodi imagi ĉu ili povas esti multaj kazoj de ĝenerala leĝo, kiun vi ankoraŭ ne konas, kaj kiun eble oni neniam vortumis. Certe, se vi scias, kiel diras la filozofo, ke homo, ĉevalo kaj mulo ne havas galon kaj ili ĉiuj vivas longe, vi povas klopodi vortumi la principon, laŭ kiu bestoj sen galo vivas longe. Sed konsideru la bestojn kun kornoj. Kion pri la kornoj? Subite vi rimarkas, ke ĉiuj kornohavaj bestoj ne havas dentojn en la supra makzelo. Ĝi estus bela malkovro, se vi ne rimarkus, ke, ve, estas bestoj sen dentoj en la supra makzelo kaj tamen sen kornoj, kiel la kamelo. Fine, vi rimarkas, ke ĉiuj bestoj sen dentoj en la supra makzelo havas du stomakojn. Nu, vi povas imagi, ke tiuj, kiuj ne havas sufiĉe da dentoj, malbone maĉas kaj tial ili bezonas du stomakojn por povi pli bone digesti manĝaĵojn. Sed kial la kornoj? Tiam vi klopodas imagi pri la kornoj konkretan motivon, laŭ kiu la manko de dentoj havigas al la besto tro da osta materio, kiu devas eliĝi el alia parto. Sed ĉu tio estas sufiĉa klarigo? Ne, ĉar la kamelo ne havas suprajn dentojn, ĝi havas du stomakojn, sed ne kornojn. Kaj sekve vi devas imagi ankaŭ finan kaŭzon. La osta materio elstariĝas kiel kornoj nur ĉe bestoj, kiuj ne havas aliajn defendrimedojn. Male, la kamelo havas tre malmolan haŭton kaj ne bezonas kornojn. Tiam la leĝo povus esti...”

“Sed kian rilaton kun ni havas ĉio tio?” mi demandis malpacience, “kaj kial vi okupiĝas pri bestoj kun kornoj?”

“Mi neniam okupiĝis pri ili, sed la episkopo de Lincoln multe pritraktis tion, sekvante ideon de Aristotelo. Verdire, mi ne scias, ĉu la motivoj, kiujn li trovis, estas tiuj ĝustaj, nek mi iam kontrolis, kie la kamelo havas siajn dentojn kaj kiom da stomakoj ĝi havas: sed mi volis diri al vi, ke la serĉado de klarigaj leĝoj, en naturaj faktoj, progresas laŭ turmenta maniero. Fronte al kelkaj neklarigeblaj faktoj vi devas provi imagi multajn ĝeneralajn leĝojn, en kiuj vi ankoraŭ ne vidas la kunligon kun la faktoj, kiujn vi pritraktas: kaj, abrupte, en la subita kunligo de rezulto kun kazo kaj leĝo, aperas rezono, kiu ŝajnas pli konvinka ol la aliaj. Vi provas apliki ĝin al ĉiuj similaj kazoj, uzi ĝin por prognozi, kaj vi konstatas, ke vi bone divenis. Sed ĝis la fino vi neniam scios, kiujn predikatojn enkonduki en vian rezonadon kaj kiujn forlasi. Kaj la samon faras mi nun. Mi ordigas sinsekve multajn disajn elementojn kaj mi faras hipotezojn. Sed mi devas pensi multajn el ili, kaj multaj estas tiuj tiom absurdaj, ke mi hontus konigi ilin al vi. Nu, en la kazo de ĉevalo Brunello mi vidis la spurojn, mi imagis multajn inter si kompletigajn kaj kontraŭdirajn hipotezojn: ĝi povus esti ĉevalo forkuranta, povus esti, ke rajdante tiun belan ĉevalon la Abato malsupreniris la deklivon, povus esti, ke ĉevalo Brunello lasis spurojn sur la neĝo kaj alia ĉevalo, Favello, la antaŭan tagon, postlasis harojn en la arbetaĵo, kaj ke la arbobranĉoj estis rompitaj de homoj. Mi ne sciis, kio estas la ĝusta hipotezo, ĝis mi vidis la kelmastron kaj la servistojn ĉirkaŭrigardi maltrankvilaj. Tiam mi komprenis, ke la hipotezo pri Brunello estas la unika bona, kaj mi klopodis pruvi, ĉu ĝi estas vera, alparolante la monaĥojn kiel mi faris. Mi venkis, sed mi povis ankaŭ malvenki. La aliaj kredis, ke mi estas saĝa ĉar mi venkis, sed ili ne sciis pri la multaj kazoj kiam mi estis malsaĝa ĉar mi perdis, kaj ili ne sciis, ke momenton antaŭ ol venki, al mi ne estis certa mia venko. Nun, pri la abatejaj okazaĵoj, mi havas multajn belajn hipotezojn, sed ne estas evidenta fakto, kiu permesu al mi decidi, kiu estas la plej bona. Do, prefere ol ŝajni malsaĝa poste, mi rezignas ŝajni lerta nun. Lasu min pensi denove, ĝis morgaŭ almenaŭ”.

Mi komprenis tiumomente, kia estas la rezonmaniero de mia majstro, kaj ĝi ŝajnis al mi tre malsama ol tiu de filozofo, kiu rezonas laŭ unuaj principoj, tiel ke lia intelekto preskaŭ alprenas la manierojn de la dia intelekto. Mi komprenis, ke, kiam li ne havas respondon, Vilhelmo proponas multajn kaj tre malsamajn inter si respondojn. Mi restis perpleksa.

“Sed sekve,” mi kuraĝis komenti, “vi ankoraŭ estas malproksima el la solvo...”

“Mi estas tre proksima,” diris Vilhelmo, “sed mi ne scias al kiu”.

“Do, vi ne havas eĉ unu respondon al viaj demandoj?”

“Adso, se mi havus ĝin, mi instruus teologion en Parizo”.

“Ĉu en Parizo ili ĉiam havas la ĝustan respondon?”

“Neniam,” diris Vilhelmo, “sed ili estas tre certaj pri siaj eraroj”.

“Kaj vi,” mi diris kun impertinenteco de infano, “ĉu vi neniam faras erarojn?”

“Ofte,” li respondis. “Sed anstataŭ ol formuli nur unu, mi imagas multajn el ili, tiel ke mi fariĝas nenies sklavo”.

Mi havis la impreson, ke Vilhelmo tute ne interesiĝas pri la vero, kiu estas nenio krom alĝustigo inter la afero kaj la intelekto. Male, li ĝuis imagi kiom da eblecoj estas eblaj.

En tiu momento, mi konfesas, mi perdis esperon pri mia majstro kaj mi surpriziĝis pensante: “Feliĉe la inkvizicio alvenis”. Mi partianiĝis por la soifo je vero, kiu animis Bernardo Gui’n.

Kaj kun ĉi tiu kulpa spirita inklino, pli maltrankvila ol Judaso en la nokto de la Sankta Ĵaŭdo, mi eniris la refektorion kun Vilhelmo por manĝi la vespermanĝon.