KVINA TAGO - kompletorio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvina tago - Kompletorio

Kiam oni aŭskultas predikon pri la alveno de la Antikristo kaj Adso malkovras la povon de la propraj nomoj.

La vesperaj preĝoj okazis antaŭe laŭ konfuza maniero, dum daŭris la pridemandado de la provizestro, kun la novicoj, kiuj, scivolemaj, fuĝis el sia majstro por spekti tra fenestroj kaj muraj fendoj tion, kio okazis en la kapitula salono. Necesis nun, ke la tuta komunumo preĝu por la bona animo de Severino. Oni pensis, ke la abato parolos al ĉiuj, kaj oni demandis al si, kion li diros. Male, post la rita legado de la prediko de sankta Gregoro, post la responsoria kaj la aliaj tri preskribitaj psalmoj, la abato aperis sur la predikejo, sed nur por diri, ke li silentos tiun vesperon. Tro da malfeliĉoj turmentis la abatejon, li diris, por ke la komuna patro mem povu paroli kun la akcento de riproĉanto kaj admonanto. Necesis, ke ĉiuj senescepte faru severan konscienckzamenon. Sed ĉar iu devis paroli, li proponis, ke la admono venu de tiu, kiu, pli maljuna ol ĉiuj kaj nun proksima al morto, estu malpli koncernata ol ĉiuj de la surteraj pasioj, kiuj kaŭzis multajn malbonaĵojn. Laŭ la aĝo, la parolrajto apartenus al Alinardo de Grottaferrata, sed ĉiuj sciis, kiom delikata estas la sano de la respektinda frato. Tuj post Alinardo, en la ordo starigita de la neevitebla tempopaso, estis Jorge. La abato sekve donis al li la parolrajton.

Ni aŭdis murmuron el tiu parto de la sidlokoj, kie kutime sidis Ajmaro kaj la aliaj italoj. Mi imagis, ke la abato konfidis la predikon al Jorge sen demandi al Alinardo. Mia majstro rimarkigis al mi mallaŭte, ke ne paroli estis prudenta decido por la abato: ĉar kion ajn li diros, tion peze juĝos Bernardo kaj la aliaj ĉeestantoj el Avinjono. La maljuna Jorge limiĝus diri kelkajn siajn mistikajn profetaĵojn, kaj la avinjonanoj ne rekonus pri ili al ili multe da graveco. “Ne mi tamen,” aldonis Vilhelmo, “ĉar mi kredas, ke Jorge ne akceptus nek petus paroli, se li ne havus tre precizan celon”.

Jorge suriris la predikejon, subtenata de iu. Lia vizaĝo estis lumigita per la lumo el la tripiedo, kiu sola heligis la navon. La lumo de la flamo elstarigis la mallumon, kiu ŝvebis en liaj okuloj, kiuj aspektis du nigraj truoj.

Li eksilentis, kaj lia vaka rigardo “Plejamataj fratoj,” li komencis, “kaj vi ĉiuj, karaj gastoj niaj, se vi aŭskultos ĉi tiun kompatindan maljunulon... La kvar mortigojn, kiuj turmentis nian abatejon - sen paroli pri la pekoj, malnovaj kaj freŝaj, de la plej mizeraj el la vivantoj – oni ne povas, vi scias, atribui al la severeco de la naturo, kiu, per siaj senĉesaj ritmoj, ordigas nian surteran tagon, ekde la lulilo ĝis la tombo. Vi ĉiuj povas pensi, ke, kvankam ĝi ĉagrenis vin, ĉi tiu malĝoja okazintaĵo ne koncernas vian animon, ĉar ĉiuj krom unu estas senkulpaj, kaj kiam ĉi tiu estos punita, certe restos por vi la funebrado pro la neĉeesto de la forpasintoj, sed vi ne devos senkulpigi vin je iu ajn akuzo antaŭ la tribunalo de Dio.Vi tion opinias. Frenezuloj!” li kriis per terura voĉo. “Vi estas frenezaj kaj arogantuloj! Kiu murdis, tiu prezentiĝos fronte al Dio kun la ŝarĝo de siaj pekoj, sed nur ĉar li konsentis esti la peranto de la dekretoj de Dio. Samkiel estis necese, ke iu perfidu Jesuon, por ke la mistero de la elaĉeto plenumiĝu, kvankam la Sinjoro dekretis kondamnon kaj malhonoron por tiuj, kiuj lin perfidis, tiel same iu dum ĉi tiuj tagoj pekis, alportante morton kaj detruon, sed mi diras al vi, ke ĉi tiu detruo estis, se ne dezirata, almenaŭ permesita de Dio por humiligi nian fierecon!”

Li eksilentis kaj turnis sian malplenan rigardon al la malgajhumora kunvenintaro, kvazaŭ per la okuloj li povus kapti la emociojn, dum fakte per la orelo li gustumis la silenton estigitan de la konsterniĝo.

“En ĉi tiu komunumo,” li daŭrigis, “la aspido de orgojlo serpentumas delonge. Sed pri kia fiero temas? Ĉu la orgojlo pro potenco en monaĥejo izolita de la mondo? Certe ne. Ĉu la orgojlo pro riĉeco? Miaj fratoj, antaŭ ol en la konata mondo reeĥis longaj plendoj pri malriĉeco kaj posedo, ekde la epoko de nia fondinto ni, ankaŭ kiam ni havis ĉion, havis nenion, nia unika vera riĉeco estas la observado de la regulo, la preĝado kaj la laboro. Sed de nia laboro, de la laboro de nia ordeno, kaj precipe de la laboro de ĉi tiu monaĥejo estas parto – nu, substanco - la studo kaj la gardado de scio. La gardado, mi diras, ne la esploro, ĉar propraĵo de la scio, dia afero, estas la fakto, ke ĝi estas kompleta kaj fiksita ekde la komenco en la perfekteco de la dia parolo, kiu esprimiĝas al si mem. La gardado, mi diras, ne la esploro, ĉar propraĵo de la scio, homa afero, estas la fakto, ke ĝi estas fiksita kaj kompletigita tra la jarcentoj ekde la predikado de la profetoj ĝis la interpretado fare de la patroj de la eklezio. Ne estas progreso, ne estas revolucio de la epokoj, en la historio de la scio, sed, maksimume, daŭra kaj supernobla sumigo. La homa historio paŝadas, per nehaltigebla moviĝo, ekde la kreado, tra la elaĉeto, ale al la reveno de la triumfanta Kristo, kiu aperos ĉirkaŭita de glorkrono por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, sed la scio, dia kaj homa, ne sekvas ĉi tiun kurson: firma kiel roko, kiu ne falas, ĝi ebligas al ni, kiam ni fariĝas humilaj kaj atentaj je ĝia voĉo, sekvi, profeti ĉi tiun kurson, sed ĝi ne estas tuŝita de la kurso. ‘Mi estas, kiu estas’, diris la Dio de la judoj. ‘Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo’, diris Nia Sinjoro Jesuo. Jen, la scio nenio estas krom la mirigita komento pri ĉi tiuj du veroj. Ĉio cetera estis dirita kiel aldono, ĝi estis proponita de la profetoj, evangeliistoj, patroj kaj doktoroj por igi pli klaraj ĉi tiujn du sentencojn. Kaj foje ankaŭ taŭga komento venis el la paganoj, kiuj ne konis ilin, kaj iliaj vortoj estis enprenitaj de la kristana tradicio. Sed preter tio, nenio restas por diri. Oni devas remediti, komentarii, konservi. Ĉi tio estis kaj devas esti la ofico de ĉi tiu nia abatejo kun ĝia belega biblioteko - nenio alia. Oni diras, ke orienta kalifo iun tagon bruligis la bibliotekon de fama kaj glora kaj fiera urbo kaj ke, dum tiuj miloj da libroj brulis, li diris, ke ili povas kaj devas malaperi: ĉar, aŭ ili rediris tion, kion jam diris la Korano, kaj tial ili estis senutilaj, aŭ ili kontraŭdiris tiun libron, sankta por la malfideluloj, kaj tial ili estis malutilaj. La doktoroj de la eklezio, kaj ni konsentas kun ili, ne pensis tion. Ĉio, kio esprimas komentarion kaj klarigon de la Skribo, devas esti konservata, ĉar ĝi kreskigas la gloron de la diaj tekstoj; ĉio, kio kontraŭdiras ilin, ne devas esti detruita, ĉar nur konservante ĝin oni povos kontraŭdiri ĝin sekve, fare de tiuj, kiuj kapablas kaj havas ĉi tiun taskon, laŭ la maniero kaj en la tempo, kiujn la Sinjoro aranĝos. El tio fontas la respondeco de nia ordeno tra la jarcentoj, kaj la ŝarĝo por nia abatejo hodiaŭ: fieraj pri la vero, kiun ni proklamas, humilaj kaj prudentaj gardantoj de la vortoj malamikoj de la vero, sen lasi, ke ili malpurigu nin. Nu, miaj fratoj, kiu estas la peko pro fiereco, kiu povas tenti monaĥon studulon? Taksi sian laboron ne kiel gardadon sed kiel serĉon de iu informo ankoraŭ ne donita al la homoj, kvazaŭ la lasta ne jam resonis per la vortoj de la lasta anĝelo, kiu parolas en la lasta libro de la Skribo: ‘Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro: se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro; kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian parton el la libro de la vivo kaj el la sankta urbo kaj el la aferoj, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro’. Jen... ĉu ne ŝajnas al vi, miaj malbonsortaj fratoj, ke ĉi tiuj vortoj aludas tion, kio lastatempe okazis inter tiuj ĉi muroj, dum tio, kio okazis inter tiuj ĉi muroj aludas la historion mem de la jarcento en kiu ni vivas, strebanta per paroloj kaj verkoj, en la urboj samkiel en la kasteloj, en la imponaj universitatoj kaj en la katedralaj preĝejoj, klopodi kun peno malkovri novajn kodicilojn por la vortoj de la vero, distordante la sencon de tiu vero jam riĉa je ĉiuj komentarioj kaj bezonanta, anstataŭ stultaj kromaldonoj, nur kuraĝan defendon? Ĉi tiu estas la fiereco, kiu serpentumis kaj daŭre serpentumas tra ĉi tiuj muroj: kaj mi diras al tiuj, kiuj penadis kaj penadas rompi la sigelojn de la libroj malpermesitaj al ili, ke ĝuste ĉi tiun fierecon la Sinjoro volis puni kaj kiun Li daŭre punos, se li ne malkreskos kaj ne humiliĝos, ĉar ne estas malfacile por la Sinjoro trovi, ĉiam kaj denove, pro nia malforteco, la ilojn de sia venĝo”.

“Ĉu vi aŭskultis, Adso?” Vilhelmo murmuris al mi. “La maljunulo scias pli multe ol tio, kion li diras. Ĉu li metis aŭ ne siajn manojn al la nuna eventaro, li scias, kaj li avertas, ke se la scivolemaj monaĥoj daŭre invadas la bibliotekon, la abatejo ne retrovos pacon”.

Jorge nun, post longa paŭzo, rekomencis paroli.

“Sed kiu, finfine, estas la simbolo mem de ĉi tiu fiereco, kies bildo kaj heroldoj, komplicoj kaj flagoportantoj estas la fieruloj? Kiu vere agis kaj eble ankaŭ agas ene de ĉi tiuj muroj, por averti nin, ke la finaj tempoj estas proksimaj - kaj konsoli nin, ĉar se la finaj tempoj estas proksimaj, la suferoj certe estos neelteneblaj, sed ne senfinaj en la tempo, ĉar la granda ciklo de ĉi tiu universo kompletiĝas? Ho, vi tion bone komprenis, kaj vi timas diri ilian nomon, ĉar ĝi estas ankaŭ la via kaj vi timas paroli, sed se vi timas, mi ne timas, kaj ĉi tiun nomon mi diros tre laŭte, por ke viaj intestoj tordiĝu pro timo kaj viaj dentoj batu ĝis tranĉi vian langon, kaj por ke la malvarmo, kiu formiĝos en via sango, faligu malluman vualon sur viajn okulojn... Li estas la malpura besto, li estas la Antikristo!”

Li denove tre longe paŭzis. La ĉeestantoj aspektis mortintoj. La sola moviĝanta aĵo en la tuta preĝejo estis la flamo el la tripiedo, sed ankaŭ la ombroj, kiujn ĝi formis, ŝajnis frostiĝi. La nura malforta sono estis la spirego de Jorge, kiu forviŝis la ŝviton el sia frunto. Poste Jorge rekomencis.

“Eble vi volas diri al mi: ne, li ankoraŭ ne estas venanta, kie estas la signoj de lia alveno? Sensaĝulo tiu, kiu dirus tion! Ja ni havas antaŭ niaj okuloj la katastrofojn, kiuj tion anoncas tagon post tago, en la granda amfiteatro de la mondo, kaj en ĝia reduktita bildo, kiu estas ĉi tiu abatejo. Oni diris, ke kiam tiu momento alproksimiĝos, elstaros fremda reĝo en la okcidento, mastro de grandegaj fraŭdoj, ateisto, mortiganto de homoj, fraŭdema, soifanta je oro, lerta pri ruzeco, malvirta, malamiko de la fideluloj kaj ilia persekutanto, kaj liatempe la arĝento ne gravos sed nur la oro! Mi scias bone: vi, kiuj aŭskultas min, tuj demandis al si ĉu tiu, pri kiu mi parolas, verŝajne estas la papo aŭ la imperiestro aŭ la reĝo de Francujo aŭ iu ajn alia, por povi diri: li estas mia malamiko kaj mi staras je la bona flanko! Sed mi ne estas tiom naiva, ke mi indikas al vi precize iun ĉar la Antikristo, kiam li alvenas, venas en ĉiujn kaj por ĉiuj, kaj ĉiu estas parto de li. Li estos en la bandoj de banditoj, kiuj prirabas urbojn kaj regionojn, li estos en neatenditaj signoj el la ĉielo, kie subite aperos ĉielarkoj, kornoj kaj fajroj, dum aŭdiĝos muĝado de voĉoj kaj la maro bolos. Oni diris, ke homoj kaj bestoj generos drakojn, sed oni volis diri, ke la koroj koncipos malamon kaj malpacon, ne rigardu ĉirkaŭ vi por ekvidi la bestojn de la miniaturoj de la pergamenoj, kiuj tre plaĉas al vi! Oni diris, ke ĵus edziniĝintaj junulinoj naskos infanojn, kiuj jam perfekte parolas, kiuj alportos la anoncon pri la matureco de la tempoj kaj ili petos esti mortigitaj. Sed ne rigardu en la vilaĝoj en la valo, la tro saĝaj infanoj jam estas mortigitaj inter tiuj ĉi muroj! Kaj samkiel tiuj infanetoj de la profetaĵoj, ili havis la aspekton de jam blankharaj homoj, kaj de la profetaĵo ili estis la kvarpiedaj filoj kaj la fantomoj, kaj la embrioj, kiuj devis profeti en la utero de la patrinoj eldirante magiajn sorĉojn. Kaj ĉio estas skribita, ĉu vi scias tion? Kaj ĉio estis skribita, ĉu vi scias? Estas skribite, ke estos multaj agitiĝoj ĉe la sociaj klasoj, en la popoloj, en la eklezioj; ke staros maljustaj, perversaj, plenaj je malestimo, avidaj paŝtistoj, avidaj je plezuroj, amantoj de profito, memkontentaj per vanaj paroloj, fanfaronaj, orgojloplenaj, manĝemaj, arogantaj, trempitaj en volupto, serĉantoj de vana gloro, malamikoj de la evangelio, pretaj rifuzi la mallarĝan pordon, por malestimi la veran Parolon, kaj ili malamos ĉiun formon de pieco, ili ne pentos pri sia pekado, kaj pro tio ĉe la popoloj disverŝiĝos nekredemo, frata malamo, malboneco, krudeco, envio, indiferenteco, ŝtelado, ebriiĝo, malmodereco, volupto, karna plezuro, malĉasteco kaj ĉiuj aliaj malvirtoj. Malaperos ĉagreniĝo, humileco, amo al paco, malriĉeco, kompato, la donaco de la ploro... Nu, ĉu vi ĉiuj, monaĥoj de la abatejo kaj gravuloj alvenintaj deekstere, ne rekonas vin mem?”

Dum la posta paŭzo aŭdiĝis susurado. Temis pri kardinalo Bertrando, kiu maltrankviliĝis en sia sidloko. Ja, mi pensis, Jorge agis kiel granda predikisto, kaj dum li vipadis siajn fratojn, li ankaŭ ne indulgis la vizitantojn. Kaj mi ne scias, kion mi fordonus interŝanĝe por scii, kio kirliĝis en la kapo de Bernardo en tiu momento, aŭ en tiuj de la dikaj avinjonanoj.

“Kaj estos je tiu punkto, kiu estas ĝuste la nuna,” tondris Jorge, “la Antikristo havos sian blasfeman aperon en la mondo, simia imito, kiel li volas esti, de Nia Sinjoro. En tiuj tempoj (kiuj estas la nunaj) ĉiuj regnoj estos ruinigitaj, estos malsato kaj malriĉeco, kaj manko de rikoltoj, kaj vintroj el eksterordinara frosto. Kaj la filoj de tiuj tempoj (kiuj estas la nunaj) ne plu havos iun, kiu administru iliajn varojn kaj kiu konservu en iliaj deponejoj la nutraĵojn, kaj ili estos ĉikanitaj en la merkatoj por aĉetoj kaj vendoj. Beataj, do, estos tiuj, kiuj ne plu vivas, aŭ kiuj, vivante, sukcesos transvivi! Tiam alvenos la filo de perdiĝo, la kontraŭulo, kiu sin gloras kaj ŝveliĝas, elmontrante multoblajn virtojn por trompi la tutan teron kaj venki la justulojn. Sirio kolapsos kaj priploros siajn filojn. Kilikio levos la kapon, ĝis aperos tiu, kiu estas vokata por juĝi ĝin. La filino de Babelo leviĝos de la trono de sia majesto, por trinki el la kaliko de amareco. Kapadocio, Likio kaj Likaonio kliniĝos, ĉar tutaj homamasoj estos detruitaj en la korupto de ilia maljusteco. Tendaroj de barbaroj kaj militaj ĉaroj aperos ĉie por okupi la terojn. En Armenio, Ponto kaj Bitinio, adoleskantoj mortos per glavo, knabinetoj falos en kaptitecon, filoj kaj filinoj konsumos sangadulton, Pisidio, kiu tiom elstarigas sin pro sia gloro, kuŝos elĉerpita, la glavo trapasos meze de Fenicio, Judujo vestiĝos per funebraj vestaĵoj kaj sin pretigos por la tago de pereo pro sia malpureco. Ĉiuloke poste aperos abomenindaĵoj kaj ruiniĝo, la Antikristo konkeros la Okcidenton kaj detruos la komunikvojojn, li havos glavon kaj ardantan fajron en siaj manoj kaj brulos ĉion per la perforto de la furioza flamo: lia forto estos la blasfemado, trompo estos lia mano, tiu dekstra estos ruinigo, la maldekstra alportos mallumon. Jen la trajtoj, kiuj distingos lin: lia kapo estos el ardanta fajro, lia dekstra okulo estos punktita per sango, lia maldekstra okulo havos verdan koloron kiel okulo de kato, kaj li havos du pupilojn, kaj liaj palpebroj estos blankaj, lia malsupra lipo granda, li havos malfortan femuron, grandajn piedojn, platan kaj longan dikfingron!”

“Ĝi aspektas lia portreto,” flustris rikane Vilhelmo. Ĝi estis tre malpia frazo, sed mi estis dankema al li pro ĝi, ĉar miaj haroj hirtiĝis. Mi apenaŭ retenis ridon, ŝvelante miajn vangojn kaj eligante spiron el miaj fermitaj lipoj. Bruo, kiu, en la silento estiĝinta post la lastaj vortoj de la maljunulo, tre bone aŭdiĝis, sed feliĉe ĉiuj pensis, ke iu tusis aŭ ploris aŭ horortremis, kaj cetere ĉiuj havis bonan motivon por tio.

“Ĝi estas la momento,” diris tiam Jorge, “kiam ĉio dronos en forgeson, la filoj levos la manojn kontraŭ siaj gepatroj, la edzino komplotos kontraŭ sia edzo, la edzo jurpersekutos sian edzinon, la mastroj estos malhumanaj rilate al servistoj kaj la servistoj malobeos siajn mastrojn, ne plu estos respekto por la maljunuloj, la adoleskantoj petos komandi, la laboro ŝajnos al ĉiuj senutila penado, ĉie ajn leviĝos glorkantoj al trolibereco, malvirto, diboĉa libereco de moroj. Kaj post tio, sekvos granda ondo de seksperfortoj, adultoj, falsĵuroj, pekoj kontraŭ la naturo, kaj malbonoj, kaj aŭguradoj, kaj sorĉoj, kaj aperos en la ĉielo flugantaj korpoj, ekstaros meze de bonaj kristanoj falsaj profetoj, falsaj apostoloj, koruptantoj, trompistoj, sorĉistoj, seksperfortantoj, avaruloj, falsĵurintoj kaj falsantoj, la paŝtistoj transformiĝos en lupojn, la pastroj mensogos, la monaĥoj deziros la aferojn de la mondo, la malriĉuloj ne rapidos helpi la gvidantojn, la potenculoj estos senkompataj, la justuloj estos atestantoj de maljusteco.

Ĉiuj urboj estos skuitaj de tertremoj, estos plagoj en ĉiuj regionoj, ventoŝtormoj levos la teron, la kampoj estos poluitaj, la maro sekrecios duonnigrajn likvaĵojn, novaj nekonataj mirindaĵoj okazos sur la luno, la steloj forlasos sian normalan kurson, aliaj - nekonataj - sulkos la ĉielon, neĝos somere kaj arde varmos vintre. Kaj komenciĝos la tempoj de la fino kaj la finaj tempoj… En la unua tago je la tria horo granda kaj potenca voĉo leviĝos en la ĉiela volbo, purpura nubo alproksimiĝos el la nordo, tondro kaj fulmo sekvos ĝin, kaj sur la teron pluvos sango. En la dua tago la tero estos elradikigita de sia loko, kaj la fumo de granda fajro trapasos la pordegojn de la ĉielo. En la tria tago la abismoj de la tero bruos el la kvar anguloj de la kosmo. La pinto de la ĉiela volbo malfermiĝos, la aero pleniĝos je kolonoj de fumo kaj estos malbonodoro de sulfuro ĝis la deka horo. En la kvara tago frumatene la abismo fandiĝos kaj bruegos, kaj konstruaĵoj falos. En la kvina tago je la sesa horo la potencoj de la lumo kaj la rado de la suno estos nuligitaj, kaj estos mallumo en la mondo ĝis la vespero, kaj la steloj kaj la luno ĉesos sian taskon.

En la sesa tago je la kvara horo la ĉiela volbo fendiĝos de oriento al okcidento kaj la anĝeloj povos rigardi la teron tra la fendeto de la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero, povos vidi la anĝelojn rigardantajn el la ĉielo. Tiam ĉiuj homoj kaŝos sin sur la montoj por eviti la rigardon de la justaj anĝeloj. Kaj en la sepa tago Kristo venos en la lumo de sia patro. Kaj tiam estos la juĝo de la bonuloj kaj ilia supreniro, al la eterna feliĉo de iliaj korpoj kaj animoj. Sed ĉi-nokte vi ne meditos pri tio, fieraj fratoj! La pekuloj ne povos vidi la tagiĝon de la oka tago, kiam dolĉa kaj tenera voĉo leviĝos el la oriento, meze de la ĉielo, kaj aperos tiu Anĝelo, kiu havas povon super ĉiuj aliaj sanktaj anĝeloj, kaj ĉiuj anĝeloj antaŭenvenos kune kun li, sidantaj sur nuba ĉaro, plenaj je ĝojo, kurantaj rapide tra la aero, por liberigi la elektitojn, kiuj havis kredon, kaj ĉiuj kune plezuriĝos ĉar la pereo de ĉi tiu mondo konsumiĝis!

Ne pro ĉio tio ni devas orgojle mem kontenti ĉi-vespere! Anstataŭe, ni meditu pri la vortoj, kiujn la Sinjoro elparolos, por elpeli tiujn, kiuj ne meritas savon: foriru de mi, malbenataj, en la eternan fajron, kiun preparis por vi la diablo kaj liaj servistoj! Vi mem akiris ĝin por vi, kaj nun ĝuu ĝin! Foriru de mi, malsuprenirante en la senspiritan mallumon kaj en la neestingeblan fajron! Mi donis al vi formon kaj vi faris vin sekvantoj de alia! Vi faris vin sklavoj de alia mastro, iru kaj loĝu kun li en mallumo, kun li, la serpento, kiu ne ripozas, meze de la grincado de dentoj! Mi donis al vi orelon por aŭskulti la Skribojn, kaj vi aŭskultis la vortojn de la paganoj! Mi kunmetis buŝon por ke vi gloru Dion, kaj vi uzis ĝin por la malveraĵoj de poetoj kaj por la enigmoj de krudaj ŝerculoj! Mi donis al vi okulojn por vidi la lumon de miaj ordonoj, kaj vi uzis ilin por rigardi en la mallumon! Mi estas juĝisto homa tamen justa. Al ĉiu mi donos tion, kion li meritas. Mi volus esti mizerikorda al vi, sed mi ne trovas oleon en viaj vazoj. Mi emus kortuŝiĝi pri vi, sed viaj lampoj estas kovritaj de fumo. Foriru de mi... Tiel parolos la Eternulo. Kaj tiuj... kaj ni verŝajne, malsupreniros en la eternan torturon. En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”.

“Amen!” ĉiuj respondis unuvoĉe.

Ĉiuj monaĥoj viciĝintaj, sen flustri, iris al siaj pajlolitoj. Sen la deziro paroli unu al la alia, ankaŭ la franciskanoj kaj la homoj de la papo malaperis, dezirante izoliĝi kaj ripozi. Mia koro estis peza.

“Iru al via lito, Adso,” diris al mi Vilhelmo, surirante la ŝtuparon de la gastejo de la pilgrimuloj. “La nuna ne estas vespero por ĉirkaŭvagi. Bernardo Gui povus havi la ideon fruigi la finon de la mondo komencante de niaj kadavroj. Morgaŭ ni klopodos partopreni en la matenaj preĝoj, ĉar Mikaelo kaj la aliaj franciskanoj tuj poste foriros.”

“Ĉu ankaŭ Bernardo foriros kun siaj kaptitoj?” mi demandis per malforta voĉo. “Li certe havas nenion plian por fari ĉi tie. Li volos atingi Avinjonon’n antaŭ Mikaelo, por ke la alveno de ĉi-lasta koincidu kun la proceso kontraŭ la provizestro, franciskano, herezulo kaj murdinto. La bruligo de la provizestro donos favoran lumon al la unua renkontiĝo de Mikaelo kun la papo”.

“Kaj kio okazos al Salvatore... kaj al la knabino?”

“Salvatore akompanos la provizestron, ĉar li devos doni ateston dum la juĝafero. Povas esti, ke kontraŭ ĉi tiu komplezo, Bernardo savos lian vivon. Eble li lasos lin fuĝi kaj poste li aranĝos lian mortigon. Aŭ eble li vere lasos lin foriri, ĉar iu kiel Salvatore tute ne gravas por iu kiel Bernardo. Kiu scias, eble li fariĝos bandito buĉanto de irantoj en iu arbaro de Langvedoko...”

“Kaj kion pri la knabino?”

“Mi diris al vi, ŝi estas bruligita karno. Sed oni ŝin bruligos antaŭ la alveno, dumvoje, por edifi iun vilaĝon de kataraj herezuloj, laŭlonge de la marbordo. Mi aŭdis, ke Bernardo devas renkontiĝi kun sia kolego Jacques Fournier (memoru ĉi tiun nomon, ĉar nun li bruligas albigensojn, sed li havas pli ambiciajn celojn) kaj bela sorĉistino por surmeti sur la ŝtiparo plikreskigos la prestiĝon kaj la famon de ili ambaŭ...”

“Sed ĉu oni ne povas fari ion por savi ilin?” mi kriis. “Ĉu la abato ne povas interveni?”

“Por kiu? Por la provizestro, kiu konfesis sian kulpon? Por mizerulo kiel Salvatore? Aŭ ĉu vi pensas pri la knabino?”

“Kaj se tiel estus?” mi kuraĝis diri. “Finfine, ŝi estas la sola vere senkulpa el la tri, vi scias, ke ŝi ne estas sorĉistino...”

“Kaj ĉu vi pensas, ke la abato, post tio, kio okazis, volas riski la malmultan prestiĝon, kiu restas al li, por favori sorĉistinon?”

“Sed li surprenis la respondecon pri la fuĝo de Ubertino!”

“Ubertino estis unu el liaj monaĥoj kaj estis akuzita pri nenio. Kaj kian stultaĵon vi diras al mi, Ubertino estis grava persono, Bernardo nur povus ataki lin per mallojalaj rimedoj”.

“Do, pravis la provizestro, la simpluloj ĉiam pagas por ĉiuj, ankaŭ por tiuj, kiuj parolas favore al ili, ankaŭ por tiuj kiel Ubertino kaj Mikaelo, kiuj, per siaj vortoj pri la pentofaro, puŝis ilin ribeli!”. Mi senesperiĝis, kaj mi eĉ ne konsideris, ke la knabino ne estis monaĥo allogata de la mistiko de Ubertino. Tamen ŝi estis kamparanino kaj ŝi devas pagi pro evento, kiu absolute ne koncernis ŝin.

“Tiel ĉi okazas,” Vilhelmo respondis malgaje. “Kaj se vi vere serĉas eron de justeco, mi diros al vi, ke iam la grandaj hundoj, la papo kaj la imperiestro, por paciĝi inter si, surtretos la korpojn de la pli malgrandaj hundoj, kiuj interbatiĝis por servi al ili. Kaj Mikaelo aŭ Ubertino estos la celoj de la sama rilatmaniero je kiu oni submetas vian knabinon”.

Nun mi scias, ke Vilhelmo profetis, aŭ silogismis surbaze de la principoj de naturfilozofio. Sed en tiu momento liaj profetaĵoj kaj silogismoj tute ne konsolis min. La unika certa afero estis, ke la knabino estos bruligita. Kaj mi sentis min kunrespondeca, ĉar estis kvazaŭ, ke ŝi sur la ŝtiparo elpagus ankaŭ la pekon, kiun mi faris kun ŝi.

Mi senpudore ekploregis kaj forkuris al mia ĉelo, kie la tutan nokton mi mordis la pajlon kaj ĝemis senpova, ĉar ne eblis al mi - kiel mi legis en la kavaliraj poemoj kun miaj kunuloj en Melk - eĉ plendi vokante la nomon de la amatino.

De la unika surtera amo de nia vivo mi ne konis, nek mi iam konis, la nomon.