KVINA TAGO - sesa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvina tago - Sesa preĝhoro

Kiam oni trovas Severino'n murdita kaj oni ne plu trovas la libron, kiun li trovis.

Ni trairis la esplanadon rapide kaj angoroplenaj. La kapitano de la pafarkistoj kondukis nin al la hospitalo kaj kiam ni alvenis ni ekvidis moviĝon de ombroj en la densa grizeco: ili estis alkurantaj monaĥoj kaj domo-servantoj, ili estis pafarkistoj, kiuj staris antaŭ la pordo kaj malebligis la eniron.

“Tiuj armitaj viroj estis senditaj de mi por serĉi viron, kiu povas klarigi multajn misterojn,” diris Bernardo.

“Ĉu la frato herbisto?” demandis miroplena la abato.

“Ne, nun vi vidos,” diris Bernardo, malfermante al si la vojon ĝis la interno. Ni eniris la laboratorion de Severino kaj tie dolora vidaĵo prezentiĝis fronte al niaj okuloj. La malbonsorta herbisto kuŝis malviva en lago el sango, kun la kapo fendita. Ĉirkaŭe, la bretoj aspektis detruitaj de ŝtormo: ampoloj, boteloj, libroj, dokumentoj kuŝis tie kaj tie en granda malordo kaj ruiniĝo. Apud la korpo estis sfera astrolabo, almenaŭ duoble pli granda ol kapo de homo, el ekstrakvalite prilaborita metalo, kun supra ora kruco kaj ĉarnirita sur mallonga ornamita tripiedo. En aliaj okazoj mi rimarkis ĝin sur la tablo maldekstre de la enirejo.

En la kontraŭa ekstremo de la ĉambro du pafarkistoj tenis forte la provizestron, kiu baraktis kontraŭ la preno sindeklarante senkulpa kaj kiu plilaŭtigis sian krion, kiam li vidis la abaton eniri. “Sinjoro,” li kriis, “la ŝajnoj estas kontraŭ mi! Kiam mi eniris, Severino jam estis mortinta kaj ili trovis min dum mi senvorte observis ĉi tiun masakron!”

La estro de la pafarkistoj alproksimiĝis al Bernardo, kaj, ricevinte permeson, li raportis al li fronte al ĉiuj. La pafarkistoj ricevis la ordonon trovi la provizestron kaj aresti lin, kaj jam de pli ol du horoj ili serĉis lin en la abatejo. Ĝi estis, mi pensis, la ordono, kiun donis Bernardo antaŭ ol eniri la salonon de la Kapitulo, kaj la soldatoj, en loko fremda al ili, verŝajne serĉadis en la malĝustaj lokoj, sen rimarki, ke la provizestro, ankoraŭ nekonscia pri sia sorto, estis kun aliaj en la nartekso; kaj cetere la nebulo malfaciligis ilian ĉasadon. Ĉiukaze, el la vortoj de la kapitano oni povis kompreni, ke kiam Remiĝo, post esti forlasinta min, iris al la kuirejoj, iu lin vidis kaj informis la pafarkistojn, kiuj atingis la Konstruaĵon, el kiu Remiĝo jam estis denove foririnta iom antaŭe, ĉar Jorge en la kuirejo diris, ke li ĵus parolis kun li. La pafarkistoj sekve esploris la altebenaĵon irante laŭ la direkto al la legomĝardenoj kaj tie, dum li eliris el la nebulo kiel fantomo, ili trovis la maljunan Alinardo’n, kiu vagis preskaŭ perdiĝinta. Alinardo mem diris, ke li vidis la provizestron, iomete antaŭe, enirantan en la hospitalon. La pafarkistoj iris tien trovante la pordon malfermita. Enirinte, ili trovis Severino’n senviva kaj la provizestron, kiu furioze traserĉis la bretojn, ĵetante ĉion teren, kvazaŭ li serĉus ion. Estis facile kompreni tion, kio okazis, konkludis la kapitano. Remiĝo eniris, ĵetis sin kontraŭ la herbiston, mortigis lin, kaj poste li serĉis tion, pro kio li mortigis.

Iu pafarkisto levis la sferan astrolabon el la tero kaj transdonis ĝin al Bernardo. La distinginda konstrustilo el kupraj kaj arĝentaj ringoj, kuntenataj de pli fortika kadro el bronzaj ringoj, estis kaptita je la stango de la tripiedo kaj perforte batita sur la kranio de la viktimo, tiel ke pro la bato multaj el la pli maldikaj ringoj dispeciĝis aŭ dispremiĝis je unu flanko. Kaj ke tiu estis la flanko batita sur la kapo de Severino konjektigis la spuroj de sango kaj eĉ la hartufoj kaj la naŭzaj makuloj de cerba materio.

Vilhelmo kliniĝis super Severino por konstati lian morton. La okuloj de la kompatindulo, vualitaj de la sango fluanta el lia kapo, estis larĝe malfermitaj kaj mi demandis al mi, ĉu estas eble vidi en la rigidiĝinta pupilo, kiel onidire okazis alifoje, la bildon de la murdinto, la lastan spuron de la perceptoj de la viktimo. Mi vidis, ke Vilhelmo serĉis la manojn de la mortinto, por kontroli ĉu ili havas nigrajn makulojn sur la fingroj, kvankam lia mortokaŭzo estis tute evidenta alimaniere: sed Severino surhavis la samajn ledajn gantojn, kiujn mi foje vidis dum li manipulis danĝerajn herbojn, verdajn lacertojn, nekonatajn insektojn.

Intertempe Bernardo Gui alparolis la provizestron: “Remiĝo el Varaĝine, jen via nomo, ĉu ne? Mi serĉigis vin de miaj viroj surbaze de aliaj akuzoj kaj por konfirmi aliajn suspektojn. Nun mi vidas, ke mi agis ĝuste kvankam, mi riproĉas min pro tio, tro malfrue. Sinjoro,” li diris al la abato,”mi konsideras min preskaŭ respondeca pri ĉi tiu lasta krimo, ĉar ekde hodiaŭ matene mi sciis, ke ĉi tiun viron oni devis kapti por la justico, aŭdinte la sciigojn malkaŝitajn de tiu alia kanajlo arestita hieraŭ nokte. Sed, ankaŭ vi vidis tion, dum la mateno mi estis okupita per aliaj devoj kaj miaj viroj faris tion, kio eblis al ili...”

Dum li parolis, laŭte por ke ĉiuj ĉeestantoj aŭskultu (kaj la ĉambro intertempe jam iĝis plenplena, kun homoj, kiuj enŝteliĝis en ĉiun angulon, rigardis la disĵetitajn kaj detruitajn aferojn, fingromontris unu al la aliaj la kadavron kaj mallaŭte komentis la gravan krimon), mi ekvidis meze de la malgranda homamaso, Malaĥi’on, kiu malgaje rigardis la scenon. Vidis lin ankaŭ la provizestro dum oni fortrenis lin. Li liberiĝis el la kapto de la pafarkistoj kaj ĵetis sin kontraŭ sia kunfratulo, kaptante lin je la robo kaj parolante kun li mallonge kaj senespere vizaĝ’-al-vizaĝe, ĝis kiam la pafarkistoj rekaptis lin. Sed, dum oni forportis lin perforte, li denove turnis sin al Malaĥi kriante al li: “Ĵuru, kaj mi ĵuras!”

Malaĥi ne respondis tuj, kvazaŭ li serĉus la plej taŭgajn vortojn. Poste, kiam la provizestro estis tirata trans la sojlon, li diris al li: “Mi nenion faros kontraŭ vi”.

Vilhelmo kaj mi rigardis nin reciproke, scivolante, kion signifas ĉi tiu sceno. Ankaŭ Bernardo rimarkis ĝin, sed li ne aspektis agitita, male, li ridetis al Malaĥi kvazaŭ por aprobi liajn vortojn, kaj por sigeli obskuran komplicecon kun li. Poste, li anoncis, ke tuj post la manĝo kunsidos en la kapitula salono unua tribunalo por publike startigi la esploron. Kaj li ordonis, ke oni konduku la provizestron al la forĝejoj, malebligante, ke li parolu kun Salvatore. Poste li eliris.

En tiu momento ni aŭdis Benĉo’n, kiu vokis nin malantaŭ ni: “Mi eniris tuj post vi,” li flustris, “kiam la ĉambro estis ankoraŭ duonmalplena, kaj Malaĥi ne estis tie”. “Li certe eniris poste,” diris Vilhelmo.

“Ne,” certigis Benĉo, “mi estis proksime de la pordo, mi vidis la enirantojn. Mi diras al vi, ke Malaĥi jam estis interne... antaŭe”.

“Antaŭe, kiam?”

“Antaŭ la eniro de la provizestro. Mi ne povas ĵuri tion, sed mi pensas, ke li eliris el la malantaŭo de tiu tendo, kiam ni jam estis multaj ĉi tie,” kaj li montris grandan kurtenon, kiu ŝirmis liton sur kiu Severino kutime ripozigis tiujn ĵus ricevintajn kuracadon.

“Ĉu vi duonaludas, ke estis li, kiu mortigis Severino'n kaj ke li kaŝiĝis tie malantaŭe, kiam la provizestro eniris?” demandis Vilhelmo.

“Aŭ ke, de tie malantaŭe, li vidis tion, kio okazis ĉi tie. Pro kiu alia motivo la provizestro petegis ne esti damaĝita de li, promesante reciprokecon, ne damaĝante lin?”

“Tio eblas,” diris Vilhelmo, “ĉiuokaze, ĉi tie estis libro kaj ĝi devas esti ankoraŭ ĉi tie, ĉar ambaŭ, la provizestro kaj Malaĥi, foriris kun malplenaj manoj”. Vilhelmo sciis el mia raporto, ke Benĉo sciis: kaj en tiu momento li bezonis helpon. Li alproksimiĝis al la abato, kiu malĝoje rigardis la kadavron de Severino, kaj petis al li elirigi ĉiujn, ĉar li volas pli bone ekzameni la lokon. La abato konsentis kaj li mem eliris, post skeptika rigardo al Vilhelmo, kvazaŭ riproĉanta al li, ke li ĉiam malfruas. Malaĥi klopodis resti, prezentante diversajn motivojn, tute malklarajn: Vilhelmo atentigis, ke oni ne estas en la biblioteko kaj en tiu loko li ne povas depostuli rajtojn por si. Li estis ĝentila, sed firma, kaj tiamaniere li venĝis sin por la fakto, ke Malaĥi ne permesis al li ekzameni la tablon de Venancio.

Kiam restis ni tri, Vilhelmo liberigis unu el la tabloj el la rompitaĵoj kaj paperoj, kiuj ĝin kovris, kaj diris al mi, ke mi transdonu al li unu post la alia la librojn el la kolekto de Severino. Ĝi estis malgranda kolekto, kompare kun tiu tre granda de la labirinto, sed ĝi konsistis same el dekoj kaj dekoj da diversgrandaj volumoj, kiuj antaŭe estis ordigitaj sur la bretoj kaj nun kuŝis malbonorde sur la tero, inter diversaj aliaj objektoj, taŭzitaj de la rapidaj manoj de la provizestro, kelkaj eĉ disŝiritaj, kvazaŭ li ne serĉis libron sed ion, kio estis inter la paĝoj de libro. Kelkaj estis perforte dispecigitaj, apartigitaj de la bindaĵo. Kolekti ilin, rapide ekzameni ilian temon kaj aranĝi ilin amase sur la tablo ne estis facila afero, kaj ni faris tion haste, ĉar la abato donis al ni malmulte da tempo, ĉar la monaĥoj devis enveni por aranĝi la grave vunditan korpon de Severino por la entombigo. Kaj oni devis ankaŭ ĉirkaŭiri, sub la tabloj, malantaŭ la bretoj kaj ŝrankoj, por vidi ĉu io estis malatentita dum la unua kontrolo. Vilhelmo ne volis, ke Benĉo helpu min kaj permesis al li nur gardi ĉe la pordo. Malgraŭ la ordonoj de la abato, multaj alpremis sin al la pordo por eniri, domo-servantoj teruritaj de la informo, monaĥoj priplorantaj sian kunfraton, novicoj alvenintaj kun blankaj tukoj kaj kuvetoj kun akvo por lavi kaj envolvi la kadavron...

Necesis do agi rapide. Mi kaptis la librojn, transdonis ilin al Vilhelmo, kiu ekzamenis ilin kaj metis ilin sur la tablon. Poste ni konstatis, ke la laboro estas longa kaj ni kune daŭrigis, tio estas, mi prenis libron, rekunmetis ĝin, se ĝi estis rompita, legis ĝian titolon, demetis ĝin. Kaj en multaj kazoj ili estis disaj folioj.

“De plantis libri tres (Tri libroj pri plantoj), diable, ĝi ne estas tiu”, diris Vilhelmo kaj ĵetis la libron sur la tablon.

“Thesaurus herbarum” (Trezoro de herboj), mi diris, kaj Vilhelmo: “Forgesu, ni serĉas greklingvan libron!”

“Ĉu ĉi tiu?” mi demandis, montrante al li verkon kun paĝoj kovritaj de strangaj signoj. Kaj Vilhelmo: “Ne, ĉi tiu estas araba, stultulo! Bacon pravis, ke la unua devo de la saĝulo estas studi lingvojn!”

“Sed ankaŭ vi ne scipovas la araban!” mi rebatis ofendiĝinta, kaj Vilhelmo respondis: “Sed almenaŭ mi komprenas, kiam io estas araba!” Kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi aŭdis Benĉon ridi malantaŭ mi.

La libroj estis multaj, kaj des pli multaj estis la pliaj notoj, la paperruloj kun desegnaĵoj de la ĉiela volbo, la katalogoj de strangaj plantoj, verŝajne manskribitaj de la forpasinto sur disaj folioj. Ni laboris longtempe, ni esploris la laboratorion ĉie, Vilhelmo eĉ movis senemocie la kadavron por vidi, ĉu estas io sub ĝi, kaj traserĉis en ĝia vesto. Nenio.

“Neeble,” diris Vilhelmo, “Severino enfermis sin ĉi tie kun libro. La provizestro ne havis ĝin…”

“Ĉu li ne povis kaŝi ĝin en sia vesto?” mi demandis.

“Ne, la libro, kiun mi vidis pasintmatene sub la tablo de Venancio, estis granda, ni rimarkus ĝin”.

“Kiel ĝi estis bindita?” mi demandis.

“Mi ne scias. Ĝi kuŝis malfermita kaj mi vidis ĝin nur dum kelkaj momentoj, nur por konstati, ke ĝi estis en la greka, sed mi ne memoras ion plian. Ni daŭrigu: la provizestro ne prenis ĝin, nek Malaĥi, mi pensas”.

“Absolute ne,” konfirmis Benĉo, “kiam la provizestro kaptis lin je la brusto, oni povis vidi, ke li ne havis ĝin sub la manteleto”.

“Bone. Nu… malbone. Se la libro ne estas en ĉi tiu ĉambro, evidentiĝas, ke iu alia, krom Malaĥi kaj la provizestro, eniris antaŭe”.

“Tio estas, tria persono, kiu mortigis Severino'n?”

“Tro da homoj,” diris Vilhelmo.

“Aliflanke,” mi diris, “kiu povis scii, ke la libro estas ĉi tie?”

“Jorge, ekzemple, se li aŭdis nin”.

“Jes,” mi diris, “sed Jorge ne povus mortigi fortikan homon kiel Severinon, kaj per tia perforto”.

“Certe ne. Krome, ankaŭ vi vidis lin iri al la Konstruaĵo, kaj la pafarkistoj trovis lin en la kuirejo tuj antaŭ ol trovi la provizestron. Sekve, li ne havus tempon por veni ĉi tien kaj poste reiri al la kuirejo. Konsideru, ke kvankam li moviĝas facile, li tamen devas iri laŭ la muroj kaj li ne estus povinta transiri la legomĝardenojn, kaj fari tion haste…”

“Lasu, ke mi rezonu per mia kapo”, mi diris, mi, kiu nun ambiciis imiti mian majstron. “Do, Jorge ne povas esti. Alinardo ĉirkaŭiris proksime, sed ankaŭ li apenaŭ povas stari sur siaj kruroj, kaj ne povis superforti Severino'n. La provizestro estis ĉi tie, sed la tempo pasinta inter lia eliro el la kuirejoj kaj la alveno de la pafarkistoj estis tiom mallonga, ke ŝajnas al mi malfacile, ke li sukcesis aperigi al si la pordon fare de Severino, alfronti lin, mortigi lin kaj poste krei ĉi tiun tutan ĥaoson. Malaĥi povis alveni antaŭ ol ĉiuj: Jorge aŭdis vin en la nartekso, iris al la scriptorium por informi Malaĥi’on, ke libro el la biblioteko estas ĉe Severino. Malaĥi venis ĉi tien, konvinkis Severino’n malfermi la pordon, mortigis lin, nur Dio scias kial. Sed, se li serĉis la libron, li povis ĝin rekoni sen traserĉi sen krei ĉi tiun miksamason, ĉar li estas la bibliotekisto! Kiu do postrestas?”

“Benĉo,” diris Vilhelmo.

Benĉo energie neis, balancante sian kapon: “Ne, frato Vilhelmo, vi scias, ke mi brulis pro scivolemo. Sed se mi estus enirinta ĉi tien kaj povintus eliri kun la libro, nun mi ne akompanus vin, sed en alia loko mi ekzamenus mian trezoron...”

“Preskaŭ konvinka pruvo,” Vilhelmo ridetis. “Tamen vi eĉ ne scias kiel la libro estas farita. Vi povis murdi kaj nun vi estas ĉi tie klopodante trovi la libron”.

Benĉo tre ruĝiĝis: “Mi ne estas murdisto!” li protestis.

“Neniu estas tia, antaŭ ol fari la unuan krimon,” filozofie diris Vilhelmo. “Ĉiuokaze la libro ne estas ĉi tie, kaj ĉi tio estas sufiĉa pruvo, ke vi ne lasis ĝin ĉi tie. Kaj ŝajnas al mi racie, ke se vi estus kaptinta ĝin pli frue, vi elŝteliĝus dum la ĥaoso”.

Poste li turnis sin por rigardi la kadavron. Ŝajnis, ke nur tiam li konsciis pri la morto de sia amiko. “Kompatinda Severino, li diris, mi suspektis ankaŭ vin kaj viajn venenojn. Kaj vi atendis la insidon de veneno, kontraŭe vi ne surhavus tiujn gantojn. Vi timis danĝeron de la tero kaj anstataŭe ĝi venis al vi el la ĉiela volbo…” Li reprenis la astrolabon, observante ĝin zorgeme. “Kiu scias, kial oni uzis ĉi tiun armilon...”

“Ĝi estis ĉemane”.

“Povas esti. Estis ankaŭ aliaj objektoj, potoj, ĝardenistaj iloj... Ĝi estas bonega ekzemplo de metala arto kaj astronomia scienco. Ĝi estas ruinigita kaj... Ho sankta ĉielo!” li ekkriis.

“Kio okazas?”

“Kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj…” li deklamis.

Mi tre bone konis tiun tekston de Johano Apostolo: “La kvara trumpeto!” mi ekkriis. “Fakte. Unue la hajlo, poste la sango, poste la akvo kaj nun la steloj... Se tiel estas, oni devas ĉion rekonsideri, la murdinto ne batis hazarde, li sekvis planon... Sed ĉu eblas imagi menson tiom malbonan, ke ĝi mortigas nur kiam ĝi povas fari tion laŭ la diroj de la libro Apokalipso?”

“Kio okazos kun la kvina trumpeto?” mi demandis terurita. Mi klopodis rememori: “Kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al la anĝelo estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo… Ĉu iu mortos dronante en la puto?”

“La kvina trumpeto antaŭanoncas al ni multajn aliajn aferojn,” diris Vilhelmo, “el la puto leviĝados fumo de forno; poste eliros akridoj, kiuj turmentos la homojn per pikilo simila al tiu de la skorpioj. Kaj la formoj de la akridoj similos ĉevalojn kun kronoj similaj al oro sur la kapo kaj dentoj kiel tiuj de leonoj… Nia viro havus diversajn rimedojn je sia dispono por realigi la vortojn de la libro... Sed ni ne fantaziumu. Ni prefere klopodu rememori tion, kion Severino diris al ni, kiam li anoncis, ke li trovis la libron...”

“Vi petis al li, alporti ĝin al vi kaj li diris, ke li ne povis…”

“Precize, poste ni estis interrompitaj. Kial li ne povis? Libro povas esti transportata. Kaj kial li surmetis gantojn? Ĉu en la bindaĵo de la libro estas io kunligita kun la veneno, kiu mortigis Berengaro’n kaj Venancio’n? Mistera insido, infektita pinglo...”

“Serpento!” mi diris.

“Kial ne baleno? Ne, ni daŭre fantaziumas. La veneno, ni konstatis, devis trairi la buŝon. Plie, Severino ne diris, ke li ne povas alporti la libron. Li diris, ke li preferas montri ĝin al mi ĉi tie. Kaj li surmetis gantojn... Intertempe, ni scias, ke tiun libron oni devas tuŝi per gantoj. Kaj ĉi tio validas ankaŭ por vi Benĉo, se vi trovos ĝin kiel vi esperas. Kaj ĉar vi estas tiel helpema, vi povas helpi min. Reiru al la scriptorium kaj kontrolu Malaĥi’on. Ke li ne elglitu el via vido”.

“Tiel estos farite!” Benĉo diris, kaj li eliris feliĉa, ŝajnis al ni, pro la misio. Ni ne plu povis longe reteni la aliajn monaĥojn kaj la ĉambro estis invadita de homoj. Estis nun la horo por vespermanĝi kaj verŝajne Bernardo jam kolektis sian kortegon en la kapitula salono.

“Ĉi tie estas nenio plia por fari,” diris Vilhelmo.

Ideo trairis mian kapon: “Ĉu la murdinto,” mi diris, “ne povis ĵeti la libron tra la fenestro kaj poste repreni ĝin en la malantaŭa flanko de la hospitalo?” Vilhelmo skeptike rigardis la fenestrojn de la laboratorio, kiuj aspektis perfekte fermitaj. “Ni provu kontroli”, li diris.

Ni eliris kaj kontrolis en la malantaŭa flanko de la Konstruaĵo, kiu estis preskaŭ proksima al la limmuro, tamen kun mallarĝa trairejo. Vilhelmo moviĝis singarde ĉar en tiu spaco la neĝo de la lastaj tagoj restis netuŝita. Niaj paŝoj postlasis evidentajn signojn sur la frosta sed delikata krusto, kaj tial se iu estus preterpasinta antaŭ ni, la neĝo evidentigus tion. Ni vidis nenion.

Ni forlasis, post la hospitalo, mian mizeran hipotezon, kaj dum ni trairis la legomĝardenon mi demandis al Vilhelmo, ĉu li vere fidas Benĉo’n. “Ne tute,” diris Vilhelmo, “sed ĉiukaze ni diris al li nenion, kion li ne jam sciis, kaj ni timigis lin pri la libro. Fine, petante al li kontroli Malaĥi’on, ni igis ankaŭ, ke li iĝu kontrolata de Malaĥi, kiu evidente serĉas la libron per si mem”.

“Kaj kion volis la provizestro?”

“Ni baldaŭ scios tion. Kompreneble li volis ion kaj li volis tion tuj, por eviti danĝeron, kiu teruris lin. Pri kio temas scias Malaĥi, kontraŭe oni ne komprenus la senesperan alvokon, kiun Remiĝo adresis al li…”

“Ĉiuokaze, la libro malaperis…”

“Ĝi estas la plej neverŝajna afero,” diris Vilhelmo, kiam ni jam atingis la enirejon de la kapitula salono, “se ĝi estis, kaj Severino diris, ke ĝi estis, ĝi estis forprenita, aŭ ĝi estas ankoraŭ tie”.

“Kaj ĉar ĝi ne estas tie, iu forprenis ĝin,” mi konkludis. “Estas ankaŭ eble, ke nia rezonado devas deiri el alia malpli grava premiso. Ĉar ĉio konfirmas, ke neniu povis forpreni ĝin...”

“Sekve ĝi nepre estas ankoraŭ tie. Sed ĝi ne estas”.

“Momenton. Ni diras, ke ĝi ne estas tie ĉar ni ne trovis ĝin. Sed eble ni ne trovis ĝin ĉar ni ne vidis ĝin tie, kie ĝi estas”.

“Sed ni rigardis ĉie!”

“Ni rigardis, sed ne vidis. Aŭ ni vidis ĝin sed ni ne rekonis ĝin... Adso, kiel priskribis ĝin Severino, kiujn vortojn li uzis?”

“Li diris, ke li trovis libron, kiu ne estis unu el la liaj, greklingva...” “Ne! Nun mi memoras. Stranga libro, li diris. Severino estis klerulo kaj por klerulo libro en la greka ne estas stranga, kvankam tiu klerulo ne scipovas la grekan, ĉar minimume li rekonus la alfabeton. Kaj erudiciulo ankaŭ ne difinus libron en la araba stranga, ankaŭ kaze, ke li ne konas la araban…” Li eksilentis. “Kaj kial estis araba libro en la laboratorio de Severino?”

“Sed kial li nomu araban libron stranga?”

“Jen la demando. Se li nomis ĝin stranga, tio okazis ĉar ĝi havis nekutiman aspekton, nekutiman almenaŭ por li, kiu estis herbisto kaj ne bibliotekisto... Kaj en bibliotekoj okazas, ke multaj antikvaj manuskriptoj estas foje kunbinditaj, kunigante malsamajn kaj kuriozajn tekstojn, unu en la greka, unu en la aramea…”

“... kaj unu en la araba!” mi ekkriis, ŝtoniĝinta pro ĉi tiu malkovro.

Vilhelmo maldelikate fortiris min el la nartekso, devigante min alkuri al la malsanulejo: “Teŭtona besto, malsaĝa kiel ŝtipo, nenioscianto, vi kontrolis nur la unuajn paĝojn kaj ne la ceterajn!”

“Sed majstro,” mi diris, malfacile spiranta, “estis vi, kiu rigardis la paĝojn, kiujn mi montris al vi kaj vi diris, ke ĝi estas araba kaj ne greka!”

“Estas vere Adso, estas vere, mi estas la besto, kuru, rapide!”

Ni revenis al la laboratorio kaj baraktis por eniri ĉar la novicoj estis jam forportantaj la korpon. Aliaj rigardantoj vagis ĉirkaŭ la ĉambro. Vilhelmo alkuris al la tablo, levis la volumojn serĉante tiun fatalan, forĵetis ilin sur la teron sub la surprizitaj okuloj de la rigardantoj, poste li malfermis kaj remalfermis ĉiujn dufoje. Ve, la araba manuskripto estis for. Mi malklare memoris ĝian malnovan kovrilon, kiu estis malforta, tre eluzita, kun malpezaj metalaj bendoj.

“Kiu eniris ĉi tien post kiam mi foriris?” Vilhelmo demandis al monaĥo. Tiu levis la ŝultrojn, estis klare, ke por li ĉiuj eniris kaj neniu.

Ni klopodis pripensi la eblecojn. Ĉu Malaĥi? Verŝajne, li sciis, kion li volas, eble li kontrolis nin, li vidis nin eliri kun nenio en la manoj, li revenis certa pri trafo. Ĉu Benĉo? Mi rememoris, ke kiam okazis la kverelo pri la araba teksto, li ridis. Tiutempe mi pensis, ke li priridis mian nescion, sed eble li ridis pri la naiveco de Vilhelmo, li bone sciis, ke malnova manuskripto povas aspekti laŭ diversaj formoj, eble li pensis tion, kion ni ne tuj pensis, kaj kion ni devis pensi, tio estas, ke Severino ne scipovis la araban kaj ke estis do strange, ke li konservis inter la siaj, libron, kiun li ne povis legi. Aŭ ĉu ekzistis tria rolulo?

Vilhelmo estis profunde humiligita. Mi provis konsoli lin, mi diris al li, ke li de tri tagoj serĉis tekston en la greka kaj estis nature, ke li apartigis dum sia esploro ĉiujn librojn, kiuj ne estis en la greka. Kaj li respondis, ke certe erari estas home, sed estas homoj, kiuj faras pli da eraroj ol la aliaj, kaj oni nomas ilin malsaĝuloj, kaj li estis unu el ili, kaj li demandis al si, ĉu indas studi en Parizo kaj Oksfordo por esti poste nekapabla pensi, ke manuskriptojn oni ankaŭ bindigas grupe, kaj tion scias eĉ novicoj, escepte de tiuj stultaj kiel mi, kaj paro da stultuloj kiel ni du atingus sufiĉe da sukceso ĉe foiroj, kaj tion ni devis fari kaj ne provi solvi misterojn, precipe kiam fronte al ni estas homoj multe pli inteligentaj ol ni.

“Sed ne utilas plori,” li poste konkludis. “Se Malaĥi prenis ĝin, li jam remetis ĝin en la bibliotekon. Kaj ni retrovos ĝin nur se ni kapablos eniri en finis Africae. Se Benĉo prenis ĝin, li certe imagis, ke, pli aŭ malpli frue, mi havos la suspekton, kiun mi havis, kaj mi reiros al la laboratorio, kontraŭe li ne agus tiom rapide. Kaj, tial, li kaŝiĝis kaj la unika loko, en kiu li certe ne kaŝis sin, estas tiu, kiun ni tuj esplorus, tio estas, lia ĉelo. Do, ni revenu al la salono de la Kapitulo kaj ni vidu ĉu la provizestro diros ion utilan dum la pridemandado. Ĉar finfine mi ankoraŭ ne komprenas la planon de Bernardo, kiu serĉis tiun viron antaŭ la morto de Severino, kaj por aliaj celoj”.

Ni revenis al la salono de la Kapitulo. Ni agus bone, irante al la ĉelo de Benĉo ĉar, kiel ni poste eksciis, nia juna amiko ne multe estimis Vilhelmo’n kaj li ne pensis, ke li baldaŭ revenos al la laboratorio; do, kredante, ke li ne serĉos tie, li vere iris al sia ĉelo por kaŝi la libron.

Sed pri tio mi parolos poste. Intertempe okazis tiom tragikaj kaj maltrankvilaj eventoj, ke ni forgesis la misteran libron. Kaj ankaŭ kaze, ke ni memorus ĝin, nin kaptis aliaj urĝaj bezonoj, ligitaj kun la misio, pri kiu ĉiuokaze Vilhelmo ankoraŭ estis taskita.