KVINA TAGO - vesperaj preghoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvina tago - Vesperaj preĝoj

Kiam Ubertino fuĝas, Benĉo komencas observi la leĝojn kaj Vilhelmo faras kelkajn meditojn pri la diversaj specoj de volupto renkontitaj tiun tagon.

Dum la monaĥoj malrapide eliris el la kapitula salono, Mikaelo alproksimiĝis al Vilhelmo, kaj al ambaŭ aliĝis Ubertino. Ni ĉiuj kune eliris al libera loko, poste ni interparolis en la klostro, protektitaj de la nebulo, kiu ŝajnis ne malpliiĝi, sed eĉ fariĝis des pli densa pro la mallumo.

“Mi pensas, ke ne necesas komenti la okazintaĵon,” diris Vilhelmo. “Bernardo venkis nin. Ne demandu min, ĉu tiu stulta dolĉinano vere kulpas pri ĉiuj tiuj krimoj. Laŭ mia kompreno, certe ne. Fakto estas, ke ni troviĝas je la antaŭa situacio. Johano volas, ke vi iru sola al Avinjono, Mikaelo, kaj ĉi tiu renkontiĝo ne donis al vi la garantiojn, kiujn ni deziras. Eĉ, li donis al vi bildon pri la maniero laŭ kiu ĉiu via vorto, tie, povus esti renversita. El tio oni konkludas, ŝajnas al mi, ke vi ne devas iri”.

Mikaelo balancis la kapon: “Male, mi iros. Mi ne volas skismon. Vi, Vilhelmo, hodiaŭ klare parolis, kaj vi diris tion, kion vi deziras. Nu, ĝi ne estas tio, kion mi volas, kaj mi konstatas, ke la rezolucioj de la kapitulo de Peruĝo estis uzataj de la imperiestraj teologoj preter niaj intencoj. Mi volas, ke la franciskana ordeno estu akceptita, kun siaj idealoj de malriĉeco, de la papo. Kaj la papo devas kompreni, ke se la ordeno ne alprenas la idealon de malriĉeco, neniam estos eble por ĝi malaperigi per asimilo la herezajn branĉojn. Mi ne parolas pri la popola asembleo aŭ la rajtoj de la homoj. Mi devas malebligi, ke la ordeno dissolviĝu en plurnombrecon de fratuletoj. Mi iros al Avinjono, kaj se necese, mi plenumos agon de submetiĝo al Johano. Mi cedos en ĉio, krom la principo de malriĉeco”.

Ubertino intervenis: “Ĉu vi scias, ke vi riskas vian vivon?”

“Kaj tiel estu,” Mikaelo respondis, “pli bone ol riski la animon”.

Li serioze riskis sian vivon kaj, se Johano pravis (tion mi ankoraŭ ne kredas), li ankaŭ perdis sian animon. Kiel ĉiuj jam scias, Mikaelo iris al la papo la semajnon post la okazintaĵoj, kiujn mi nun rakontas. Li rezistis kontraŭ li dum kvar monatoj, ĝis kiam, en aprilo de la sekva jaro, Johano vokis konsistorion, dum kiu li traktis lin kiel frenezulon, arogantulon, obstinulon, tiranon, defendanton de herezo, serpenton nutritan de la eklezio en sia propra sino. Kaj oni povas pensi, ke, pro lia vidpunkto pri la aferoj, Johano pravis, ĉar dum tiuj kvar monatoj Mikaelo fariĝis amiko de la amiko de mia majstro, la alia Vilhelmo, tiu el Okam, kaj ili kundividis ideojn, kiuj ne estis tre malsamaj, kvankam pli ekstremismaj, ol tiuj, kiujn mia majstro kundividis kun Marsiljo kaj kiujn li eldiris tiun matenon. La vivo de tiuj nekonformistoj fariĝis malcerta en Avinjono, kaj fine de majo Mikaelo, Vilhelmo el Okam, Bonagracja el Bergamo, Francisko de Askoli kaj Henriko de Talhajm fuĝis, postkuritaj de la viroj de la papo en Nico, Tulono, Marsejlo kaj Egmort, kie ilin atingis kardinalo Petro de Arrabla’, kiu vane provis instigi ilin reveni, sen venki ilian reziston, ilian malamon al la papo, ilian timon. En junio ili alvenis al Pizo, akceptitaj triumfe de la imperianoj, kaj en la sekvaj monatoj Mikaelo publike denuncis Johano’n. Sed estis tro malfrue. La bonaj ŝancoj por la imperiestro estis malaperantaj, el Avinjono Johano konspiris por doni al la franciskanoj novan ĝeneralan superulon, fine sukcesante. Mikaelo pli bone farus tiun tagon decidante ne iri al la papo: li estus povinta kuraci la reziston de la franciskanoj deproksime, sen malŝpari multajn monatojn restante en la manoj de sia malamiko, malfortigante sian rangon... Sed eble ĉion aranĝis la dia ĉiopoveco - mi nun ne scias, kiu el ĉiuj pravis, kaj post la paso de multaj jaroj estingiĝas ankaŭ la fajro de la pasioj, kaj kun ĝi tio, kion oni taksis lumo de la vero. Kiu el ni ĉiukaze povas diri, ĉu pravis Hektoro aŭ Aĥilo, Agamemno aŭ Priamo, kiam ili luktis por konkeri la belecon de virino, kiu nun estas cindro de cindroj?

Sed mi perdiĝas en melankolia pensvagado. Anstataŭe, mi devas paroli pri la fino de tiu malĝoja interparolo. Mikaelo estis firma, kaj absolute ne eblis konvinki lin rezigni. Sed tiam aperis alia problemo, kaj Vilhelmo prezentis ĝin tute klare: Ubertino mem ne plu estis en sekureco. La frazoj, kiujn Bernardo adresis al li, la malamo, kiun la papo nun havis por li, dum Mikaelo daŭre konsistigis potenculon kun kiu oni devas intertrakti, Ubertino, male, restis sola...

“Johano volas Mikaelo’n en la kortego kaj Ubertino’n en la infero. Se mi bone konas Bernardo'n, ene de morgaŭ, kaj dank'al la nebulo, oni mortigos Ubertino’n. Kaj se iu demandos, kiu estis la murdisto, la abatejo povos elteni alian krimon, kaj oni diros, ke lin mortigis la diabloj vokitaj de Remiĝo per siaj nigraj katoj, aŭ iu ankoraŭ ekzistanta dolĉinano, kiu daŭre vagas inter ĉi tiuj muroj...”

Ubertino estis maltrankvila: “Kaj do?”, li demandis.

“Do,” diris Vilhelmo, “iru paroli kun la abato. Petu de li ĉevalon, kelkajn provizojn, leteron por iu malproksima abatejo, trans la Alpoj. Kaj profitu la nebulon kaj mallumon por tuj foriri”.

“Sed la pafarkistoj ankoraŭ kontrolas la pordegojn, ĉu ne?”

“La abatejo havas aliajn elirejojn, kaj la abato konas ilin. Sufiĉas, ke servisto atendu vin kun ĉevalo ĉe unu el la malsupraj vojkurbiĝoj kaj, post eliro el iu pasejo en la murzono, vi devos nur trairi parteton de la arbaro. Vi devas fari tion tuj, antaŭ ol Bernardo rekonsciiĝu el la ekstazo pro sia triumfo. Mi devas zorgi pri io alia, mi havis du misiojn, unu malsukcesis, ke almenaŭ la dua ne malsukcesu. Mi volas kapti libron kaj viron. Espereble, vi estos for de ĉi tie antaŭ ol mi denove serĉos vin. Kaj do, adiaŭ”. Li malfermis siajn brakojn. Kortuŝita, Ubertino forte brakumis lin: “Adiaŭ Vilhelmo, vi estas freneza kaj aroganta anglo, sed vi havas grandan koron. Ĉu ni revidiĝos?”

“Ni revidiĝos denove,” Vilhelmo certigis al li, “Dio volos tion”.

Dio, poste, ne volis tion. Kiel mi jam diris, Ubertino mortis mistere mortigita du jarojn poste. Malmola kaj aventuroplena estis la vivo de tiu maljunulo batalema kaj tre pasia. Eble li ne estis sanktulo, sed mi esperas, ke Dio rekompencis lian kristalpuran certecon esti tia. Ju pli mi maljuniĝas, des pli mi allasas min al la volo de Dio, kaj des malpli mi ŝatas la inteligenton, kiu volas scii kaj la volon, kiu volas fari: kaj mi rekonas la kredon kiel la solan rimedon de savo, kiu kapablas atendi pacience sen levi multajn demandojn. Kaj Ubertino certe havis grandan kredon je la sango kaj agonio de nia krucumita Sinjoro.

Verŝajne, mi pensis pri ĉi tiuj aferoj ankaŭ tiam kaj la maljuna mistikulo rimarkis tion, aŭ li divenis, ke mi iam pensos pri ili. Li dolĉe ridetis al mi kaj brakumis min, sen la ardo, per kiu li foje kaptis min en la antaŭaj tagoj. Li ĉirkaŭbrakis min kiel avo ĉirkaŭbrakas sian nepon, kaj laŭ la sama spirito mi reciprokis al li. Poste li foriris kun Mikaelo por serĉi la abaton.

“Kaj nun?” mi demandis al Vilhelmo.

“Kaj nun ni revenu al niaj krimoj”.

“Majstro,” mi diris, “hodiaŭ tre gravaj aferoj okazis por la kristanaro kaj via misio malsukcesis. Tamen vi aspektas pli interesita pri la solvo de ĉi tiu mistero ol pri la batalo inter la papo kaj la imperiestro”.

“Frenezuloj kaj infanoj ĉiam diras la veron, Adso. Tio eble okazas, ĉar kiel imperiestra konsilanto, mia amiko Marsiljo estas pli lerta ol mi, sed kiel inkvizitoro mi estas pli lerta. Eĉ pli lerta ol Bernardo Gui, ke Dio pardonu min. Ĉar al Bernardo ne interesas malkovri la kulpulojn, sed li preferas bruligi la akuzitojn. Kaj mi, kontraŭe, ĉerpas la plej feliĉan plezuron el la malimpliko de interesa kaj komplika interplekto. Kaj eble ĉar, kiel filozofo, mi dubas, ke la mondo havas ordon, kaj sekve min konsolas malkovri, se ne ordon, almenaŭ serion da kunligoj inter malgrandaj partoj de la mondaj aferoj. Fine, verŝajne ekzistas alia motivo: en ĉi tiu historio eble enludiĝas pli grandaj kaj pli gravaj aferoj ol la batalo inter Johano kaj Ludoviko...”

“Sed ĝi estas historio de ŝteloj kaj venĝo inter monaĥoj kun malmulte da virto!” mi ekkriis dubeme.

“Pro malpermesita libro, Adso, pro malpermesita libro,” respondis Vilhelmo.


Tiam la monaĥoj estis survoje al vespermanĝo. Mikaelo el Ĉezeno alvenis kiam ni estis meze de la manĝo, li sidiĝis apud ni kaj informis nin, ke Ubertino foriris. Vilhelmo allasis spiron de senpeziĝo.

Je la fino de la vespermanĝo ni intence evitis renkonti la abaton, kiu babilis kun Bernardo kaj ni ekvidis Benĉo’n, kiu salutis nin duonridetanta, dum li klopodis atingi la pordon. Vilhelmo alproksimiĝis al li kaj devigis lin sekvi nin ĝis angulo de la kuirejo.

“Benĉo,” Vilhelmo demandis al li, “kie estas la libro?”

“Kiun libron?”

“Benĉo, neniu el ni estas stulta. Mi parolas pri la libro, kiun ni serĉis hodiaŭ ĉe Severino kaj kiun mi ne rekonis kaj kiun vi tre bone rekonis kaj reiris por preni ĝin...”

“Kio igas vin pensi, ke mi prenis ĝin?”

“Mi pensas tion, kaj vi ankaŭ pensas tion. Kie ĝi estas?”

“Mi ne povas diri tion”.

“Benĉo, se vi ne diros tion al mi, mi parolos pri tio kun la abato”.

“Mi ne povas diri tion pro ordono de la abato,” diris Benĉo kun virta mieno. “Hodiaŭ, post kiam ni renkontiĝis, okazis io, kion vi devas scii. Post la morto de Berengaro vakis helpanta bibliotekisto. Hodiaŭ posttagmeze Malaĥi proponis, ke mi havu tiun taskon. Antaŭ nur duona horo la abato konsentis, kaj ekde morgaŭ matene, mi esperas, mi estos iniciatita je la sekretoj de la biblioteko. Estas vere, mi prenis la libron hodiaŭ matene, kaj mi kaŝis ĝin en la pajlolito de mia ĉelo sen trafoliumi ĝin, ĉar mi sciis, ke Malaĥi min kontrolas. Kaj en certa momento Malaĥi faris al mi la proponon, pri kiu mi diris al vi. Kaj do mi faris tion, kion helpanta bibliotekisto devas fari: mi transdonis al li la libron”.

Mi ne povis deteni min de interveno, ankaŭ malmilda.

“Sed Benĉo, hieraŭ, kaj antaŭhieraŭ, vi... vi diris, ke vi brulis pro la volo ekscii, ke vi ne plu volis, ke la biblioteko kaŝu misterojn, ke lernanto devas scii...”

Benĉo silentis, ruĝiĝis, sed Vilhelmo silentigis min: “Adso, antaŭ kelkaj horoj Benĉo transiris al la alia partio. Nun li estas la gardanto de tiuj sekretoj, kiujn li volis koni, kaj dum li gardos ilin li havos la tutan tempon, kiun li volas, por ekkoni ilin”.

“Sed kion pri la aliaj?” mi demandis: “Benĉo parolis en la nomo de ĉiuj saĝuloj!”

“Antaŭe tiel estis,” diris Vilhelmo. Kaj li forkondukis min lasante Benĉo’n kaptita de konfuzo.

“Benĉo,” Vilhelmo diris al mi poste, “estas viktimo de granda volupto, kiu ne estas tiu de Berengaro nek tiu de la provizestro. Kiel multaj akademiuloj, li havas la volupton scii. La scio kiel celo en si mem. Ekskludita de iu parto de ĉi tiu scio, li volis posedi ĝin. Nun li ekkaptis ĝin. Malaĥi konis la ulon kaj uzis la plej bonajn rimedojn por rehavi la libron kaj sigeli la lipojn de Benĉo. Vi demandos al mi, al kio utilas kontroli tioman stokejon por scioj, se oni konsentas ne disponigi ĝin al ĉiuj aliaj. Sed ĝuste pro tio mi parolis pri volupto. Ne estis volupto la soifo je scio de Roger Bacon, kiu volis uzi la sciencon por feliĉigi la dian popolon kaj tial li ne serĉis la scion por scii. Tiu de Benĉo estas nur nesatigebla scivolemo, fiero de la intelekto, maniero kiel ĉiu alia, por monaĥo, por transformi kaj pacigi la dezirojn de la lumboj, aŭ la ardon, kiu igas alian personon batalanto por la kredo aŭ por la herezo. Ne ekzistas nur la volupto de la karno. Estas volupto ankaŭ tiu de Bernardo Gui, tordita volupto por justeco, kiu identiĝas kun volupto por potenco. Estas volupto por riĉeco tiu de nia sanktulo kaj ne plu roma papo. Estis la volupto por la atesto kaj transformiĝo kaj pentofaro kaj morto tiu de la provizestro kiam li estis juna. Kaj la volupto de Benĉo estas tiu por la libroj. Kiel ĉiuj voluptoj, kiel tiu de Onan, kiu verŝis sian semon sur la teron, ĝi estas sterila volupto, kiu havas nenion komunan kun la amo, eĉ ne kun la karna amo...”

“Mi scias,” mi murmuris senvole. Vilhelmo ŝajnigis, ke li ne aŭskultis. Sed, kvazaŭ daŭrigante sian diron, li aldonis: “La vera amo volas la bonon de la amato”.

“Ĉu povas esti, ke Benĉo volas la bonon de siaj libroj (ĉar nun ili estas ankaŭ la liaj) kaj opinias, ke ilia bono baziĝas sur tio, ke ili estas konservataj malproksime de rabemaj manoj?” mi demandis.

“La bono de libro baziĝas sur tio, ke oni legas ĝin. Libro konsistas el signoj, kiuj parolas pri aliaj signoj, kiuj siavice parolas pri aferoj. Sen okulo, kiu legu ĝin, libro havas signojn, kiuj ne produktas konceptojn, kaj tial ĝi estas muta. Ĉi tiu biblioteko eble naskiĝis por konservi la librojn, kiujn ĝi enhavas, sed nun ĝi vivas por entombigi ilin. Tial, ĝi fariĝis fonto de malbonaĵoj. La provizestro diris, ke li perfidis. La samon faris Benĉo. Li perfidis. Ho, kia malbona tago, mia bona Adso! Plena de sango kaj de ruino. Da ili mi havis sufiĉe por hodiaŭ. Ankaŭ ni iru al kompletorio, kaj poste ni iru dormi”.

Forlasinte la kuirejon ni renkontis Ajmaro'n. Li demandis al ni, ĉu veras tio, kio estas flustre dirata, nome, ke Malaĥi proponis Benĉo’n kiel sian helpanton. Ni povis nur konfirmi.

“Tiu Malaĥi faris multajn belajn aferojn, hodiaŭ,” diris Ajmaro kun sia kutima mieno de malestimo kaj indulgemo. “Se ekzistus justeco, la diablo venus por kapti lin ĉi-nokte”.