Kaino

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Caino

Nun difenno Caino io, sor dottore,
ché lo so ppiú dde voi chi ffu Ccaino:
dico pe ddí che cquarche vvorta er vino
pò accecà l’omo e sbarattajje er core.

CapischK’io puro che agguantà un tortore
e accoppacce un fratello piccinino,
pare una bbonagrazia da bburrino,
un carciofarzo de cattiv’odore.

Ma cquer vede ch’Iddio sempre ar zu’ mèle
e a le su’ rape je sputava addosso,
e nnò ar latte e a le pecore d’Abbele,

a un omo com’e nnoi de carne e dd’osso
aveva assai da inacidijje er fele:
e allora, amico mio, tajja ch’è rosso.

1831 10 06

Kaino (1)

Kainon ne defendas mi, doktoro, (2)
ĉar pli ol vi mi scias pri Kaino,
sed iufoje, diras mi, pro vino
blindas la hom', ŝanĝiĝas lia koro.

Konscias mi, ne estas ja favoro
uzi bastonon por frat-elimino;
ĝi estas afablec' de stulta sino,
vera perfido je malbonodoro. (3)

Sed vidas li, ke Dio al mielo,
al rapoj liaj kraĉas malbonjuĝe: (4)
ne al brutar' kaj lakto de Habelo.

homo el karn' kaj ostoj tiam muĝe
sentas la galon boli pro ribelo...
kaj, doktor' mia: tranĉu, estas ruĝe! (5)

1831 10 06

(1) Popola rerakontado de la rakonto pri Kaino kaj Habelo el la Biblio. Kaino, terkultivisto, mortigas la fraton, tio estas Habelo, paŝtisto.
(2) doktoro ŝajne estas ironia titolo al alia popolano.
(3) malbonodoro estas malhonesteco.
(4) kraĉas malbonjuĝe = Dio ne favore akceptas liajn donitaĵojn.
(5) tranĉu, estas ruĝe! estas la krio de vendistoj de akvomelonoj, kiu indikas, ke la akvomelonoj estas maturaj. Figure: Forpelu ĉian ŝanceliĝon!