Kanto stranga
- reiru al Renato: aliaj tekstoj faritaj
teksto: Jozé Harrieta
muziko: Luis de Jyaryot
traduko: renato korseti
ne temas mia kanto
pri ino kaj dianto
pri floro en monteto
pri milda amoreto
pri neĝo kaj pri vento
aŭ pri printempa sento
mi kantas pro prefero
pri vivo kaj mizero
pri stranga malkontento
pri junulara sento
pri ploro kaj plezuro
de homoj de la nuno
mi kantas, ke knabinoj
jam for de la patrinoj
serĉadas emancipon
kaj trovas mastran vipon
kaj flirtas sen rezisto
kun ajna policisto
mi kantas pri envio
de viroj al pensio
laboro kaj moralo
ilia idealo
kaj venas emocioj
nur pere de ebrioj
mi kantas intelektulojn
el ĉiu ajn skolo
mon-gajnajn sen skrupuloj
per uzo de parolo
mi kantas la sciencon
plenumi riverencon
mi kantas ke partioj
okaze de baloto
sukcesas per pasioj
prizorgi sian doton
mi kantas pri la groŝoj
de la valdostaj poŝoj
mi katas pri partioj
ligitaj al tradicioj
al parolad' sensenca
en stilo dekadenca
mi kantas memdefendon
sen ajna venko-atendo
mi kantas sindikatojn
konsento-aparatojn
la ruzajn soci-grimpistojn
la dikajn kapitalistojn
rabantajn kaj sen honto
por si banko-konto
mi kantas komunistojn
kristan-demokratistojn
popolan politikon
ĉiaman respublikon
mi kantas laŭleĝistojn
mi kantas teroristojn
mi kantas industrion
malnovan kamp-kultivon
la ŝtatan serv-sektoron
la maskojn kaj folkloron
mi kantas, kantas, kantas
mi kantas, kantas, kantas
mi kantas medicinon
kaj ĝiajn novajn ilojn
per ili mia ino
ne naskos plu gefilojn
ni trovos nur en morto
la nuran rekomforton
mi kantas geamantojn
galantajn renkontantojn
kuracojn maldikigajn
pilolojn trankviligajn
muzikojn orel-tordajn
inteligentojn mortajn
mi kantas maljunulojn
jam kurbajn pro la jaroj
iliaj okuloj montras
konscio pri la eraroj
animan fortan premon
pro granda fuĝo-emo