Klarigo pri ilo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


De Marcel Leereveld pri "boligilo":

Certe ekzistas diferenco, kelkfoje granda, inter bolilo kaj boligilo kaj dormilo kaj dormigilo kaj aŭdilo kaj aŭdigilo kaj veturilo kaj veturigilo, k.t.p.

Mi uzas aŭdilon, ĉar mi estas duonsurda. Sed mi ne bezonas aŭdigilon, ĉar mia voĉo estas sufiĉe laŭta. Aŭdilo estas ilo por mem aŭdi, dum aŭdigilo estas ilo por igi aliajn aŭdi min.

Dormilo estas ilo por mi mem, por ekdormi, medikamento. Dormigilo apenaŭ ekzistas, ĉar ĝi signifas ilon kiu helpas min dormigi iun.

Veturilo estas ilo por veturi, ekz. aŭto. Veturigilo estas ilo por igi la aŭton veturi, ekz. premi butonon por ekigi la motoron.

Bolilo estas ilo por helpi cin boli, ekz. en ĵandarka fajro; do ĝi neniam uzatas. Boligilo estas ilo kiu helpas cin igi la akvon boli, ekz. la fajreto. La vazo ne estas bolilo kaj apenaŭ boligilo, ĝi prefere estas boligvazo. Manĝilo estas ili por manĝi, kaj manĝigilo estas ilo, ekz. tubo, per kiu oni igas malsanulon manĝi.

Kantilo estas mikrofono de kantisto, dum kantigilo estas la pendanta puno por la kantistino en la mil unu noktoj.