La ŝuldoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Li debiti

Nun zò mmorto: sò stato un anno e mmezzo
carcerato pe vvia d’un creditore
che ddoppo avemme limentato un pezzo
m’ha abbandonato con mi’ gran dolore.

Io a sta vita sce sò4 ttanto avvezzo,
c’oggni vorta che in grazzia der Ziggnore
faccio un debbito novo e ariccapezzo
de tornà ddrento, me s’allarga er core.

Che vviggna! maggnà e bbeve alegramente
a ttutta cortesia de chi tt’avanza:
dormí la notte, e ’r giorno nun fà ggnente:

stà in tanti amichi a rride in d’una stanza,
o a la ferrata a cojjonà la ggente...
Ah! er debbituccio è una gran bella usanza!

1834 06 17

La ŝuldoj (1)

Ne, mi ne mortis, restis en karcero
jaron kaj pli, pro iu kreditoro,
kiu, nutrinte min, al la libero
min puŝis kaj min lasis en doloro.

Tiel mi kutimiĝis al la afero,
ke ĉiam, kiam, danke al Sinjoro (2),
mi ree ŝuldas kaj floras espero
reiri enen, ĝojas mia koro.

Kia festeno! Manĝi, sed senpage,
pro afableco de pruntedoninto,
dormi senzorge, ne labori tage;

sidi kun amikar' en rida tinto,
tra kradoj moki civitanojn blage...
Bela kutim' la ŝuldo kaj ĝoj-pinto.(3)

1834 06 17

(1) La soneto pritraktas la leĝon pri ŝuldoj en la tiama Romo. Se vi ne povis repagi vian ŝuldon, vi estis portata al malliberejo, tamen via kreditoro, la nericevinto de la repago, devis pagi por viaj manĝaĵoj en la malliberejo.
(2) Sinjoro signifas Dion. (3) Evidente por malriĉulo la vivo en malliberejo estis pli bona ol la normala vivo.