La aresto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La cattura

Da sì cch’ebbe er proscetto era er compare
ggià ppecora segnata der curato,
e jj’annava a la longa ammascherato
un sbirro com’e nnoi da secolare.

Bbe’, gattone gattone asscivolato
lo vedde in ner porton de la Commare?
E llui subbito curze er militare
a ssonà la trommetta ar vicariato.

Detto fatto ordinonno ar bariscello
dua de cuell’abbatacci farisei
d’annà co ccinque bbracchi e un grimardello.

Pe ffalla curta entronno tutt’e ssei,
e acchiapponno er Compare poverello
propio in freganti-grimini co llei.

1832 01 07

La aresto

De kiam pastr-avizon li meritis, (1)
fariĝis baptopatr' signita besto
kaj sekvis lin ĝendarm' en maska vesto, (2)
kiu sintenon de urban' imitis.

Ĉu li kat-paŝe kun singarda gesto
tra l' pord' patrina de l' baptito glitis?
Jen kuris tiu, kiu fi-militis,
vikariejon (3) por spion-atesto.

Tie du klarikaĉoj (4) sen paroĥo
ordonis, ke foriru kapitano
kun kvin ĉas-hundoj kaj ŝlosila hoko. (5)

Mallonge: domen iris tiuj-ĉi
kaj kaptis baptopatron sur divano
en flagr-frotanta (6) krimo kontraŭ ŝi.

1832 01 07

(1) pastr-avizo estas admono de la parokestro, kies tasko estis ankaŭ zorgi pri la bonaj moroj.br (2) en maska vesto = Ne en la kutima uniformo de policano, kiun policanoj havis de 1806.
(3) vikariejo estis la sidejo de la Kardinala Vikario, estro interalie de la mor-polico.
(4) kleriko estis la kutima nomo de ŝtatoficistoj, kvankam en la relao ne ĉiam ili estis pastroj.
(5) ĉas-hundoj estas policanoj. ŝlosila hoko estis ilo por malfermi ĉiun pordon.
(6) flagr-frotanta krimo estas popola kripligo de la latina flagranti crimine, tio estas "dum efektivigyo de la krimo".