La babil-turo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La Tor de Babbelle

Inzin c’ar Papa je starann’addosso
de cqua li ggiacubbini a ffà l’abisso,
e de llà cquele pecore de Visso
ammascherate cor zucchetto rosso,

e, invesce d’ajjutallo a ssartà er fosso,
chi vvorà bbaccalà cchi stoccafisso;
staremo sempre cor tibbicommisso
de la miseria che cciarriva all’osso.

Sin c’uno strilla arrosto e un antro allesso,
e ttutti in compaggnia fanno fracasso,
dureranno li guai che cce sò adesso.

Ché ttra Erode e Ppilato, Anna e Ccaifasso,
«Io», er Papa dirà, «mme chiamo ggesso:
cor una mano scrivo e un’antra scasso».

1846 11 10

La babil-turo (1)

Dum staros ĉe la pap' (2) du-grupa roto:
ĉi-tie jakobenoj (3) en milito
kaj tie ŝafa grego (4) sen merito,
kun ĉapo ruĝa kiel terakoto,

ne povos li eliri el la koto
se unu strebas nepre al la frito
rostaĵon volas dua sen hezito
kaj plue bolon ni en mizer-poto.

Dum unu diras "rap'", alia "beto"
kaj ĉiuj partoprenas en debato,
ne malpleniĝos la probelmo-peto.

Restante inter Kajfas kaj Pilato (5),
la papo diros: "Mi nomiĝas kreto:
skribas kaj viŝas per la sama bato".

1846 11 10

(1) Babil-turo: intenca vort-ludo por sekvi la originalon "Turo de Babelo".
(2) Pap' estas de la 18-a de junio 1846 Pio la naŭa (1846-1878).
(3) Jakobenoj estas liberalaj, progresemaj civitanoj.
(4) Ŝafa grego estas la ekleziuloj konservemaj.
(5) Kajfas kaj Pilato estas du juĝantoj de Kristo en la Evangelio.