La bona tago de nova jaro

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Er bon capo d’anno

Bbon capo-d’ajjo a llei, sora Maria.
Nun c’è arisposta? e cche vvor dí? vve fanno?
Eh oggi s’ha da vive in alegria
e nnun pijjasse de ggnisun malanno.

Anzi, io volevo, per nun dí bbuscía,
che ffascessimo inzieme un contrabbanno;
ché cquer che se fa oggi, sposa mia,
poi se seguita a ffà ppe ttutto l’anno.

Tutti li gusti hanno da èsse a ccoppia
in sto ggiorno; e inzinenta in paradiso
se dà a li santi la pietanza doppia.

E pperché er Papa ha mmesso er giubbileo?
Perché er bambin Gesú ss’è ccirconciso,
e ’r fijjolo de Ddio s’è ffatto ebbreo.

1832 12 24

La bona tago de nova jaro

Bonan jakon (1), al vi, onjo Maria!
Vi ne respondas. Certe io jukas. (2)
Hodiaŭ estas tago idilia,
hodiaŭ varmas, dolĉas kaj eĉ kukas.

Mi jen revas pri revo iluzia:
mi kaj vi kaŝas nin kaj kune trukas. (3)
Faron belan de nun, pro volo dia,
vi daŭre tra la tuta jaro plukas. (4)

Hodiaŭ ĉio estu en du-aro.
Kaj paradize Dio jam decidis:
manĝos duoble nia sanktularo.

Kial, do, ekestis papa jubileo?
Ĉar eĉ Jezuon oni cirkumcidis,
kaj la filo de Di’ iĝis hebreo. (5)

1832 12 24

(1) Bonan jakon! estas ŝerca formulo por Bonan Jaron!.
(2) Io jukas = Vi estas malbonhumora.
(3) Kune trukas = evitesprimo por havi seksan rilaton.
(4) Tra la tuta jaro plukas. Popola kredo, ke tio, kion oni faras en la unua tago de la jaro, ofte oni faros tra la tuta jaro.
(5) La filo de Di' iĝis hebreo. Evidente popolanoj havis tre konfuzitajn ideojn pri la rilato inter la religioj kaj kial oni cirkumcidis Jesuon, kion oni faras al judoj kaj ne al kristanoj.