La dekreto pri la trinkejoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi



L'editto de l'ostarie

Accidenti a l’editti, a cchi l’inventa,
chi li fa, chi li stampa, chi l’attacca,
e cchi li legge. E a vvoi st’antra patacca
schiccherata cor brodo de pulenta!

E addosso all’ostarie! ggente scontenta,
fijji de porche fijje d’una vacca!
Si all’ostaria ’na purcia sce s’acciacca,
cqua ddiventa un miracolo diventa!

Papa Grigorio, di’ ar Governatore
che sto popolo tuo trasteverino
si pperde l’ostarie fa cquarc’orrore.

Noi mànnesce a scannatte er giacubbino,
spènnesce ar prezzo che tte va ppiú a ccore,
ma gguai pe ccristo a cchi cce tocca er vino.

1832 12 03

La dekreto pri la trinkejoj(1)

Peston al leĝoj kaj ties invento,
al la verkintoj, kaj eĉ al gluantoj,
kaj al legontoj de la paperkvantoj,
ŝmiritaj per buljono el placento.(2)

Kontraŭ trinkejoj ree! Kia gento,
porkoj kaj ĝermoj de putinaj plantoj!
En trinkej' oni taksas arogantoj
homojn premintajn pulon sen atento.

Al policestro diru, Pap' Gregoro,(3)
ke ĉi-popolo via transtibera(4)
iĝos, sen vino, eksplod-pulvoro.

Disbuĉi jakobenojn (5) sendu nin,
impostu nin je sumo plej prefera,
sed, ve al vi, se al ni mankas vin'.

1832 12 03

(1) La 28-an de novembro 1832 la guberniestro de Romo (tiama urbestro) aperigis dekreton, kiu igis la konduton en trinkejoj pli kontrolata.
(2) Popola maldeca maniero por priskribi la glumaterialon.
(3) Nun la parolanto sin direktas rekte al la Papo, por ke ĉi tiu informu la policestron. La Papo estis Gregoro la 16-a, papinta de 1831 al 1846.
(4) La plej popola parto de Romo estas tiu situanta trans la rivero Tibero.
(5) Civitanoj, kiuj volis pli liberalan reg-sistemon kaj en kelkaj historiaj periodoj estis persekutitaj de la eklezio kaj de la konservemaj registaroj.