La elekto de la Papo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La scerta der Papa

So' fornaciaro, si', so' fornaciaro,
So' un cazzaccio, so' un tufo, so' un cojone
Ma la ragione la capisco, a paro
De chiunque sa intenne la ragione.

Scejenno un Papa, sor dottor mio caro,
Drent'a 'na settantina de persone,
E manco sempre tante, e' caso raro
Che s'azzecchino in lui qualita' bone.

Perche' s'ha da crea' sempre un de loro?
Perche' ogni tanto nun se fa' filice
Un brav'omo che attenne ar su' lavoro?

Mettemo caso: io sto abbottanno er vetro,
Entra un Eminentissimo e mi dice:
Titta, e' Papa lei: vienghi a San Pietro.

1834 12 27

La elekto de la Papo(1)

Vitroblovisto, jes vitroblovisto,
kaj malklerulo kiel, nu, kojono (2),
sed mi rezoni povas sen asisto,
kun iu ajn dotita je rezono.

Okazas pap-elekto el la listo
de nur sepdek' da homoj(3); la propono
ne ĉiam trafas moŝton pro ekzisto
en li de ĉiuj virtoj kaj de bono.

Kial elekti nur el inter ili?
Kial ne doni ĝustan rekompencon(4)
al homo laboranta por utili?

Ekzemple, vitron blovas mi; jen frapo,
kaj jen ĉe la dompordo Eminenco(5):
"Al Sankta Petro(6) ĉar vi estas Papo".

1834 12 27

(1) La Papo estas la supera estro de la katolika eklezio kaj ĝis la jaro 1870-a li esti la reganto de la urbo Romo kaj de la malgranda ŝtato Vatikano en centra Italujo.
(2) La esprimo kojono, alia vorto por testiko, estas uzata en la roma dialekto por indiki stultulon.
(3) La Papo estas kutime elektata nur inter la kardinaloj, kiuj estas malmultaj superaj funkciuloj de la katolika eklezio
(4)La popolo pensis, ke la Papo vivas tre trankvilan vivon, kiu estus granda rekompenco por normala popolano.
(5) Eminenco estis titolo per kiu oni indikis kaj vokis kardinalon. Fakte en Esperanto pli simple ĝi estas "Kardinala moŝto".
(6) Sankta Petro en Romo estas la sidejo de la Papo.