La gustoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Li gusti

Nun c’è ggusto ppiù mmejjo che, cquann’ardi
de sete, d’annà a bbeve un fujjettino.
Io bevo poi dar fà ddell’arba2 inzino
la sera a mmezzanotte e un po’ ppiú ttardi.

E mmetterebbe er culo in zu li cardi
prima c’arinegà cquer goccettino.
Senz’acquasanta sí, ma ssenza vino...
ma ssenza vino io?! Dio me ne guardi!

Nun avessi Iddio fatto antro che cquesto,
saría da ringrazziallo in ginocchione,
e dda mannà a ffà fotte tutto er resto.

Bbasta de nun uscí ttanto de sesto.
Si è ppeccato er pijjasse un pelliccione
è ppeccato ar piuppiú llescito e onesto.

1832 11 29

La gustoj (1)

Ĉu gust' pli bona, dum soifo arda,
ol trinki kruĉon per glutad' senĝena?
Tial mi trinkas de eklum' matena
ĝis noktomezo, kaj ĝis hor' pli tarda. (2)

Mi tenus pugon sur dornaro karda
anstataŭ spiti al glaseto plena.
Prefere vino, ol la akvo bena... (3)
Ĉu mi sen vino? Ne demon' bastarda!

Dankinda estus Dio surgenue
se de li venus nur ĉi tiu bono,
cetero povus ruiniĝi skue.

Sufiĉas, ke ni agu ne tro brue
kaj se ni pekas per ebria drono,
honeste pekas ni, kaj seninflue.

1832 11 29

(1) Ĉi tiu poemo parolas pri gusto pri la vino, alivorte pri ebrieco, kiu estis unu el la tiamaj problemoj.
(2) tarda estas nova radiko por malfrua.
(3) akvo bena estas tre grava akvo, laŭ la katolika religio, ĉar ĝi estas uzata de la pastro en gravaj ceremonio.