La kafej-mastro fizolofo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Er caffettiere fisolofo

L’ommini de sto Monno sò ll’istesso
che vvaghi de caffè nner mascinino:
c’uno prima, uno doppo, e un antro appresso,
tutti cuanti però vvanno a un distino.

Spesso muteno sito, e ccaccia spesso
er vago grosso er vago piccinino,
e ss’incarzeno tutti in zu l’ingresso
der ferro che li sfraggne in porverino.

E ll’ommini accusí vviveno ar Monno
misticati pe mmano de la sorte
che sse li ggira tutti in tonno in tonno;

e mmovennose oggnuno, o ppiano, o fforte,
senza capillo mai caleno a ffonno
pe ccascà nne la gola de la Morte.

1833 01 22

La kafej-mastro fizolofo(1)

La homoj en la mondo agas same
kiel kaf-grajnoj en la muelilo,
ĉar unu post la alia, rekte, lame
aliras ĉiuj al destin-similo.

Okazas loko-ŝanĝoj ofte drame,
malgrandan ŝovas granda kun facilo
sed ĉiuj amasiĝas laŭprograme,
ĉe pulvoriga, dispremanta ilo.

Tiele vivas homoj en ĉi-mondo
intermiksitaj fare de la sorto,
kaj kirle laŭ rutina ronda rondo.

Moviĝas ili lace aŭ kun forto,
sed ja sen scio, laŭ alfunda ondo,
por fali en la faŭkon de la morto.

1833 01 22

(1) Popola kaj ofta kripligo de la vorto filozofo.