La kara kariero

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Le indiggnità

A la su’ porcareccia era curato:
poi venne a Rroma prete a ’no spedale:
poi passò a ddí l’uffizzio a un burborato,
e a spórgeje la notte l’urinale.

Pe cquesto ottenne un ber canonicato
in d’una prima cchiesa patriarcale:
poi salí per impeggni a un vescovato;
e mmó er Papa lo sputa cardinale.

E a ’ggn’impiego de tutta sta sfilata,
chi jj’ha ttienuto l’occhi addosso ha ddetto
che ha mmutato ognisempre camminata.

Prima annava ar galoppo, po’ ar passetto,
po’ a ccianche larghe e a vvita sderenata;
e mmó ppare che bballi er minuetto.

1832 12 16

La kara kariero

En sia pork-bredejo(1): vikario;
en Romo: kapelan' (2) en hospitalo;
kun purpurul' (3) li psalmis kaj, krom tio,
pri la pispoto zorgis, sen formalo.

Bonmeritinte pere de l' funkcio,
kanonikiĝis li ĉe katedralo;
jen poste li sur episkop-podio
kaj estas nun sputita kardinalo. (4)

Dum li laŭorde iris ĉi-konkerojn,
tion-ĉi diras kiuj lin vidadis,
li ŝanĝis ĉiam iromanierojn.

Ekiris li galope, sekve kure,
poste rigidabruste marŝparadis;
nun ritme minuetas li sekure.

1832 12 16

(1) pork-bredejo aludas al tre kampareca vilaĝo, kie oni bredas porkojn.
(2) kapelano estas pastro, kiu ricevis la taskon prizorgi religiajn aferojn en aparta loko, por aparta grupo.
(3) purpurulo estas alia nomo por kardinalo, ĉar ili havis ruĝ-kolorajn vestojn.
(4) sputita kardinalo estas kardinalo, kiun la papo disanoncis. La papo kutimis nomumi sekrete kardinalojn kaj teni la nomojn in pectore = en sia brusto, kaj nur poste disanonci ilin (elkraĉi ilin,laŭ la popolo)