La kuiristo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Er Coco

Voi, fijjo caro, ne sapete poco.
Che mme parlate de lingua latina,
Mattamatica, Lègge, Mediscina!...
sò ttutte ssciaparie: studi pe ggioco.

Cqui è ddove l’omo se conossce: ar foco.
Cqui ar fornello un talento se scutrina.
La prima scòla in terra è la cuscina
er piú stimato perzonaggio è er coco.

E cquanno un coco soffre un torto, spesso
er Monno (e sso bbe’ io quer che mme dico)
lo viè a cconziderà ffatto a sse stesso.

Bbasti a ssapé cch’er mi’ padrone antico
tanto bbenvisto, appena ebbe dismesso
er coco, a vvoi!, nun je restò un amico.

1834 06 21

La kuiristo

Vi, kara knabo, estas tro malsperta:
kial al mi paroli pri latino.
matematiko, juro, medicino...
jen sensalaĵoj, jen studad' inerta.

Nur ĉe fajrujo hom' pruviĝas lerta,
nur ĉe la forn' ekfloras art-inklino.
Estas en kuirejo lern-origino,
kaj estas kuirist' gravulo certa.

Se pro ofendo kuirist' suferas
ofte la homoj, vere kaj je tristo, (1)
ĝin al si mem farita konsideras.

Mia eksmastro, tiu tre bonfama,
restis, post la maldung' de kuiristo,
ve! sen amiko (2) nuna aŭ iama.

1834 06 21

(1) tristo estas sinonimo de malgajeco.
(2) sen amiko: jen la kerno de la soneto, kies ĉefa temo estas la interesita amikeco.