La leŭtenanto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Er Logotenente

Come intese a cciarlà der cavalletto,
presto io curze dar zor Logotenente.
«Mi’ marito..., Eccellenza, è un poveretto...
pe ccarità... cche nun ha ffatto ggnente».

Disce: «Méttet’a ssede». Io me sce metto.
Lui cor un zenno manna via la ggente:
po’ me s’accosta: «Dimme un po’ ggrugnetto,
tu’ marito lo vòi reo o innoscente?»

«Innoscente», dich’io; e llui: «Sciò ggusto»;
e detto-fatto cuer faccia d’abbreo
me schiaffa la man-dritta drent’ar busto.

Io sbarzo in piede, e strillo: «Eh, sor cazzeo. ..».
E llui: «Fìjjola, cuer ch’è ggiusto è ggiusto:
annate via: vostro marito è rreo».

1832 11 06

La leŭtenanto

Tuj ekaŭdinte pri tortur-benketo (1)
al Leŭternanta Moŝto (2) mi alkuras:
"Ho! Mia edzo...nur simplulportreto...
nenion faris li...mi tion ĵuras".

Kaj li "Sidiĝu!", Sidas mi laŭ peto.
Pro lia gesto homoj tuj forkuras.
"Belec', ĉu vi deziras post enketo
edzon senkulpa?" Li sur min susuras...

"Ja" diras mi kaj li "Vera bongusto!"
kaj fulme tiu judo (3) sen pudor'
min palpas mane ĝis la ena brusto.

Eksaltas mi kun kri': "Kajon-sinjor'...(4)".
Kaj li: "Filino, justas nur la justo.
Do, via edzo kulpas. Kaj vi ...for!",

1832 11 06

(1) tortur-benketo' estas beketo, sur kiu la punoto kuŝas, antaŭ ol esti vipata sur la postaĵo.
(2) Laŭtenanta Moŝto estas leŭtenanto pri krimoj, kiu dependas de la guberniestro.
(3) judo por la popolanoj estas ofenda vorto.
(4) kojon-sinjoro estas ofenda insulto.