La malriĉa familio

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


La famijja poverella

Quiete, crature mie, stateve quiete:
sí, ffijji, zitti, ché mmommò vviè Ttata.
Oh Vvergine der pianto addolorata,
provedeteme voi che lo potete.

Nò, vvisscere mie care, nun piaggnete:
nun me fate morí ccusí accorata.
Lui quarche ccosa l’averà abbuscata,
e ppijjeremo er pane, e mmaggnerete.

Si ccapíssivo er bene che vve vojjo!...
Che ddichi, Peppe? nun vòi stà a lo scuro?
Fijjo, com’ho da fà ssi nun c’è ojjo?

E ttu, Llalla, che hai? Povera Lalla,
hai freddo? Ebbè, nnun méttete llí ar muro:
viè in braccio a mmamma tua che tt’ariscalla.

1835 09 26

La malriĉa familio

Paciĝu, idoj miaj, ĉar laŭ moro
paĉjo tuj estos hejme revenanta.
Ho Virgulino de la Larmoj sankta (1),
mi petas vian helpon kun fervoro.

Koretoj (2) miaj karaj, ĉesu l' ploro,
ne min mortigu via ĝem' konstanta.
Li ion portos kaj, se ne tro kvanta,
estos panmanĝo en fintaga horo.

Ho se vi konus amon de patrino! (3)
Kion Jozef'? Timigas vin mallumo?
Oleo konsumiĝis ĝis la fino.

Kaj ĉu vi Lala, Lala mia, sentas
malvarmon ĉe la muro? En brakumo
de panjo frosto ne plu vin turmentas.

1835 09 26

(1) Virgulino estas la Dipatrino, Maria, kultata sub pluraj nomoj.
(2) Koretoj estas karesesprimo por infanoj.
(3) Kvazaŭ krio de malespero.