La murmurado de Juliano

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Le mormorazzione de Ggiujano

Sto ppe ddí, ssarv’er vero, che Ggiujano
fa assai male a sparlà ccontr’er governo;
e, ssarv’er vero, quer lòtono eterno,
sto ppe ddí, nnun è azzione da romano.

Fussi anche Roma, sto ppe ddí, un inferno,
e, ssarv’er vero, er diavolo un zovrano,
me parerebbe sempre c’un cristiano
nun avessi da usà st’uso moderno.

Sto ppe ddí cche Ddio è bbono, sarv’er vero;
ma a fforza de st’offese ar zu’ Vicario
da bbianco, sto ppe ddí, sse farà nnero.

Doppo ch’er Papa, sarv’er vero, assiste
la Cchiesa, e, sto ppe ddí, ssenza salario,
ha d’annà ssotto a ste linguacce triste?

1835 09 30

La murmurado de Juliano (1)

Laŭdire, ĉu erar'?m ĉi-Juliano
tro misparolas pri la suverenoj;
kaj, ĉu erar'?, aregoj da malbenoj
ne decas nun, laŭdire, por romano.

Eĉ se en Romo estus infer-penoj
kaj estus Papo, ĉu erar'?, satano,
mi opinias, tamen, ke kristano
ne devus diri tro da abomenoj.

Laŭdire, ĉu erar'?, Di' estas sankta
sed pro ofendoj lia vikario (2)
nigra, laŭdire, iĝos nun el blanka.

Se la Papo, laŭdire, Krist-popolojn
prizorgas, ĉu erar'?, sen stipendio,
ĉu povas li toleri fi-parolojn?

1835 09 30

(1) Nomo de imagita popolano. kiu daŭre fiparolas pri la registaro kaj krome daŭre uzas internmitajn dirojn (sto pe' di' = mi dirus; sarv'er vero = Se tio estas vero). Per tio Beli eltiras efikon malicetan kaqj ironian.
(2) La vikario de Kristo sur la tero estas la Papo, kaj li samtempe estas la reganto de Romo.