Er padre de li santi
Er cazzo se pò ddì rradica, uscello,
ciscio, nerbo, tortore, pennarolo,
pezzo-de-carne, manico, scetrolo,
asperge, cucuzzola e stennarello.
Cavicchio, canaletto e cchiavistello,
er gionco, er guercio, er mio, nerchia, pirolo,
attaccapanni, moccolo, bbruggnolo,
inguilla, torciorecchio, e mmanganello.
Zeppa e bbatocco, cavola e tturaccio,
e mmaritozzo, e ccannella, e ppipino,
e ssalame, e ssarciccia, e ssanguinaccio.
Poi scafa, canocchiale, arma, bbambino:
poi torzo, crescimmano, catenaccio,
mànnola, e mmi’-fratello-piccinino.
E tte lascio perzino
ch’er mi’ dottore lo chiama cotale,
fallo, asta, verga, e mmembro naturale.
Cuer vecchio de spezziale
disce Priàpo; e la su’ mojje pene,
seggno per dio che nun je torna bbene.
1932 12 06
|
La patro de sanktuloj(1)
La kacon eblas nomi ankaŭ trabo,
krom stango, ŝtipo, lanco kaj bastono,
paliso, masto, firsto kaj timono,
borilo, ŝraŭbo, kejlo, kojno, klabo,
malpiĉo, interkruro, dusilabo,
serpento, koro, sabro kaj kolono,
ŝtopilo, meĉo, bubo kaj fripono,
pendaĵo, la kreskanto, mia knabo,
kolbaso, vira plio, karna osto,
kukurbo kaj kukumo kaj banano,
pistolo, suĉumino, vira vosto,
mia malgranda frato, mia infano,
pivoto, lorn’, tenilo, fluto, fosto,
kaj tria kruro kaj kreskant-en-mano.
Kaj fine vir-organo
estas esprimo por la kuracisto
kun generil’, peniso, puba histo.
Klera apotekisto
diras “priapo”; la edzino “sekso”,
ĉar, damne! por ŝi temas ja pri ekso.
1932 12 06
|