La sankta jaro

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


L’Anno-santo

Arfine, grazziaddio, semo arrivati
all’anno-santo! Alegramente, Meo:
er Papa ha spubbricato er giubbileo
pe ttutti li cristiani bbattezzati.

Bbeato in tutto st’anno chi ha ppeccati,
ché a la cuscenza nun je resta un gneo!
bbasta nun èsse ggiacobbino o ebbreo,
o antra razza de cani arinegati.

Se leva ar purgatorio er catenaccio;
e a l’inferno, peccristo, pe cquest’anno
pôi fà, ppôi dí, nun ce se va un cazzaccio.

Tu vvà’ a le sette-cchiese sorfeggianno,
méttete in testa un pò’ de scenneraccio,
e ttienghi er paradiso ar tu’ commanno.

1832 11 07

La sankta jaro (1)

Ni, dank' al Dio, al la sankata jaro
alvenis fine! Ĝoju, sinjor' Meo: (2)
laŭ papa vol' okazas jubileo
por la tuta baptita kristanaro.

Feliĉaj vi, je peka malavaro
ĉar estas jaro sen pardona neo!
Nur jakobeno restos, aŭ hebreo (3)
aŭ renegat' sen konscienc-riparo,

Perdis purgatorio la seruron:
kaj ĉi-jare neniu, eĉ se sprone,
iros je Di', en la infer-torturon. (4)

Vizitu l' sep pregejojn, solfeĝ-tone, (5)
lasu sur via kapo cindran spuron, (6)
vi gajnos paradizon, nur ordone.

1832 11 07

(1) sankta jaro estas jaro de ĝenerla pardono, kiun la katolika eklezio solene festas ĉiun dudekkvinan jaron. Apartaj sanktaj jaroj povas esti deklarataj ankaŭ okaze de specialaj eventoj. En ĉi tiu soneto oni parolas pri tia jaro en 1832-1833.
(2) Meo estas karesnomo por Bartolomeo. Temas pri vira nomo.
(3) jankobeno estis ĝenerla nomo por tro liberalaj kontraŭekleziaj homoj. Hebreo estis la judoj. Por ĉi tiuj du specoj de homoj ne estis pardono.
(4) Laŭ katolikoj post la morto oni povas iri al la infero (se oni estis malbona dum la vivo), al la purgatorio (provizora loko por posta transiro al la paradizo) aŭ al la paradizo (por la senpekaj homoj).
(5) sep preĝejoj estas la sep preĝejoj en Romo, kiuj rajtis doni specialajn pardonojn. Solfeĝ-tone ŝerce aludas al la religiaj kantoj kantataj en tiuj preĝejoj.
(6) Meti cindron sur sian kapon estas maniero de katolikoj peti pardonon.